目次へ

Homlupo: La teruro komenciĝas

Rogir,2010年1月17日の

メッセージ: 86

言語: Esperanto

fizikisto (プロフィールを表示) 2010年1月28日 20:52:41

horsto:Mi ankaŭ ne scias kio okazu, se la dua dumtaga balotado ne havas unikan rezulton. Feliĉe, tio ne okazis.
Tial, kelkfoje ekzistas urbestro, kiu rajtas decidi kiam estas remizo.

(Ho, mi volis diri "remiso", ne "remizo")

adrideo (プロフィールを表示) 2010年1月28日 21:26:12

fizikisto:
Ĉu vere? Do kiu estis la ĉasisto? Mi kredis, ke estas nur unu protektisto!
mi estis la ĉasisto...

LyzTyphone (プロフィールを表示) 2010年1月29日 4:31:31

HO! Mi ege surpriziĝas!
@ceigered mensogis ke li ne atendis la ludon, do mi ĉesis suspekti lin... Bona movo!

Parenteze, estas bedaŭrinde, kaj ete strange, ke nia klarvidulo ekzekutiĝis... Kial @PaulExcoff ne defendis sin per iu informo sole eble de la rolo?

Ĉu ni havu ludon 2an? Se jese mi ree aliĝos~!

fizikisto (プロフィールを表示) 2010年1月29日 10:24:25

Ankaŭ mi ŝatus ludi denove. Eble Filu ŝatas partopreni la venontan ludon, ĉu?

Tamen, ni bezonas ludestron, kaj Rogir ferias.

Partoprenontoj por la dua ludo:
LyzTyphone
fizikisto

horsto (プロフィールを表示) 2010年1月29日 12:42:53

adrideo:
fizikisto:
Ĉu vere? Do kiu estis la ĉasisto? Mi kredis, ke estas nur unu protektisto!
mi estis la ĉasisto...
Vi pravas, mi malĝuste skribis ke vi estis protektisto. Mi korektis tion.

Filu (プロフィールを表示) 2010年1月29日 14:12:27

fizikisto:Ankaŭ mi ŝatus ludi denove. Eble Filu ŝatas partopreni la venontan ludon, ĉu?
Mi ja tre ŝatus, sed bedaŭrinde mi forlasos for de interreto ekde venonta mardo, por la sekvaj du semajnoj. Eble mi povos partopreni je la tria ludo.

ceigered (プロフィールを表示) 2010年1月30日 14:03:30

LyzTyphone:HO! Mi ege surpriziĝas!
@ceigered mensogis ke li ne atendis la ludon, do mi ĉesis suspekti lin... Bona movo!
Haha - fakte, mi serioze ne povis atendi la ludon - Fizikisto eble zorgis pri mia malfrua malatendeco lango.gif

Gratulojn kaj dankon al taktiksciata kaj inteligenta Fizikisto (bonega homlupo!) kaj al la nunmortigitaj ludantoj lango.gif

Mi volas reludi, sed mi ne certe scias se la eblaĵo ekzistos - mi revenos frue por plu klarigi rideto.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2010年1月31日 20:04:34

Mi volontas por estri duan ludon, se necesos. Espereble nun estos pli da ludantoj, kaj certe estos urbestro en la nova ludo.

horsto (プロフィールを表示) 2010年1月31日 21:05:31

Rogir:Mi volontas por estri duan ludon, se necesos. Espereble nun estos pli da ludantoj, kaj certe estos urbestro en la nova ludo.
La urbestro ne ĉiam solvas la problemon, li ja ankaŭ povus esti jam mortinta.
.
PS: Mi ankaŭ kunludus.

Filu (プロフィールを表示) 2010年1月31日 21:28:57

horsto:La urbestro ne ĉiam solvas la problemon, li ja ankaŭ povus esti jam mortinta.
Mi legis, ke la urbestro mortanta decidas kiun estos la sekva urbestro. La titolo estas elektata de la ludantoj antaŭ ekludo, kaj ankaŭ homlupoj povas sin oferti kiel urbestro.

先頭にもどる