去目錄頁

Homlupo: La teruro komenciĝas

Rogir, 2010年1月17日

讯息: 86

语言: Esperanto

horsto (显示个人资料) 2010年1月31日下午11:03:00

Filu:
horsto:La urbestro ne ĉiam solvas la problemon, li ja ankaŭ povus esti jam mortinta.
Mi legis, ke la urbestro mortanta decidas kiun estos la sekva urbestro. La titolo estas elektata de la ludantoj antaŭ ekludo, kaj ankaŭ homlupoj povas sin oferti kiel urbestro.
Dankon, Filu, tio estas ebla solvo. Kie vi legis tion?
Ĉu iu scias, ĉu la homlupoj rajtas decidi ne mortigi vilaĝanon dum la nokto?

fizikisto (显示个人资料) 2010年2月1日上午8:21:21

horsto:Ĉu iu scias, ĉu la homlupoj rajtas decidi ne mortigi vilaĝanon dum la nokto?
Kial ne? Cetere, se ekzistas ankoraŭ pli ol unu homlupoj, estus facila solvo:

Rogir:... Dum la nokto la homlupoj rajtas sendi al la ludestro la nomon de ilia viktimo (se la elektoj ne estas samaj neniu mortos), ...
Alia demando: Ĉu estas permesita, ke iuj ludantoj komunikas alimaniere ol per forumo? Kompreneble la homlupoj devas interkonsenti dum la nokto, sed ĉu tiu estas ankaŭ permesita por aliaj ludantoj kaj dum la nokto kaj dum la tago?

Filu (显示个人资料) 2010年2月1日下午2:49:40

horsto:Dankon, Filu, tio estas ebla solvo. Kie vi legis tion?
En la franca artikolo vikipedia pri la ludo:
[url=http://fr.wikipedia.org/wiki/Les_Loups-garous_de_Thiercelieŭ]http://fr.wikipedia.org/wiki/Les_Loups-garous_de...[/url]
...troveblas la sekvaj sciindaĵoj pri la urbestra rolo:
Le Maire (ou capitaine)

À l'aube du premier jour, les villageois élisent le maire du village. Celui-ci a une plus grande influence que les autres. Lorsque le Maire vote, son vote vaut le double d'un vote ordinaire. De plus, en cas d'égalité, la voix du maire l'emporte. Le Maire peut être n'importe quel joueur (incluant les loups-garous). Si le Maire meurt, dans son dernier souffle il désigne un successeur qui devient automatiquement le nouveau Maire.

S'il y a un désaccord pour le maire, celui-ci peut-être choisi au hasard.
Jen Filua esperantigo de tio (kaj bonvolu pardoni la malelegantan stilon):

La vilaĝestro

Ektagiĝe la unua tago, la vilaĝanoj elektas vilaĝestron. Ĉi tiu pli gravas ol aliaj. Lia voĉdono valuras duoble de tiu de aliaj vilaĝanoj. Eĉ pli: egaleckaze, lia voĉdono gajnos. La vilaĝestro povas esti iu ajn ludanto, inkluzive homlupoj. Se la vilaĝestro mortas, en lia lasta spiro li dezignas posteulon, kaj ĉi tiu fariĝu vilaĝestro.

Kaze de malkonsento, eblas laŭhazarde elekti la vilaĝestron.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月1日下午4:22:28

fizikisto:Alia demando: Ĉu estas permesita, ke iuj ludantoj komunikas alimaniere ol per forumo? Kompreneble la homlupoj devas interkonsenti dum la nokto, sed ĉu tiu estas ankaŭ permesita por aliaj ludantoj kaj dum la nokto kaj dum la tago?
Ne eblas preventi tion, do mi permesos ĝin. Fakte mi ŝatus, ke vi laŭeble multe interkomuniku por paranojigi unu la alian.

fizikisto (显示个人资料) 2010年2月2日上午9:06:35

Rogir:
fizikisto:Alia demando: Ĉu estas permesita, ke iuj ludantoj komunikas alimaniere ol per forumo? Kompreneble la homlupoj devas interkonsenti dum la nokto, sed ĉu tiu estas ankaŭ permesita por aliaj ludantoj kaj dum la nokto kaj dum la tago?
Ne eblas preventi tion, do mi permesos ĝin. Fakte mi ŝatus, ke vi laŭeble multe interkomuniku por paranojigi unu la alian.
Kompreneble. Sed povus esti situacio, ke oni ne volas aliajn aŭskultantojn. Nur mortintoj nepre silentu!

domestro (显示个人资料) 2013年8月10日下午3:40:19

Mi havas ideon pri ĉi-ludo. Vidu eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=5717

回到上端