Til indholdet

NeIdentigita Fluganta Objekto

af Ciro, 25. mar. 2007

Meddelelser: 65

Sprog: Esperanto

Mendacapote (Vise profilen) 7. apr. 2007 18.32.11

Kiel mi iam diris: mi ne estas kredulo. Statistike iu ekstertera vivo eblas… ie en la universo. Sed mi tute NE KREDAS ke iuj eksterteranoj ajn estas ĉi ti inter ni maskitaj aŭ kaŝitaj. Mi kredas ke la NIFOj ne estas eksterteraj… nur neidentigitaj.

Ciro (Vise profilen) 8. apr. 2007 04.14.13

mccambjd: Mi ne aŭdis, vidis, aŭ legis ion, kion pruvas ke eksterteruloj veturigas NIFOjn.
Hoj Jim,

Tamen, ĉar oni ankoraŭ ne vidis, ne malvalidigas la afero.

Ĉu, pri pruvoj, oni povas pruvi ke eksterterulojn kaj siajn ilojn ne ekzistas?

Por la evidentecoj estas pli facile ke ili ekzistas ol ne ekzistas.

Ciro (Vise profilen) 8. apr. 2007 04.26.23

remy_boligee: Oni ne havas sufiĉe da pruvon por aserti ke eksterteruloj vizitas nin aŭ ne.
Hoj Remy,

Sed, ĉu ni ne devas konsideri la ekvidecojn kiuj pluraj personoj jam observis; inkluzive estuloj?

Ĉu ĉiuj kaj tiaj personoj estis suferanta senseraro aŭ ĉiuj estas mensogemaj, trompemaj, frenezuloj?

Ĉu ni devas apenaŭ konsideri niajn proprajn sentumojn, opiniojn kaj ignori al de aliaj?

Ciro (Vise profilen) 8. apr. 2007 04.49.20

Terurĉjo: Frato, estu neniaj mokoj kaj atakoj inter ni!!!
Bonega, frato!

Sed, vi esti kongruas ke interparoli per skribado ne estas egala al kiel interparoli persone; ĉu ne?

Estas bona scii pri amika kato. rideto.gif

Terurĉjo: Sed, jes, mi ripetas, ke ankaŭ mi ne malofte vidis ion.
Jes, mi komprenas.

Sed, kio vi pensas ke ilin estus, tiaj flugantaj objektoj?

Ĉu ĉiuj estus balonoj, avioj, satelitoj, meteoroj?

Ĉu vi ne konsideras iliajn movadoj, vojiroj, formoj, grandoj, lumoj, rapideco, kiel kiu dominas plene la gravitan forton?

mccambjd (Vise profilen) 8. apr. 2007 05.16.46

Ciro:Tamen, ĉar oni ankoraŭ ne vidis, ne malvalidigas la afero.
Ciro, vi certe pravas...sed, mi neniam aŭdis, vidis, nek legis io, kio konvinkis min ke eksterteruloj vizitis nian mondon. Mi pensas ke eksterterula vivo eblas; tamen, pri ilia ekzisto estas ne fidebla indikaĵo.

Ciro:...Ĉu oni povas pruvi ke eksterterulojn kaj siajn ilojn ne ekzistas?...Por la evidentecoj estas pli facile ke ili ekzistas ol ne ekzistas.
Oni ne bezonas pruvi (vere ne povas pruvi), ke ili ne ekzistas! Logike, oni devas pruvi ke ili ekzistas.

Mi nur diras, ke ilia ekzisto ne pruviĝas.

Frate kaj amike!

Ciro (Vise profilen) 8. apr. 2007 05.36.24

mccambjd: Mi nur diras, ke ilia ekzisto ne pruvas.
Jim,

Certe mi komprenas vin.

Tamen, kelkfoje, kvankam materialaj pruvoj ne estas ankoraŭ eblaj al ĉiuj, ni devas konsideri la plurajn evidentecojn. Vidu miajn aliajn komentojn pri tiaj objektoj kaj ekvidecojn.

kompleze,

Ciro (Vise profilen) 9. apr. 2007 03.25.07

Terurĉjo:Fratoj, ŝajne, ke ni senpruve, sed interese diskutas nenion. lango.gif
Frato, la propono ĉi tie ne estas decidi la enigmon. Ni nur diskutas pri niaj ideoj kaj opinioj, kiuj al ni plaĉas; kiel okazas kun pluraj aliaj temoj ĉi tie sugestitaj.
La tempo kaj espero iam montros al ni ion, sed mi esperas, ke tiuj vizitontoj estos molaj kaj blankaj, same kiel mi.
Bone, jen unu okazaĵo:

Mi neniam forgesos! Mi vidis neidentigitan flugantan objekton, unuafoje, kiam mi havis nur sep jarojn je aĝon kaj havis la kompanion de junan amiketon, matene; en la bela urbo Recife(hesife), kie mi naskiĝis.

La objekto, kiu dimensio estis simila al papero "A4", estis perfekta rektangulo. Tio mem, estis perfekta rektangula objekto kaj ĝia ĉelo estas super niaj kapoj kaj super la blankaj nuboj.

Ĝi ŝajnis esti pli blanka kaj hela ol la nuboj, plus ankoraŭ, ol la neĝo.

Ni povas mezuri proksimume ke tiun objekton, kvankam je malpli grando, pro la distanco,
estis pli granda ol avio, kiu estis pasanta sub la nuboj.

Mi kredas, ke neniu lando el mondo ankoraŭ havas teknologion de tia speco.

PS: Ĉi tiu temo povas finiĝi nun, kiel sugestita. Estu kiel vi volus.

Ciro (Vise profilen) 10. apr. 2007 02.55.30

Terurĉjo: Vi povas daŭrigi mian liston.
Patro Kristnasko en sia Sledo aŭ Superman; aŭ ankoraŭ, Spongabobo. rido.gif

Ciro (Vise profilen) 10. apr. 2007 03.06.07

Terurĉjo: ... kaj subite ĉio estingiĝis.
Frato, sincere, tre bona raporto, bonega provaĵo!
... Nur ke Usonanoj ion testas. Ni ja ne kredis je NIFO tiam. Mi ne kredas ankaŭ nun.
Frato,

Oni diras ke la malplibonan blindan estas tiu, kiu ne volas vidi; kaj, oni tro taksas, ekscese, la usonan kapablon.

Bone, estis tre bona interparoli kun vi pri tiu temo.

Gratulojn! ĉar NIFO okazigas mem polemiko kaj vi, sincera kaj kuraĝa, diris pri viaj ideoj.

Nur ne forgesu ke ekzistas pluraj personoj kapablaj, kiuj studas kaj esploras la nifoj.

Tre dankon!

mccambjd (Vise profilen) 10. apr. 2007 04.14.41

Ciro:Oni diras ke la malplibonan blindan estas tiu, kiu ne volas vidi; kaj, oni tro taksas, ekscese, la usonan kapablon.
Ne subtaksu usonajn teknikajn kapablojn! (Ĉiam portu vian aluminian ĉapeleton por antaŭgardi viaj pensoj!)

Laŭ mi, tiuj rakontoj kaj demandoj levas gravan aferon, t.e. la fidindeco de vidatestantoj. Ciro, vi identigis unu fonton de blindeco: tiuj, kiuj ne volas vidi. Sed, alia fonto estas tiuj, kiuj volas vidi.

Krome (aŭ sekve), niaj memoroj estas ŝanĝeblaj kaj malstabilaj. Tial mi ne vere fidas rakontojn kaj atestojn--fizikaj pruvoj ĉiam estas pli pli bone.

Tilbage til start