Į turinį

NeIdentigita Fluganta Objekto

Ciro, 2007 m. kovas 25 d.

Žinutės: 93

Kalba: Esperanto

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 6 d. 23:02:33

Ciro, multajn salutojn!
Ĉu vi dum hodiaŭa tago observis novan flugantan teleron kun flugantaj kuleretoj ĉirkaŭ ĝi?
Sekrete nur al vi, mi hieraŭ vizitis tri flugantajn marsajn tasojn kaj ricevis la supersekretan taskon okupi la Teron.

Ciro (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 02:05:59

Terurĉjo: Ĉu vi dum hodiaŭa tago observis novan flugantan ...
Frato, kial neklarigebla malamikeco per mokoj kaj atakoj? Ni estu bonaj amikoj.

Mielo (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 08:09:07

Ciro:
Terurĉjo: Ĉu vi dum hodiaŭa tago observis novan flugantan ...
Frato, kial neklarigebla malamikeco per mokoj kaj atakoj? Ni estu bonaj amikoj.

Respektoplene, rideto.gif
rido.gif
Ne. Li estas nur ludema.

mccambjd (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 13:11:34

Mi ne pensas aŭ kredas ke eksterteruloj vizitis nin. Estas angla aforismo: "Extraordinary claims demand extraordinary proof" (eksterordinaraj asertoj bezonas eksterordinaran pruvon).

Mi ne aŭdis, vidis, aŭ legis ion, kion pruvas ke eksterteruloj veturigas NIFOjn.

remy_boligee (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 18:10:41

Mi opinias ke ambaŭ hipotezoj estas eblaj. Oni ne havas sufiĉe da pruvon por aserti ke eksterteruloj vizitas nin aŭ ne.

Mendacapote (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 18:32:11

Kiel mi iam diris: mi ne estas kredulo. Statistike iu ekstertera vivo eblas… ie en la universo. Sed mi tute NE KREDAS ke iuj eksterteranoj ajn estas ĉi ti inter ni maskitaj aŭ kaŝitaj. Mi kredas ke la NIFOj ne estas eksterteraj… nur neidentigitaj.

Terurĉjo (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 7 d. 22:24:33

Ciro:Frato, kial neklarigebla malamikeco per mokoj kaj atakoj? Ni estu bonaj amikoj.

Respektoplene
Frato, estu neniaj mokoj kaj atakoj inter ni!!! Mi ja estas mola kaj blanka.

Mi estas edukita dum la sovetia tempo, kiam iaj onidiroj kaj informoj pri la NIFOj kaj diversaj aliaj temoj (spiritismo, supersenseco, religio) estis ne deklaritaj kaj preskaŭ malpermesitaj.
Tial mi ĉiam suspekteme rilatas al ĉiuj tiaj informoj. Sed, jes, mi ripetas, ke ankaŭ mi ne malofte vidis ion.

Mendacapote bone skribis:
Mendacapote:Mi kredas ke la NIFOj ne estas eksterteraj… nur neidentigitaj.
Mi konsentas lin.

Ankaŭ respektoplene!
Via Terurĉjo.

Ciro (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 8 d. 04:14:13

mccambjd: Mi ne aŭdis, vidis, aŭ legis ion, kion pruvas ke eksterteruloj veturigas NIFOjn.
Hoj Jim,

Tamen, ĉar oni ankoraŭ ne vidis, ne malvalidigas la afero.

Ĉu, pri pruvoj, oni povas pruvi ke eksterterulojn kaj siajn ilojn ne ekzistas?

Por la evidentecoj estas pli facile ke ili ekzistas ol ne ekzistas.

Ciro (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 8 d. 04:26:23

remy_boligee: Oni ne havas sufiĉe da pruvon por aserti ke eksterteruloj vizitas nin aŭ ne.
Hoj Remy,

Sed, ĉu ni ne devas konsideri la ekvidecojn kiuj pluraj personoj jam observis; inkluzive estuloj?

Ĉu ĉiuj kaj tiaj personoj estis suferanta senseraro aŭ ĉiuj estas mensogemaj, trompemaj, frenezuloj?

Ĉu ni devas apenaŭ konsideri niajn proprajn sentumojn, opiniojn kaj ignori al de aliaj?

Ciro (Rodyti profilį) 2007 m. balandis 8 d. 04:49:20

Terurĉjo: Frato, estu neniaj mokoj kaj atakoj inter ni!!!
Bonega, frato!

Sed, vi esti kongruas ke interparoli per skribado ne estas egala al kiel interparoli persone; ĉu ne?

Estas bona scii pri amika kato. rideto.gif

Terurĉjo: Sed, jes, mi ripetas, ke ankaŭ mi ne malofte vidis ion.
Jes, mi komprenas.

Sed, kio vi pensas ke ilin estus, tiaj flugantaj objektoj?

Ĉu ĉiuj estus balonoj, avioj, satelitoj, meteoroj?

Ĉu vi ne konsideras iliajn movadoj, vojiroj, formoj, grandoj, lumoj, rapideco, kiel kiu dominas plene la gravitan forton?

Atgal į pradžią