Skip to the content

NeIdentigita Fluganta Objekto

by Ciro, March 25, 2007

Messages: 93

Language: Esperanto

Mielo (User's profile) April 10, 2007, 10:40:02 AM

white knight:Saluton fratoj!
Ĉu vi legis libroj de E. von Däniken?
En la okazo se, se jes, kio estas via opinio
pri lia hipotezo ?
Cetere, kio vi pensas pri la grenocirkloj en
la kampoj?
Mi povas kredi malfacile, ke homoj faris la grenocirklojn. Aŭ la vetero.

Terurĉjo (User's profile) April 10, 2007, 11:19:19 AM

mccambjd ĝuste:alia fonto estas tiuj, kiuj volas vidi.
LMMO, la tuta problemo de NIFO estas en tiuj, kiuj volas vidi. Krom Ciro, certe, li volas scii, li estas scivolema.

mccambjd (User's profile) April 10, 2007, 4:12:53 PM

white knight:Ĉu vi legis libroj de E. von Däniken?
Ne, sed mi aŭdis iom da liaj ideoj: li asertis ke eksterteruloj vizitis nin; ili helpis evoluigi nin kaj donis teknikon al ni.

Mi ĵus memoras ke tiu estas Carl Sagan kiu diris pri tiuj ideoj: eksterordinaraj asertoj bezonas eksterordinarajn pruvojn.

Mi ne kredas ke von Daniken estas vera sciserĉisto sed vendisto.

Ciro (User's profile) April 12, 2007, 4:14:17 AM

Mielo: Ĉu vi legis libroj de E. von Däniken?
Jes, Mielo, kaj Jim prezentis kelkaj supozoj de Von Däniken.

Mi legis "De reveno al la steloj" kaj ĉu "Estis la dioj, astronaŭtoj?".

La svisa Erich Von Däniken estas pseŭdosciencisto kaj aŭtodidakto (memlerninto).

Siaj hipotezoj, sia intereso pri enigmoj kaj misteroj, ekis tuj post legado pri antikvaj hindaj skribaĵoj, pri estuloj venitaj de la ĉielo per siaj fajrmaŝinoj.

Unu el siaj hipotezoj estas ke ni, humanaj estuloj, estus kreaĵoj de tiuj dioj.

Pri tio, kreitaj, mi ne kredas; sed helpitaj, jes.

Ciro (User's profile) April 12, 2007, 4:28:27 AM

mccambjd: Niaj memoroj estas ŝanĝeblaj kaj malstabilaj.
Jes, sendube, Frato; sed, nek ĉiam. Estas okazaĵoj kiuj restas neŝanĝitajn; ĉu ne?

Jim, ni ŝatas miajn nordamerikajn fratojn kaj agnoskas siajn teknologiajn konatiĝojn. Tamen, ne estas tiel kiel en la filmoj. Ĉu ne?

Ciro (User's profile) April 15, 2007, 1:13:32 PM

Hieraŭ, sabato, eknokte, estis pasanta unu vojaĝanta avio super la areo kie mi loĝas. Mi estis balaanta la trotuaron je nia domo, kiam tiam la sono de la avio vokis mian atenton. Ĝia altitudo ne estas alta. Mi, rigardante, akompanis ĝian flugon. Subite, tre super la avio ekaperis, senmove, forta lumo kiel stelo, dum ĉirkaŭ du segundoj, kaj estingiĝis rapide. Ŝajnis eĉ ke la objekto fotis la avio, aŭ estus granda kunokazo. Tre interesa.

Jen, do, unu alia ekzemplo de objekto neidentigita.

mccambjd (User's profile) April 15, 2007, 2:42:42 PM

Ciro:Estas okazaĵoj [niaj memoroj] restas neŝanĝitajn; ĉu ne?
Certe, estas tempoj kiam ni kredas tiun. Mi ne scias ke sciencaj verkaĵoj subtenas tiun kredon. Mi simple ne scias.

Mi pligrandigas la liston de Terurĉjo: meteoroj kaj artefaritaj satelitoj. Mi elektis tiujn ĉar tiuj temas pri via sabate sperto, Ciro. La lumo de brulanta meteoro povas esti brila. Ĝia vojo tra nia atmosfero povas ŝajni kiel longa lineo aŭ eĉ punkto. La fenomeno de satelitaj flagroj (suna reflektoj de satelitaj kadroj aŭ paneloj) ankaŭ faras mallongaj brilaj punktoj de lumo. Ankaŭ, vidu ĉi tie! (Pardonon! Tiuj retpaĝoj estas angle skribitaj.)

Ciro (User's profile) April 15, 2007, 11:14:13 PM

mccambjd: Certe, estas tempoj kiam ni kredas tiun. Mi ne scias se sciencaj verkaĵoj subtenas tiun kredon. Mi simple ne scias.
Hoj Jim,

Dankon!

Certe la listoj povas esti plivastigata. Okazas ke mi scias distingi(filtri) kelkajn situaciojn je ekvidojn, kiel vi. La hieraŭa rilato, mi rakontis por rakonti, montrante ke ne estas malfacila ekvidi neidentigitajn objektojn, kiel je vulgara, oni vidas meteorojn kaj satelitojn.

Sen voli esti maldecan, ĉar mi rekonas vian bonvolon, respekton, kiel bona amiko kiu vi estas, mi devas diri ke pri tiaj aferoj mi okupas min kun aliaj situacioj.

Rezervu tempon, por vidi dum kelkaj tagoj, ĉar mi scias ke vi havas aliajn aferojn, ĉi tiuj videoj, por bone kompreni iomete ĉar mi ne dubas ke eksterteruloj vizitas nian mondon, krom tio, miaj propraj spertoj. Ekde jam, mi asertas ke mi respektas plene viajn opiniojn, pensojn kaj sciojn. For estas de mi, deziri ŝanĝi viajn opiniojn; sed vidu:

En angla lingvo kaj ankaŭ(iomete) portugala:

The Brazilian incident

video_01

Serĉu la aliajn, en la sama paĝo, dekstre, aŭ klaku sur "See All Videos".

oren (User's profile) April 17, 2007, 2:45:34 PM

Flugis en ĉiel' ovalo
El arĝenta materialo.
Ofte vidas tie ĉi
Ion en ĉielo ni.

Flugis super kamp' ovala
Umo el arĝentmetalo.
Ofte vidas tie ĉi
Umojn en ĉielo ni.

Ĉi tiuj poemoj voligas min skribi kanton!

Mendacapote (User's profile) April 17, 2007, 3:29:11 PM

Skribu kanton... sed bone!

Ni ĉiuj dankos vin.

Back to the top