Till sidans innehåll

NeIdentigita Fluganta Objekto

av Ciro, 25 mars 2007

Meddelanden: 65

Språk: Esperanto

manu_fr (Visa profilen) 19 april 2007 22:54:14

Saluton,
Mi elkovris siton sufiĉe interesantan (bedaŭrinde en franca nure), kie videblas NIFO'pruvoj' tra la aĝoj en la artoj. Kelkaj bildoj estas sufiĉe konfuzantaj mi trovas.

http://secretebase.free.fr/ovni/histoire/art/art.h...
(Vi povas pligrandiĝi la bildojn musklakante sur ilin, tio permesas fari propran opinion).

Mia opinio estas ke la vivo ekzistas alie en la universo sendube. La universo estas sufiĉe granda por tio, ĉu ne ? okulumo.gif Pri la pruvoj ... poste kiam oni iomete filtras, oni tamen nuntempe havas sufiĉe da interesantaj raportoj, kiuj diras ĉiam la saman.
Certe jes, la 'etaj grizoj' vizitas nin kelkfoje mi pensas. Nia Tero estas ankaŭ sufiĉe bela por eksterteraj turistoj, ĉu vi ne trovas ? Eble ŝajnas 'ekster'ordinara al multaj, sed ĉu vere devas esti ? Nur problemus al mi, se ili ne estus afablaj ! (bedaŭrinde tio ŝajnas esti la kazo !)
Tamen, malgraŭ ke mi neniam vidis veran NIFOn per mi mem, mi ne vidas bonan kialon, kial tio ne ekzistus. Tre proksime de ĉe mi (en vilaĝo nomita "Trans-en-Provence") estis fama afero pri NIFO en 1981.
De kiam la homo ekzistas, li rigardis la cielon kaj vidis stranĝajn aferojn en ĝi : verdire oni ĉiam raportis pri NIFOjn en la historio. Kaj baldaŭ, oni eĉ havos kanzonon de Oren mi esperas. Jen, kial ne ?
rido.gif
PS :
Parenteze, oni de jaroj dubis pri la ekzistado de la jetio en la tibeto, sed la bildstrio de Tinĉjo, 'Tinĉjo en Tibeto' estas pruvo : ĝi ekzistas !
Serioze, la moderna homo dubas pri tio, serĉis kaj kontinuas al serĉi, sed plurfoje oni truvis pruvojn pri ekzistado de aliajn branĉojn de homa speco samtempe kiel ni.
En kapo mi havas du ekzemplojn : la almastio de la kaukazo, kaj la viro de Flores...
Jen, kial ne baldaŭ pruvo pri ekstertera vivo ?

amike

Manu sal.gif

manu_fr (Visa profilen) 21 april 2007 08:34:46

Terurĉjo:Manu!
Vi devigis min aldoni la tibetan jetion, la kaŭkasan almastion, la viron de Flores kaj Tinĉjon al mia listo de NIFOaj kaŭzoj.
shoko.gif
Saluton Terurĉjo,
Mi skribis iom malfrue mian lastan mesaĝon, sed vi tamen miskomprenis min iomete. Mi provas denove pli klariĝi mian penson.
Por mi, la Almastio kaj Jetio kaj homo de Flores, NE estas eksterteruloj kompreneble !
(pri Tinĉjo en Tibeto, mi simple ŝercis...)
Tio, kion mi strebis diri, estas ke la moderna homo dum jaroj parolis pri tio, kaj neniam pruvis ilia ekzistenco. Estis nur legendoj pri tio (ankaŭ pri la "big foot" en Usono).
Por mi, la du fenomenoj estas kompareblaj : la fenomeno pri tiuj legendoj de aliaj eblaj homaj branĉoj unuflanke, kaj la fenomeno pri eksterteruloj aliflanke.
Oni certe ne havas fotografion nek de la Almastio, nek de la homo de Flores, sed oni estus nuntempe iom stulta laŭ mi, se oni ne kredus pri tiuj "legendoj". La fakto estas, ke ili vere ekzistis, kiel aliaj branĉoj de la homaro. Ĉu vi nur kredas fotografiojn ? Jen jes, oni neniam havos fotografion de la Almastio, nek de la homo de Flores, mi bedaŭras.
Sed, la loĝantoj de la Kaukazo, kiuj loĝis dum jarcentoj samtempe kaj proksime de la Almastio, ne trovis la fenomeno malnormala, ke tiu speco vivus. Same por la loĝantoj de Flores. Ne estas legendoj.
Nure, la diferenco estas hodiaŭ, ke oni trovis sciencajn pruvojn pri la ekzistenco de la homo de Flores, malkovrante skeletojn en la insulo de Flores.
Kaj mi ege ĝojas pri tio !!

Same pri eksterteraj vizitantoj : oni estas al la punkto, kie oni nur havas dubojn, ĉar centoj da homoj, tra jarcentoj, tra artoj, tra malsamaj civilizacioj, tra kontinentoj, ĉiam diras la saman : ili vidis "etajn grizojn" kaj aliajn eksterterulojn. (Laŭ mi, ili eĉ estas multnombraj).
Sed, kiel vi, mi atendas ankoraŭ skeleton.
Ĉu vi komprenis mian vidpunkton ?
rido.gif

Pri agado de eksteteruloj en la kosmo : kiam homoj vidas NIFOjn en la cielo, estas ja fizika agado. Kiam radaroj vidas samtempe spurojn sur ekranoj, tio estas agado, ktp...Vi atendas kion de pli ? La Kosmo estas tiom granda, ke oni ne facile povas trovi, de kie devenas eksterteraj ondoj (projekto Seti) se ondoj ekzistas. Oni nur provas trovi.

PS:
1)Pri miaj eraroj, mi tre dankas vin : jes, mi faras erarojn, kaj mi pardonpetas pro tio.
"interesanta" : mi ofte faras la eraron, ĉar francie, la vorto estas "interessant", preskaŭ simila...sed vi pravas, mi devas uzi interesa.

2) Finfine, post semajnoj, la sito de la GEIPAN estas tute atingebla (francie nure)
tie :

http://www.cnes-geipan.fr/geipan/

kaj poste, musklaku "recherche" maldekstre
Bona studo !
Bona semajnfino al ĉiuj ! sal.gif

Ciro (Visa profilen) 21 april 2007 11:59:35

manu: Pri miaj eraroj, mi tre dankas vin : jes, mi faras erarojn, kaj mi pardonpetas pro tio.
Manu, ne havas ĉar pardonpeti. Ni ĉiuj estas lernantoj, ĉiam lernantoj kaj esperas komprenon, helpon de niaj samideanoj.

PS: Pri dialogo inter vi kaj Terurĉjo, ankaŭ la enhavo, gratulojn al du.

Frate,
Ciro.

Ciro (Visa profilen) 21 april 2007 12:15:54

manu: Pri agado de eksteteruloj en la kosmo : kiam homoj vidas NIFOjn en la cielo, estas ja fizika agado. Kiam radaroj vidas samtempe spurojn sur ekranoj, tio estas agado, ktp...
Amikoj,

Negi, estas facila. Tamen, la evidentecoj estas pluraj.

Ciro (Visa profilen) 21 april 2007 12:28:53

Terurĉjo: Malklaraj rakontoj de evidentuloj, eĉ mi mem, malklaraj fotografaĵoj, videoj ne gravas, ne estas pruvoj.
Frato,

Ĉu vi jam estis pretervola al ne paroli pri io aŭ ne daŭrigi al teni sin ion objekton, aĵon? Kelkaj personoj, jes.

Kredu, tiaj aĵoj ankoraŭ estas pli ol sekretaj, bedaŭrinde.

Ciro (Visa profilen) 22 april 2007 14:30:47

manu_fr: http://secretebase.free.fr/ovni/histoire/art/art.h...
Nur ne vidas, kiu ne volas!

Ĉi tie, ankaŭ:

Dreamland Zone 51 1/8
Dossiers Ovni - Serĉu la aliajn, en la sama paĝo, dekstre, aŭ klaku sur "See All Videos".

mccambjd (Visa profilen) 22 april 2007 15:14:47

manu_fr:Por mi, la du fenomenoj estas kompareblaj : la fenomeno pri tiuj legendoj de aliaj eblaj homaj branĉoj unuflanke, kaj la fenomeno pri eksterteruloj aliflanke.
Ankaŭ por mi, krom mi pensas ke ambaŭ estas nefideblaj rakantoj aŭ duonveroj. Mi estas unu de stultuloj tiuj ne kredas...okulumo.gif

manu_fr:Ĉu vi nur kredas fotografiojn?
Pli multe da fotoj estis mistifikoj aŭ ruzoj, do mi ne vere kredas fotografion! Mi kredus iun ajn indikaĵon, tiun eltenas scienca ekzameno.

mccambjd (Visa profilen) 22 april 2007 15:38:24

Terurĉjo:Ekzistas multo, mia amiko Horacio, kion ne sonĝis niaj saĝuloj.
Hej, Terurĉjo! Ĉu vi citas Hamleton traduki de Z aŭ Hamlet de Shakespeare?

manu_fr (Visa profilen) 24 april 2007 19:36:55

mccambjd:
Mi estas unu de stultuloj tiuj ne kredas...okulumo.gif
Tamen vi ne vere havas tian kapon da stultulo, kiel sur la fotografio, ĉu ?
Estas nur mistifio, espereble ?
shoko.gif
Aŭ ĉu mi mem vidis eksterterulon ?
okulumo.gif

((kompreneble esta ŝerco, ĉu bone, kaj tute ne akra pensado, vi pardonu ?))

Manu sal.gif

manu_fr (Visa profilen) 24 april 2007 22:05:35

Terurĉjo:Estas mi, kiu alvenis de malproksimaj steloj!
Manu, kial vi min ne demandas pri vivo aliplaneda?
Ĉar mi simple ekvidis tion de la unua minuto, eta ulo blanka, ke vi devenas de for, certe de pli for ke de Proksima Centaurii Staro mem.
Pri la alia ulo, iom verda, mi eble havis ankoraŭ dubojn ?senkulpa.gif
Jen, kiel estas ĉe vi, ĉu la loĝantoj de via planedo tiel kompatas la unu kun la alia, kiel ĉe ni ?
Ĉu egoismo aŭ fraterneco ?
Kiel estas la virinoj ?
Kaj kiel vi trovas la Teron ?
Ĉu ne estas bela planedo, kiun ni devus rapidege protekti (kontraŭ ni mem )?

okulumo.gif

Tillbaka till toppen