Al la enhavo

landaj substantivoj

de crescence, 2010-januaro-21

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

sinjoro (Montri la profilon) 2010-januaro-26 12:16:39

antoniomoya:
nikko:>rusa, Rusalando, rusano.

Rusano estas erara. Eblas nur ruso aŭ rusiano.
Kial "rusano" estas erara? Rusano estas "ano de la rusa lando" samekiel "hispanano" estas "ano de la hispana lando" kaj "urbano" estas ano de iu urbo. Kial eblas NUR "ruso" aŭ "rusiano"? Ĉu viaj vortoj ne estas pli malregulaj ol miaj?

Kiel diras Crescence, tutmonda interkompreno estas la celo de Esperanto. Do, se ĉiuj komprenas tiujn vortojn, ili estas bonaj.

Amike.
Vi certe komprenus min pli-malpli, se el ĉi tiu mia frazo mi forviŝus ĉiujn finaĵojn. Tamen por vera precizeco lingvo bezonas certan kaj regulan gramatikon.

Viaj ekzemploj estas malĝustaj. Gravas kompreni signifojn de la radikoj: "urb" estas loko, sed "rus" estas homo. Tial la vorto "urbano" efektive signifas - membro/ano/loĝanto de urbo, sed la radiko "rusano" signifus... membro/ano/loĝanto de ruso, ne de ties lando.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-26 12:25:42

Saluton!

crescence:Kubujo, Rusujo : ĉiuj komprenas tiujn vortojn.
Certe.

Kubujo = lando de la kuboj (Ĉu najbara al Globujo, la lando de la globoj?)

Ne konfuzu kun kubujo, kiu estas vazo aŭ kesto, en kiun oni metas siajn (ĵet)kubojn.

Rusujo = lando de la rusoj

Kolonjano

Reen al la supro