Al la enhavo

landaj substantivoj

de crescence, 2010-januaro-21

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-23 15:39:26

(k)iam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon[...]havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj...
Haha, ĉu ni devus atendi 2012, la finon de la mondo, aŭ la revenon de dinosaŭroj ? okulumo.gifokulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-23 16:04:12

Frankouche:
darkweasel:Tial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝebla senkulpa.gif
Ili nun ĉiuj mortis en malnova epoko.
Eble, hodiaŭ, ili ne prenus la samajn decidojn.

Tiu deklaro ŝajnas min tro dogma.
La ĉi-antaŭa diskuto pri landnomoj estas bonega pruvo, ke tio estis bona decido.

Se ĉiu volas enkonduki novajn regulojn kaj la esperantistaro akceptas ilin, neniu plu scias, kio estas ĝusta kaj kio ne estas ĝusta. Esperanto ne plu estas konstruata lingvo, sed vivanta, uzata lingvo. Neniu ŝanĝo estas dezirinda.

Konstruu tempvojaĝan maŝinon, vojaĝu en la jaron 1886, kaj diru al Zamenhof, ke li ŝanĝu sian lingvan projekton, kiel ajn vi volas. Tio estas verŝajne la sola bona maniero reformi Esperanton. Ĉio alia enkondukus ĥaoson.

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-23 16:13:06

darkweasel:Konstruu tempvojaĝan maŝinon, vojaĝu en la jaron 1886, kaj diru al Zamenhof, ke li ŝanĝu sian lingvan projekton
Oni ankaŭ povus diri al li ke preskaŭ neniu parolos sian internacian lingvon...

Fakte, la esperanto estas marĝena lingvo malgajo.gif

Filu (Montri la profilon) 2010-januaro-23 17:20:42

darkweasel:Esperanto ne plu estas konstruata lingvo, sed vivanta, uzata lingvo. Neniu ŝanĝo estas dezirinda.
Ŝajnas strange al mi, ke ĉiuj lingvoj vivantaj evoluas kaj ŝanĝadas, kaj ke Esperanto ne movu.

Vortoj en ĉiuj lingvoj akiras novajn signifojn, novajn prononcojn, pro uzado iom post iom deflankiĝa kaj signife kaj prononce.

La franca, kiun mi uzas kun mia koramikino, estas nek la franca kiun mi uzas kun la filinoj, nek tiu kiun mi uzas kun amikoj, nek tiu kiun mi skribas. La diversaj aŭtoroj kiujn mi legas havas po unu aŭ eĉ kelkaj esprimmanieroj, kaj multaj el ili estas rekte kontraŭakademiaj. Ĉu tio signifas, ke tio kion ili diras estas ne franca, sed iaspeca Francaĉo evitinda? Laŭ kelkaj jes, sed laŭ ankaŭ multaj, tio estas kaj arta, kaj bela, kaj klara, kaj estiminda, kaj franca.

De tiaj aŭtoroj kaj de iliaj lingvoludoj la franca estas vivanta lingvo.

La novparolantoj de la angla, ekzemple en Barato, envenigas multajn bildeskajn kaj/aŭ poeziajn esprimojn en la angla, kaj la vizaĝo de la lingvo ĉiam ŝanĝas. Mi certas, ke ankaŭ la aliaj lingvoj havas similajn evoluojn.

Marcel Proust, fama verkisto el Francio, diris ke la plej bona maniero ami sian lingvon estas ataki ĝin ĉiuflanke. Ĉar mi iel samopinias, kaj ĉar li estis ja akramensulo estiminda kiun mi senruĝiĝe povas nomi por pravigi mian opinion, mi diras, ke atakindas ankaŭ Esperanton, ĉar mi tre ŝatas tiun lingvon.

okulumo.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-23 18:12:17

Esperanto ja povas evolui, kaj evoluas! Tamen, nur en la gramatikaj limoj de la Fundamento. Distingu inter evoluo kaj reformo.

Ekzemple, la vorto "ŝati" havis origine iom alian signifon, ol hodiaŭ. Tio ne signifas, ke nia moderna uzo de tiu vorto estas kontraŭfundamenta. Ne temas pri reformo, sed pri evoluo.

Filu (Montri la profilon) 2010-januaro-23 19:00:23

Ĉu alilingvaj homoj, kiuj ne tre bone konas la anglan gramatikon sed tamen havas ideojn kaj ian koncepton pri poezio, singardas de esprimiĝi angle ĉar ilia maniero povus esti kontraŭoksforda? Ne nur ili parolas, eĉ ne ĉiam ĝuste, sed kelkfoje la malĝusta maniero eniĝos en la lingvo kaj ŝanĝos la gramatikon.

Nu! Esperanta gramatiko estas ja tre simpla. Sed tamen multaj Esperantistoj, ekzemple mi, ne tre bone parolas aŭ uzas Esperanton, ĉar iliavive ne facile troveblas aliaj Esperantistoj.

Fine, ni ne forgesu, ke ankaŭ kelkaj tre bonaj Esperantistoj uzas kontraŭfundamantaĵojn. Ekzemple, en la traduko de la fama kaj estimeginda verko ĉina Ruĝdoma sonĝo, la lingve tre eleganta tradukisto senhonte uzis tiujn malestimatajn vortojn "aliel" kaj "alies". Ĉu pro l' argumentaro de PMEG mi enrubujos la librojn pro kontraŭfundamentaĵoj? Certe ne! Ĉu mi kondamnos la tekston, la tradukiston kaŭ shoko.gif la ekzemplon dissenditan al la monda junularo Esperanta? Nu! Ankaŭ tute ne!

Frankouche (Montri la profilon) 2010-januaro-23 19:08:40

Evoluo de vivanta lingvo estas huma fakto kaj nek povas malpermesita, nek limitiĝas.
Reformo estas limitiga ilo kiu ĝenerale sekvas la evoluon.
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.

antoniomoya (Montri la profilon) 2010-januaro-23 20:24:54

Frankouche:
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.
Mi konsentas.
Ekde mi komencis lerni esperanton kaj vidis ke ĝi ankaŭ havas malfacilaĵojn, mi pensis:
"la sola vera malfacileco kiu devas havi internacian lingvon estas LERNI NOVAJN VORTOJN". Punkto.

Amike.

Vilinilo (Montri la profilon) 2010-januaro-23 20:43:03

antoniomoya:
Frankouche:
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.
Mi konsentas.
Ekde mi komencis lerni esperanton kaj vidis ke ĝi ankaŭ havas malfacilaĵojn, mi pensis:
"la sola vera malfacileco kiu devas havi internacian lingvon estas LERNI NOVAJN VORTOJN". Punkto.

Amike.
Mi ankaŭ konsentas. Mi pensas ke Esperanto estas tre interesa lingvo, estas utila por koni personojn, fari amikojn, tamen, ĝi ne sufiĉe bonas kiel lingvo internacia.

Estas multaj nenecesaj malfacilaĵoj, la elparolado povus esti pli simplega, ĝi favoras okcidentanojn multe pli ol parolantojn de nehindoeŭropanaj lingvoj, ktp.

Finfine, ne estas kazo de reformi Esperanton por ke ili taŭgu veran neŭtralan internacian komunikadon, tiu nepre ne okazos. Estas kazo de komplete anstataŭigi ĝin. Esperanto estas bonega ideo, sed ĉagrena rezulto.

Se iam, internacia komunumo serioze konsideru ekuzadon de artefarita lingvo kiel neŭtrala plana helplingvo, mi esperas ke ĝi kreu novan lingvon, anstataŭ de elekti Esperanton.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-januaro-23 20:54:38

Kial ni entute lernas kaj uzas Esperanton? Verŝajne kelkaj tion faras por ludi per la lingvo, proponante diversajn "plibonaĵojn". La celo por plej multaj tamen certe estas interkompreniĝi kun homoj en foraj landoj. Ĝuste pro tio ke la esperantistaro estas maldense disigita tra la mondo, tre gravas ke ni evitas kaprice ŝanĝi unu detalon en uno loko kaj alian detalon en alia loko. Iom post iom ni ne plu havus komunan lingvon. Ŝanĝoj en naciaj lingvoj ne ekestas pro "plibonigaj" proponoj interrete sed ĉar iu uzas la lingvon en nekutima maniero. "Plibonigistoj", faru la samon kaj vi vidos ĉu la esperantistaro akceptas la ŝanĝojn. Ne certas ke vere estas plibonigo pro tio, ke ĝuste vi tion opinias.

Reen al la supro