Viestejä: 42
Kieli: Esperanto
Frankouche (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 15.39.26
(k)iam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon[...]havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj...Haha, ĉu ni devus atendi 2012, la finon de la mondo, aŭ la revenon de dinosaŭroj ?
darkweasel (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 16.04.12
Frankouche:La ĉi-antaŭa diskuto pri landnomoj estas bonega pruvo, ke tio estis bona decido.darkweasel:Tial la esperantistoj de 1905 deklaris la Fundamenton netuŝeblaIli nun ĉiuj mortis en malnova epoko.
Eble, hodiaŭ, ili ne prenus la samajn decidojn.
Tiu deklaro ŝajnas min tro dogma.
Se ĉiu volas enkonduki novajn regulojn kaj la esperantistaro akceptas ilin, neniu plu scias, kio estas ĝusta kaj kio ne estas ĝusta. Esperanto ne plu estas konstruata lingvo, sed vivanta, uzata lingvo. Neniu ŝanĝo estas dezirinda.
Konstruu tempvojaĝan maŝinon, vojaĝu en la jaron 1886, kaj diru al Zamenhof, ke li ŝanĝu sian lingvan projekton, kiel ajn vi volas. Tio estas verŝajne la sola bona maniero reformi Esperanton. Ĉio alia enkondukus ĥaoson.
Frankouche (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 16.13.06
darkweasel:Konstruu tempvojaĝan maŝinon, vojaĝu en la jaron 1886, kaj diru al Zamenhof, ke li ŝanĝu sian lingvan projektonOni ankaŭ povus diri al li ke preskaŭ neniu parolos sian internacian lingvon...
Fakte, la esperanto estas marĝena lingvo
Filu (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 17.20.42
darkweasel:Esperanto ne plu estas konstruata lingvo, sed vivanta, uzata lingvo. Neniu ŝanĝo estas dezirinda.Ŝajnas strange al mi, ke ĉiuj lingvoj vivantaj evoluas kaj ŝanĝadas, kaj ke Esperanto ne movu.
Vortoj en ĉiuj lingvoj akiras novajn signifojn, novajn prononcojn, pro uzado iom post iom deflankiĝa kaj signife kaj prononce.
La franca, kiun mi uzas kun mia koramikino, estas nek la franca kiun mi uzas kun la filinoj, nek tiu kiun mi uzas kun amikoj, nek tiu kiun mi skribas. La diversaj aŭtoroj kiujn mi legas havas po unu aŭ eĉ kelkaj esprimmanieroj, kaj multaj el ili estas rekte kontraŭakademiaj. Ĉu tio signifas, ke tio kion ili diras estas ne franca, sed iaspeca Francaĉo evitinda? Laŭ kelkaj jes, sed laŭ ankaŭ multaj, tio estas kaj arta, kaj bela, kaj klara, kaj estiminda, kaj franca.
De tiaj aŭtoroj kaj de iliaj lingvoludoj la franca estas vivanta lingvo.
La novparolantoj de la angla, ekzemple en Barato, envenigas multajn bildeskajn kaj/aŭ poeziajn esprimojn en la angla, kaj la vizaĝo de la lingvo ĉiam ŝanĝas. Mi certas, ke ankaŭ la aliaj lingvoj havas similajn evoluojn.
Marcel Proust, fama verkisto el Francio, diris ke la plej bona maniero ami sian lingvon estas ataki ĝin ĉiuflanke. Ĉar mi iel samopinias, kaj ĉar li estis ja akramensulo estiminda kiun mi senruĝiĝe povas nomi por pravigi mian opinion, mi diras, ke atakindas ankaŭ Esperanton, ĉar mi tre ŝatas tiun lingvon.
darkweasel (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 18.12.17
Ekzemple, la vorto "ŝati" havis origine iom alian signifon, ol hodiaŭ. Tio ne signifas, ke nia moderna uzo de tiu vorto estas kontraŭfundamenta. Ne temas pri reformo, sed pri evoluo.
Filu (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 19.00.23
Nu! Esperanta gramatiko estas ja tre simpla. Sed tamen multaj Esperantistoj, ekzemple mi, ne tre bone parolas aŭ uzas Esperanton, ĉar iliavive ne facile troveblas aliaj Esperantistoj.
Fine, ni ne forgesu, ke ankaŭ kelkaj tre bonaj Esperantistoj uzas kontraŭfundamantaĵojn. Ekzemple, en la traduko de la fama kaj estimeginda verko ĉina Ruĝdoma sonĝo, la lingve tre eleganta tradukisto senhonte uzis tiujn malestimatajn vortojn "aliel" kaj "alies". Ĉu pro l' argumentaro de PMEG mi enrubujos la librojn pro kontraŭfundamentaĵoj? Certe ne! Ĉu mi kondamnos la tekston, la tradukiston kaŭ la ekzemplon dissenditan al la monda junularo Esperanta? Nu! Ankaŭ tute ne!
Frankouche (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 19.08.40
Reformo estas limitiga ilo kiu ĝenerale sekvas la evoluon.
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.
antoniomoya (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 20.24.54
Frankouche:Mi konsentas.
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.
Ekde mi komencis lerni esperanton kaj vidis ke ĝi ankaŭ havas malfacilaĵojn, mi pensis:
"la sola vera malfacileco kiu devas havi internacian lingvon estas LERNI NOVAJN VORTOJN". Punkto.
Amike.
Vilinilo (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 20.43.03
antoniomoya:Mi ankaŭ konsentas. Mi pensas ke Esperanto estas tre interesa lingvo, estas utila por koni personojn, fari amikojn, tamen, ĝi ne sufiĉe bonas kiel lingvo internacia.Frankouche:Mi konsentas.
Kio ajn okazos, mi ne pensas ke ia granda internacia lingvo povas simili la hodiaŭan esperanton. Necesas pli simpligi la lingvon, por ĉiuj la mondloĝantoj.
Ekde mi komencis lerni esperanton kaj vidis ke ĝi ankaŭ havas malfacilaĵojn, mi pensis:
"la sola vera malfacileco kiu devas havi internacian lingvon estas LERNI NOVAJN VORTOJN". Punkto.
Amike.
Estas multaj nenecesaj malfacilaĵoj, la elparolado povus esti pli simplega, ĝi favoras okcidentanojn multe pli ol parolantojn de nehindoeŭropanaj lingvoj, ktp.
Finfine, ne estas kazo de reformi Esperanton por ke ili taŭgu veran neŭtralan internacian komunikadon, tiu nepre ne okazos. Estas kazo de komplete anstataŭigi ĝin. Esperanto estas bonega ideo, sed ĉagrena rezulto.
Se iam, internacia komunumo serioze konsideru ekuzadon de artefarita lingvo kiel neŭtrala plana helplingvo, mi esperas ke ĝi kreu novan lingvon, anstataŭ de elekti Esperanton.
AlfRoland (Näytä profiilli) 23. tammikuuta 2010 20.54.38