Al la enhavo

iSlate?

de jchthys, 2010-januaro-24

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-30 10:59:06

paulogeyer:
iPhone-oj havas multajn malpermesaĵojn, kiel DRM kaj vi nur povas elŝuti softvarojn el Apple Store, lauleĝe.
La samo validas por la iPad. Vi povas uzi softvaron nur de Apple kaj spekti nur tiujn filmojn kiujn Apple (DRM) permesas al vi. Pro tio nun ankaŭ la FSF avertas pri la iPad. Ne vi regas vian komputilon, sed Apple.
Tio sole sufiĉas por mi por ne ŝati tian sistemon.
jchthys:
Kontraŭe, iPad estas tute redesignita. Kvankam ĝi estas pli malmultekosta ol bona tekkomputilo, ĝi ne sole faras tion, kion oni volas, ke ĝi faras—ĝi faras ĝin pli bone ol iu alia ilo ajn.
Vi estas tro entuziasma. La iPad ne faras ĉion pli bone ol aliaj komputiloj.
Ekzemple, vi ne povas kompari la iPad kun la Kindle LX de Amazon. Tiu aparato havas OLED-ekranon, kiu estas same bone legebla kiel papero. La iPad nur havas normalan komputilan ekranon. Krome, la baterio de la Kindle sufiĉas por 2 semajnoj, tiuj de la iPad 10 horojn.
Certe vi povas spekti filmojn, sed la ekrano de la iPad havas nur 1024x768 punktoj, tio ne permesas la plej bonan kvaliton.
Rilate al ludoj, multaj aliaj komputiloj permesas kaj pli da ludoj kaj multe pli bonkvalitajn ludojn.
La iPad eble permesas legi librojn, spekti filmojn, aŭdi muzikon, ktp. , sed ĉiam ne en la plej bona maniero. Neniu forvendus sian televidilon, neniu forĵetus siajn librojn, neniu ne plu uzus komputilon, do kial entute oni bezonas la iPad?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-30 13:37:33

La plibona metodo por kolekti monon el la poŝo de la homoj, precipe la junaj, ankaŭ kvazaŭ infanoj, estas de prudukti ĉiujare novajn ilojn. Tiuj iloj anstataŭigitos regule kun novaj.
La domo kaj la balaaĵujo fariĝas plena de malutilaj objektoj, kaj la kaso de la produktintaj firmoj fariĝas plena. Tiaj malnovaj iloj ankaŭ malpurigas la poste la ekomedion…

La junuloj bezonas lerni, edukadon, ion por atingi bonan okupon, por bone vivi kun familio. Kial vi kredas ke la junuloj ĉiutage tiel malfacilas trovi bonan laboron ?
Kvar horoj ĉiutage fronte al la televido, kvar horoj por ludi per i-ludoj ! Kie estas la estonto?

Amike, por la bono

horsto (Montri la profilon) 2010-januaro-30 19:26:41

Eddycgn:La plibona metodo por kolekti monon el la poŝo de la homoj, precipe la junaj, ankaŭ kvazaŭ infanoj, estas de prudukti ĉiujare novajn ilojn. Tiuj iloj anstataŭigitos regule kun novaj.
La domo kaj la balaaĵujo fariĝas plena de malutilaj objektoj, kaj la kaso de la produktintaj firmoj fariĝas plena. Tiaj malnovaj iloj ankaŭ malpurigas la poste la ekomedion…
Ni diskutas ĉi tie pri komputiloj. Aperas ĉiujare novaj aparatoj ĉar la tekniko tiel rapide disvolviĝas.
Eddycgn:
La junuloj bezonas lerni, edukadon, ion por atingi bonan okupon, por bone vivi kun familio. Kial vi kredas ke la junuloj ĉiutage tiel malfacilas trovi bonan laboron ?
Kvar horoj ĉiutage fronte al la televido, kvar horoj por ludi per i-ludoj ! Kie estas la estonto?
Mi pensas ke la junuloj nuntempe lernas pli ol iam ajn antaŭe. Estas malfacile trovi laboron (por ĉiuj, ne nur por junuloj) ne ĉar ili uzas komputilon, sed ĉar la granda firmaoj batalas unu kontraŭ la aliaj por kiel eble plej malmultekoste produkti.

Dominique (Montri la profilon) 2010-januaro-31 16:44:04

jchthys:Kion ĉiu pensas pri la Pomego (Apple Inc.) kaj la granda evento je merkredo?
Mi certas, ke ĝi belas. Sed... multekostas, mankas retkamerao, ne eĉ eblas funkciigi pli ol unu programon samtempe. Kaj ege pli grave, ĝi estas tute ŝlosita: oni povas nur instali/aĉeti programojn, kiuj venas de la firmao Pomo. Leberemuloj ne aĉetos tion.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-februaro-01 07:22:15

Mi havas "Acer Aspire One" retlibron, kiu kostis al mi nur $200 (usonaj dolaroj). Oni povas fari pli kun ĝi ol kun la iPad. Ekzemple, oni povas funkciigi pli ol unu programon samtempe kun la retlibro, sed ne kun la iPad. Mia retlibro ankaŭ havas enkonstruitan retfotilon, kaj 160 gigabajtojn de diskspaco. La iPad ne havas retfotilon, kaj la plej granda iPad havas nur 64 gigabajtojn de diskspaco. La operacosistemo de la Acer estas Windows XP, do mi povas elekti inter multegaj programoj, kaj la plejparto el ili estas senkosta; netiele kun la iPad. Ktp.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-03 18:16:42

Apple estas fia firmao, kaj mi certe nenion ajn aĉetos, sur kio estas pomsimbolo.

Mi ne subtenos firmaon, kiu patentas la plej bazajn aferojn, ekzemple la Dokon de Mac OS X. Tiaj aferoj ne estu patenteblaj. Se firmao patentas ilin, ĝi miaopinie misuzas la patentsistemon, kaj tion mi tre kontraŭas.

iPhone kaj iPod touch estas eĉ pli fiaj ol aliaj Apple-produktoj. horsto jam sufiĉe bone eksplikis tion: Nur tiujn programojn, kiujn akceptas Apple, povas oni uzi sur tiuj produktoj. Tamen, mi volas mem esti la estro de mia komputilo. Mi ne volas, ke la firmao, kiu faris ĝin, kontrolu ĝin.

Mi do efektive bojkotas Apple-on.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-03 20:43:30

darkweasel:Tiaj aferoj ne estu patenteblaj.
Mi ĝoje invitas vin aliĝi al la piratpartio, kiu volas forigi patentleĝojn.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-03 21:05:17

Rogir:
darkweasel:Tiaj aferoj ne estu patenteblaj.
Mi ĝoje invitas vin aliĝi al la piratpartio, kiu volas forigi patentleĝojn.
Eble mi ja faros, kvankam unutemaj partioj ial ne tre plaĉas al mi.

jchthys (Montri la profilon) 2010-februaro-03 22:26:41

darkweasel:Apple estas fia firmao, kaj mi certe nenion ajn aĉetos, sur kio estas pomsimbolo.
Laŭ mi—kaj vi efektive rajtas malsamopinii, se vi volas—la plej bonaj komputiloj, kaj la plej valoraj laŭkoste, estas la plej aĉetindaj. Pro ke mi pensas, ke la komputiloj de Apple estas ĝenerale la plej bonaj (kaj ofte la plej valoraj laŭkoste), mi aĉetos Apple komputilon. Apple patentigis la Dokon—ĉu tio signifas, ke oni nenial ajn uzu la Dokon? Se vi ne ŝatas la koston de Apple komputiloj, tiam ne aĉetu ĝin, sed (miaopinie) oni ne rifuzu aĉetu sole pro ke la firmao patentas aĵojn. Ĉu oni ne uzu la MP3-kodilo, ĉar ĝi ne estas tute libera? Ĉu oni ne aĉetu de tiu ĉi aŭ tiu for firmao, pro ke ĝi donas monon al tiu ĉi aŭ tiu for organizo? Aŭ ĉu oni ne ludu “Monopoly”, ĉar ĝi estis protektata de tri patentoj?

Kaj pri iPhone: la plejparto de aĉetantoj ne volas malfermitan sistemon. Ili volas funkciantan sistemon. Tiuj, kiuj volas malfermitan sistemon povas malŝlosi la iPhone, aŭ aĉeti alian poŝtelefonon—sed laŭ mi tio ne signifas, ke oni ne aĉetu ion ajn faritan de Apple.

Abras (Montri la profilon) 2010-februaro-17 05:58:40

Mi certe ne ŝatas Apple-on aŭ iliajn produktojn, sed ne aktive disvastigas Apple-an malamon. Ni estas nek malamikoj nek amikoj. Anstataŭe mi uzas Linkuso-n kaj aliajn liberajn programarojn. Mi kredas ke ĉiuj produktoj de Apple tro restrikas la uzanton, kaj, kun Apple antaŭ ĉiuj aliaj firmoj, tro multekostas. Eĉ Google, kiu havas moton "Ne estu fia," valorigas mono pli ol afablecon.

Pri la iPad, mi opinias ke ĝi nur estas pli plumpa iPhone. Kial iu aĉetus tion?

Reen al la supro