Poruke: 19
Jezik: Esperanto
Eddycgn (Prikaz profila) 30. siječnja 2010. 13:37:33
La domo kaj la balaaĵujo fariĝas plena de malutilaj objektoj, kaj la kaso de la produktintaj firmoj fariĝas plena. Tiaj malnovaj iloj ankaŭ malpurigas la poste la ekomedion…
La junuloj bezonas lerni, edukadon, ion por atingi bonan okupon, por bone vivi kun familio. Kial vi kredas ke la junuloj ĉiutage tiel malfacilas trovi bonan laboron ?
Kvar horoj ĉiutage fronte al la televido, kvar horoj por ludi per i-ludoj ! Kie estas la estonto?
Amike, por la bono
horsto (Prikaz profila) 30. siječnja 2010. 19:26:41
Eddycgn:La plibona metodo por kolekti monon el la poŝo de la homoj, precipe la junaj, ankaŭ kvazaŭ infanoj, estas de prudukti ĉiujare novajn ilojn. Tiuj iloj anstataŭigitos regule kun novaj.Ni diskutas ĉi tie pri komputiloj. Aperas ĉiujare novaj aparatoj ĉar la tekniko tiel rapide disvolviĝas.
La domo kaj la balaaĵujo fariĝas plena de malutilaj objektoj, kaj la kaso de la produktintaj firmoj fariĝas plena. Tiaj malnovaj iloj ankaŭ malpurigas la poste la ekomedion…
Eddycgn:Mi pensas ke la junuloj nuntempe lernas pli ol iam ajn antaŭe. Estas malfacile trovi laboron (por ĉiuj, ne nur por junuloj) ne ĉar ili uzas komputilon, sed ĉar la granda firmaoj batalas unu kontraŭ la aliaj por kiel eble plej malmultekoste produkti.
La junuloj bezonas lerni, edukadon, ion por atingi bonan okupon, por bone vivi kun familio. Kial vi kredas ke la junuloj ĉiutage tiel malfacilas trovi bonan laboron ?
Kvar horoj ĉiutage fronte al la televido, kvar horoj por ludi per i-ludoj ! Kie estas la estonto?
Dominique (Prikaz profila) 31. siječnja 2010. 16:44:04
jchthys:Kion ĉiu pensas pri la Pomego (Apple Inc.) kaj la granda evento je merkredo?Mi certas, ke ĝi belas. Sed... multekostas, mankas retkamerao, ne eĉ eblas funkciigi pli ol unu programon samtempe. Kaj ege pli grave, ĝi estas tute ŝlosita: oni povas nur instali/aĉeti programojn, kiuj venas de la firmao Pomo. Leberemuloj ne aĉetos tion.
RiotNrrd (Prikaz profila) 1. veljače 2010. 07:22:15
darkweasel (Prikaz profila) 3. veljače 2010. 18:16:42
Mi ne subtenos firmaon, kiu patentas la plej bazajn aferojn, ekzemple la Dokon de Mac OS X. Tiaj aferoj ne estu patenteblaj. Se firmao patentas ilin, ĝi miaopinie misuzas la patentsistemon, kaj tion mi tre kontraŭas.
iPhone kaj iPod touch estas eĉ pli fiaj ol aliaj Apple-produktoj. horsto jam sufiĉe bone eksplikis tion: Nur tiujn programojn, kiujn akceptas Apple, povas oni uzi sur tiuj produktoj. Tamen, mi volas mem esti la estro de mia komputilo. Mi ne volas, ke la firmao, kiu faris ĝin, kontrolu ĝin.
Mi do efektive bojkotas Apple-on.
Rogir (Prikaz profila) 3. veljače 2010. 20:43:30
darkweasel:Tiaj aferoj ne estu patenteblaj.Mi ĝoje invitas vin aliĝi al la piratpartio, kiu volas forigi patentleĝojn.
darkweasel (Prikaz profila) 3. veljače 2010. 21:05:17
Rogir:Eble mi ja faros, kvankam unutemaj partioj ial ne tre plaĉas al mi.darkweasel:Tiaj aferoj ne estu patenteblaj.Mi ĝoje invitas vin aliĝi al la piratpartio, kiu volas forigi patentleĝojn.
jchthys (Prikaz profila) 3. veljače 2010. 22:26:41
darkweasel:Apple estas fia firmao, kaj mi certe nenion ajn aĉetos, sur kio estas pomsimbolo.Laŭ mi—kaj vi efektive rajtas malsamopinii, se vi volas—la plej bonaj komputiloj, kaj la plej valoraj laŭkoste, estas la plej aĉetindaj. Pro ke mi pensas, ke la komputiloj de Apple estas ĝenerale la plej bonaj (kaj ofte la plej valoraj laŭkoste), mi aĉetos Apple komputilon. Apple patentigis la Dokon—ĉu tio signifas, ke oni nenial ajn uzu la Dokon? Se vi ne ŝatas la koston de Apple komputiloj, tiam ne aĉetu ĝin, sed (miaopinie) oni ne rifuzu aĉetu sole pro ke la firmao patentas aĵojn. Ĉu oni ne uzu la MP3-kodilo, ĉar ĝi ne estas tute libera? Ĉu oni ne aĉetu de tiu ĉi aŭ tiu for firmao, pro ke ĝi donas monon al tiu ĉi aŭ tiu for organizo? Aŭ ĉu oni ne ludu “Monopoly”, ĉar ĝi estis protektata de tri patentoj?
Kaj pri iPhone: la plejparto de aĉetantoj ne volas malfermitan sistemon. Ili volas funkciantan sistemon. Tiuj, kiuj volas malfermitan sistemon povas malŝlosi la iPhone, aŭ aĉeti alian poŝtelefonon—sed laŭ mi tio ne signifas, ke oni ne aĉetu ion ajn faritan de Apple.
Abras (Prikaz profila) 17. veljače 2010. 05:58:40
Pri la iPad, mi opinias ke ĝi nur estas pli plumpa iPhone. Kial iu aĉetus tion?