المشاركات: 102
لغة: Esperanto
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 6:48:58 ص
arĉjo:aŭtistoj kaj piedirantoj.Ĉu "aŭtistoj" (profesiuloj kiuj laboras per aŭto) aŭ eble "aŭtantoj" (tiuj kiuj iras aŭte)?
Mi estas nur komencanto, kaj mi ne scias certe. Ĉu do eble "aŭtantoj kaj piedirantoj"?
Amike.
RiotNrrd (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 6:57:12 ص
fizikisto (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 8:53:50 ص
RiotNrrd:Mi ŝatas vidi neĝon. Sed mi ne ŝatas enneĝiĝi. Do, se ni havus neĝon dum unu tago, tio bonus. Pli ol unu tago, tamen, kaj mi ne plu ŝatas la tiaman aĉaĵon.Mi tute konsentas! Dum unuaj kelkaj tagoj mi ŝategas neĝon, sed post semajno sufiĉas! Nun mi atendas printempon kaj pli belan veteron por biciklado.
fizikisto (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 8:54:13 ص
Leporino (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 10:47:16 ص
Eddycgn:Do skii sur altaj montoj estas tre amuza...Jeeees! Kaj sledi, konstrui neĝoviron, fari neĝbulobatalon...
Ne, mi ne aĝas ses jarojn!
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Sed mi havas etan filinojn. Kaj ili ŝategas ludi en la neĝo kun mi.
Eble mi ŝatas la neĝon ĉar mi elkreskis en Svedujo. Tie la vintro ofte daŭras de oktobro ĝis marto.
Leporino (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 11:03:40 ص
antoniomoya:Dankegon!Leporino:@antoniomoyaMi estas certa ke via edzo pravegas.
(Vi havas kuriozan kromnomon)![]()
Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino...![]()
Amike,
Åsa
Mialande, nordulinoj famas pro sia beleco.
Amike.
Kaj ĉi-tie oni diras ke la Sud-Eŭropanoj estas grandegajn ĉarmulojn.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 12:29:07 م
Gutetas ĉiuloke....blip blip blip
La neĝahomo ankaŭ mortos, la povrulo!
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 12:38:26 م
"Piedirantoj" estas prava vorto, sed "aŭtantoj" ne eblas. Sed eblas: aŭtoveturanto aŭ aŭtomobilisto aŭ ŝoforo.[/quote]Dankon.
Sed, kion vi diras pri "aŭtistoj"? Ĉu ĝi estas prava vorto?
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 1:44:51 م
Cetere, aŭtanto estas tute ĝusta vorto; mi ne scias, kial white knight rigardas ĝin malĝusta. Ĉar la vorto aŭti eblas (= vojaĝi per aŭto), eblas la participo aŭtanto = iu, kiu aŭtas.
Aŭtisto eblas, sed nur se temas pri iu, kiu profesie aŭtas - ne iu, kiu nur uzas aŭton por vojaĝi al sia laboro. (Ĉu pro manko de pli bona transportilo?)
Eddycgn (عرض الملف الشخصي) 28 يناير، 2010 2:17:24 م
Do "aŭtismo" estas malsano. Kiel vi nomas kiujn suferas per tiu malsano? Aŭtismuloj?
Eddi