目次へ

Neĝo

Leporino,2010年1月27日の

メッセージ: 102

言語: Esperanto

antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月28日 6:48:58

arĉjo:aŭtistoj kaj piedirantoj.
Ĉu "aŭtistoj" (profesiuloj kiuj laboras per aŭto) aŭ eble "aŭtantoj" (tiuj kiuj iras aŭte)?

Mi estas nur komencanto, kaj mi ne scias certe. Ĉu do eble "aŭtantoj kaj piedirantoj"?

Amike.

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2010年1月28日 6:57:12

Mi ŝatas vidi neĝon. Sed mi ne ŝatas enneĝiĝi. Do, se ni havus neĝon dum unu tago, tio bonus. Pli ol unu tago, tamen, kaj mi ne plu ŝatas la tiaman aĉaĵon.

fizikisto (プロフィールを表示) 2010年1月28日 8:53:50

RiotNrrd:Mi ŝatas vidi neĝon. Sed mi ne ŝatas enneĝiĝi. Do, se ni havus neĝon dum unu tago, tio bonus. Pli ol unu tago, tamen, kaj mi ne plu ŝatas la tiaman aĉaĵon.
Mi tute konsentas! Dum unuaj kelkaj tagoj mi ŝategas neĝon, sed post semajno sufiĉas! Nun mi atendas printempon kaj pli belan veteron por biciklado.

fizikisto (プロフィールを表示) 2010年1月28日 8:54:13

Duobligita mesaĝo...

Leporino (プロフィールを表示) 2010年1月28日 10:47:16

Eddycgn:Do skii sur altaj montoj estas tre amuza...
sal.gif
Jeeees! Kaj sledi, konstrui neĝoviron, fari neĝbulobatalon...
Ne, mi ne aĝas ses jarojn! rido.gif
Sed mi havas etan filinojn. Kaj ili ŝategas ludi en la neĝo kun mi.
Eble mi ŝatas la neĝon ĉar mi elkreskis en Svedujo. Tie la vintro ofte daŭras de oktobro ĝis marto.

Leporino (プロフィールを表示) 2010年1月28日 11:03:40

antoniomoya:
Leporino:@antoniomoya
(Vi havas kuriozan kromnomon) rideto.gif

Kial kurioza? Mia edzo pensas ke mi aspektas kiel eta senkulpa neĝblanka leporino... senkulpa.gif

Amike,
Åsa
Mi estas certa ke via edzo pravegas. rideto.gif

Mialande, nordulinoj famas pro sia beleco.

Amike.
Dankegon!
Kaj ĉi-tie oni diras ke la Sud-Eŭropanoj estas grandegajn ĉarmulojn.
okulumo.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月28日 12:29:07

Nun estas pli varme hodiaŭ. La neĝo fandiĝas.
Gutetas ĉiuloke....blip blip blip
La neĝahomo ankaŭ mortos, la povrulo! ploro.gif

antoniomoya (プロフィールを表示) 2010年1月28日 12:38:26

"Piedirantoj" estas prava vorto, sed "aŭtantoj" ne eblas. Sed eblas: aŭtoveturanto aŭ aŭtomobilisto aŭ ŝoforo.
[/quote]Dankon.

Sed, kion vi diras pri "aŭtistoj"? Ĉu ĝi estas prava vorto?

darkweasel (プロフィールを表示) 2010年1月28日 13:44:51

Mi ne ŝatas neĝon. Mi ne scias ĝuste kial, sed por mi ĝi estas simbolo de la malvarma sezono, kiun mi ne ŝatas.

Cetere, aŭtanto estas tute ĝusta vorto; mi ne scias, kial white knight rigardas ĝin malĝusta. Ĉar la vorto aŭti eblas (= vojaĝi per aŭto), eblas la participo aŭtanto = iu, kiu aŭtas.

Aŭtisto eblas, sed nur se temas pri iu, kiu profesie aŭtas - ne iu, kiu nur uzas aŭton por vojaĝi al sia laboro. (Ĉu pro manko de pli bona transportilo?)

Eddycgn (プロフィールを表示) 2010年1月28日 14:17:24

@darkweasel
Do "aŭtismo" estas malsano. Kiel vi nomas kiujn suferas per tiu malsano? Aŭtismuloj?
Eddi

先頭にもどる