Kwa maudhui

Kaŭkazo !

ya finlandsun, 29 Januari 2010

Ujumbe: 3

Lugha: Esperanto

finlandsun (Wasifu wa mtumiaji) 29 Januari 2010 3:56:43 alasiri

Saluton al ĉiuj !

Mi bezonas helpon kun mia granda lernejprojekto. Mi volas trovi volemajn popolojn el Kaŭkaza regiono, kiuj povas respondi al mi kelkajn demandojn. Mi volas scii vidpunktojn de Kaŭkazuloj pri variaj Kaŭkazaferoj (lingvoj, nacioj, minoritatoj, religioj, militoj, paco, futuro ktp.)

Se vi estas el tie kaj se vi volas helpi al mi, mi estos dankema. Se vi interesas, mi petas vi skribu al mi mesaĝon. La demandoj estas iome personaj, tial estas la mesaĝsendo pli bona ol la forumo. Kiam vi sendos al mi mesaĝon, ke vi volas helpi al mi, mi sendos al vi la demandojn.

Ni povas komuniki en Esperanto, aŭ ankaŭ slovake, ĉeĥe, hungare, angle kaj hispane.

Dankon !

Amikeco (Wasifu wa mtumiaji) 7 Februari 2010 9:52:53 asubuhi

finlandsun:Se vi estas el tie kaj se vi volas helpi al mi, mi estos dankema. Se vi interesas, mi petas vi skribu al mi mesaĝon. La demandoj estas iome personaj, tial estas la mesaĝsendo pli bona ol la forumo. Kiam vi sendos al mi mesaĝon, ke vi volas helpi al mi, mi sendos al vi la demandojn.
Mi ne finkomprenis, kion vi nomas „lernejprojekto“.
Mi estas el Nord-Osetio historie (sed jam dek jarojn loĝas ĉefe ekster ĝi, do ne pri ĉio havas plej aktualan informon). Mi aktivas en la osetlingva Vikipedio kaj aliaj aferoj, ligitaj kun la oseta lingvo kaj Osetio.

Krome, mi konas esperantistojn el Dagestano. Tie ekzistas iom forta movado. Vi povas kontakti ĝin per www.reu.ru (Rusia Esperantista Unio) aŭ eble ankaŭ per mi.

finlandsun (Wasifu wa mtumiaji) 3 Machi 2010 8:21:07 alasiri

Dankon al ĉiuj.
Precipe al Amikeco kaj maratonisto !
Mi jam ne bezonas helpon.
Ĝis sal.gif

Kurudi juu