Kaŭkazo !
viết bởi finlandsun, Ngày 29 tháng 1 năm 2010
Tin nhắn: 3
Nội dung: Esperanto
finlandsun (Xem thông tin cá nhân) 15:56:43 Ngày 29 tháng 1 năm 2010
Mi bezonas helpon kun mia granda lernejprojekto. Mi volas trovi volemajn popolojn el Kaŭkaza regiono, kiuj povas respondi al mi kelkajn demandojn. Mi volas scii vidpunktojn de Kaŭkazuloj pri variaj Kaŭkazaferoj (lingvoj, nacioj, minoritatoj, religioj, militoj, paco, futuro ktp.)
Se vi estas el tie kaj se vi volas helpi al mi, mi estos dankema. Se vi interesas, mi petas vi skribu al mi mesaĝon. La demandoj estas iome personaj, tial estas la mesaĝsendo pli bona ol la forumo. Kiam vi sendos al mi mesaĝon, ke vi volas helpi al mi, mi sendos al vi la demandojn.
Ni povas komuniki en Esperanto, aŭ ankaŭ slovake, ĉeĥe, hungare, angle kaj hispane.
Dankon !
Amikeco (Xem thông tin cá nhân) 09:52:53 Ngày 07 tháng 2 năm 2010
finlandsun:Se vi estas el tie kaj se vi volas helpi al mi, mi estos dankema. Se vi interesas, mi petas vi skribu al mi mesaĝon. La demandoj estas iome personaj, tial estas la mesaĝsendo pli bona ol la forumo. Kiam vi sendos al mi mesaĝon, ke vi volas helpi al mi, mi sendos al vi la demandojn.Mi ne finkomprenis, kion vi nomas „lernejprojekto“.
Mi estas el Nord-Osetio historie (sed jam dek jarojn loĝas ĉefe ekster ĝi, do ne pri ĉio havas plej aktualan informon). Mi aktivas en la osetlingva Vikipedio kaj aliaj aferoj, ligitaj kun la oseta lingvo kaj Osetio.
Krome, mi konas esperantistojn el Dagestano. Tie ekzistas iom forta movado. Vi povas kontakti ĝin per www.reu.ru (Rusia Esperantista Unio) aŭ eble ankaŭ per mi.
finlandsun (Xem thông tin cá nhân) 20:21:07 Ngày 03 tháng 3 năm 2010
Precipe al Amikeco kaj maratonisto !
Mi jam ne bezonas helpon.
Ĝis