Al la enhavo

akuzativo kaj propraj nomoj

de crescence, 2010-februaro-01

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

Anonimulo (Montri la profilon) 2010-februaro-02 03:11:38

Filu:Ĉu vi konas Ĉang? Ĉu Ĉang konas vi?
Ĉu vin konas Ĉang? Ĉu Ĉang konas vin?
Ĉu iu el tiuj frazoj estas iel malklara?

Filu:Ĉu Ĉing konas Ĉang? Kiu kiun? Konfuziga situacio.
Tiam oni diru, ke Ĉing konas Ĉang-on, aŭ ke Ĉing-on konas Ĉang, oni ja facile povas aldoni la finaĵon, same facile kiel oni elparolas "na".

Filu:Ĉu do en Esperanto gravas la vortordo?
Mi supozas, ke estus pli bone, se ĝi ne gravus en tiaj situacioj.

Filu:Ĉu do musojn povus manĝi katoj? Ĉu katoj povas manĝi musojn?
Kial ne?

Filu:Ĉu Ĉing povas saluti Ĉang?
Malklareco de tiu frazo ne estas kulpo de iu eraro en la strukturo de Esperanto, nek signifas, ke la lingvo bezonas novan rimedon por indiki la akuzativon, ĉar kiel mi jam diris, tute facilas aldoni la finaĵon -on al ambaŭ nomoj. Simple la frazo estas konstruita por nekomprenebli.

Filu:Ĉu Ĉing-on povas saluti Ĉang, aŭ nur Ĉing Ĉang-on?
Ili ambaŭ salutu unu la alian. Esperanto ne malpermesas tion.

Filu:La puristojn pri la franca mi ne tro prizorgas. Ankaŭ la puristojn pri Esperanto mi neniam tro obeas. Plej gravas esti komprenita, kaj multaj reformprovoj de Esperanto ne ruinigis la kompreneblon. Estas ofte nenecesaj reformoj, sed mi min gardu malafabliĝi al iu, kiu al mi dirus: "Sal' amikon! Ĉu vi jam renkontis na Ĉang?"
Mi ne estas puristo pri Esperanto, kaj la problemo por mi indiferentas verdire... Oni parolu iel ajn... Tamen mi supozas, ke mi preferus, ke oni ne ekuzu "na", se mi zorgus...

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-02 12:52:51

Anonimulo:Mi ne estas puristo pri Esperanto, kaj la problemo por mi indiferentas verdire... Oni parolu iel ajn... Tamen mi supozas, ke mi preferus, ke oni ne ekuzu "na", se mi zorgus...
Vi tamen iom tro serioze traktis mian mesaĝon. Ja ĉiam estas maniero esti klara laŭ la Esperanta regularo, sed ne ĉiam ĉiuj obeas la lingvoregularon eĉ sialingvan, do malsurprize oni simile faras uzante Esperanton.

Mi ŝatas gramatikon, sed estas ankaŭ tute eble esti tre preciza uzante regulojn neoficialajn, en naciaj lingvoj tute same kiel en Esperanto. El ĉiuj lingvoj, multege da talentplenaj verkistoj, speciale hodiaŭaj, uzas lingvon, kiun akademianoj malrekomendas, tamen tiuj verkistoj tute trafas esti komprenitaj de sia legantaro.

Aŭdante kelkajn akademianojn kaj Fundamentistojn (etimologie, la radiko fudament/ estas plej interesa, ĉu ne?), tre ofte nur enuon kaj skeptikismon sentas mi. Por mi tio veras kaj en la franca, kaj en la Esperanto.

Vi Anonimulo ja povos respondi punkton post punkto al ĉi mesaĝo, kaj ekspliki laŭ la vojo kial vi pravas viaopinie. Mi certas, ke vi ne konvikeblas pri multe, ĉar vi ja jam indikis, ke neniu sukcesos. Laŭ mi estas bedaŭrinda ludo provi diskuti kun iu, kiu fortege deziras ne ŝanĝi sian vidpunkton. Vi tamen povas diri al mi kial laŭ vi mi malpravas. Ankaŭ vi malhavas ŝancon konviki min pri la justeco de rigida regularo obeenda ĉiaokaze, sed ĉi loko estas publika, kaj vi ĉiam rajtu skriibi (ne eraro) vian defendeblan kaj defendindan opinion.

En la franca, antaŭ kelkaj jarcentoj, estis nur unu neavorto. Sed tamen iumomente oni ekuzis formojn kiel: "mi NE marŝis [eĉ] paŝon" ([eĉ] estis subkomprenita, kaj ne menciita). Post kelkaj jarcentoj, la oficiala pozicio pri neado estis ke oni uzu du vortojn: ne kaj ĉu paŝon, ĉu paneron (mi ne manĝis [eĉ] paneron), ĉu unu el la kelkaj aliaj kiuj enlingviĝis. Ankaŭ poste, frue en la XXa jarcento, parolantoj ekforlasis el sia parolo la NE-parto de neado. Hodiaŭ, tamen neoficiale, ĉiuj franclingvanoj, escepte kelkaj akademianoj, diros, anstataŭ "mi ne skribis" aŭ "mi ne skribis paŝon", ili ja nur diros "mi skribis paŝon", kaj ja ĉiuj, eĉ akademianoj, komprenos ke mi tute ne skribis, nek la vorton "paŝo", nek la vorton "paŝon", nek iun ajn alian vorton, vorteton aŭ sensencaĵon. Tio estas viva lingvo, kaj tiel evoluas vivaj lingvoj. Pro tio, kaj ĉar "na" ne kompromitas la kompreneblon de Esperanto, kaj ĉar finfine tiun vorton ja ne tiel ofte oni uzas (Fundamentistoj estas pli multaj en Esperanto ol en aliaj lingvoj), mi ne tro prizorgas pri tiu senmalica vorteto.

Anonimulo (Montri la profilon) 2010-februaro-02 16:21:10

Filu:Vi tamen iom tro serioze traktis mian mesaĝon.
Mi ne traktis ĝin serioze, ĉar mi pensas, ke Esperanto ne estas serioza afero. Ĉiuj bataloj pri Esperanto, kiuj okazas ĉi tie aŭ aliloke, estas laŭ mi nur "ŝtormoj en akvoglaso", kiuj neniel gravas por la suferanta homaro.

Pri "na" - agu laŭplaĉe.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-02 16:37:41

La eterna diskuto pri la akuzativo...
Post dek jaroj ni rekomencos denove!

Ĉiu komencanto devas transpasi tiun suferon!
Estas kiel gripo, post du aŭ tri semajnoj foriros...

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-02 16:45:31

Anonimulo:Mi ne traktis ĝin serioze, ĉar mi pensas, ke Esperanto ne estas serioza afero.
Ni samopinias. Esperanto estas amuzaĵo, kiun mi ja ŝatas, sed kiu tamen ne vere gravas niamonde. Tamen, mi trovas, ke iuj estas tro seriozegaj pri ĝi, kaj laŭ mi tio ne estas tiel bone por la lingvo, kiel ili opinias.
Anonimulo:Ĉiuj bataloj pri Esperanto, kiuj okazas ĉi tie aŭ aliloke, estas laŭ mi nur "ŝtormoj en akvoglaso", kiuj neniel gravas por la suferanta homaro.
Denove ni samopinias.
Anonimulo:Pri "na" - agu laŭplaĉe.
Jes ja! Mi daŭrigos mian neuzon de la vorteto. rideto.gif Ĝis nun, mi ne trovis uzindon por ĝi. Sed eble en la estonteco al mi aperos okazo, en kiu mi trovos la vorton uzinda. La estontecon mi ne konas. Ĝis tiu momento, mi tamen senkondiĉe akceptas amikumi kun naistoj.

Diabladvokate salutas vin
FILU

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-02 17:40:26

Anonimulo:
Filu:Ĉu do en Esperanto gravas la vortordo?
Mi supozas, ke estus pli bone, se ĝi ne gravus en tiaj situacioj.
La vortordo ja iufoje gravas, se oni parolas per neakuzativemaj vortoj. La vortordo estas subjekto-verbo-objekto. Ekzemple: Ĉang trinkis iom da kafo. Ĉang faris la trinkadon. Esperanto multfoje havas liberecon pri vortordo, sed se ambigueco eblas, ĝi havas subjekto-verbo-objekto vortordon.

Redakto: Mi ŝatas la aspekton de Christen-Christenon kaj Molly-Molly'n por konsonanta kaj vokala finaĵoj.

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:15:44

formiĉjo:
Oŝo-Jabe:
Redakto: Mi ŝatas la aspekton de Christen-Christenon kaj Molly-Molly'n por konsonanta kaj vokala finaĵoj.
Anonimulo estas pli ĝusta.
Ĉu? Do la laŭplaĉa uzo de kontraŭfundamentaĵo estas pli ĝusta ol la uzo de laŭfundamentaĵo? Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.

Anonimulo (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:32:25

Oŝo-Jabe:Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.
"ion alian" sal.gif

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-februaro-04 02:20:45

Anonimulo:
Oŝo-Jabe:Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.
"ion alian" sal.gif
Dankon! rideto.gif

Anonimulo (Montri la profilon) 2010-februaro-04 14:16:31

Oŝo-Jabe:
Anonimulo:
Oŝo-Jabe:Eble, laŭ vi "ĝusta" signifas io alia ol laŭ mi.
"ion alian" sal.gif
Dankon! rideto.gif
Nedankinde! sal.gif

Reen al la supro