前往目錄

Ĉu vi lernas lingvo(j)n sur livemocha ?

貼文者: crescence, 2010年2月1日

訊息: 18

語言: Esperanto

fo_q (顯示個人資料) 2010年2月3日下午4:19:19

LiveMocha estas tre bona "armilo" kontraŭ la ekstera publiko. Per ĝi, la ekstera publiko facile konas esperanton, dum Lernu ĝenerale estas konata jam de almenaŭ komencantoj...

Aliflanke, la kursoj de Lernu estas multe pli bonaj...

Kion mi faras? Mi korektas esperanto-ekzercojn en LiveMocha kaj per la teksto de la korekto mi disvastigas Lernu.net...

Rogir (顯示個人資料) 2010年2月3日下午8:47:52

Eble en ĉiuj esperanto-kursoj ĉe Livemocha estu ligiloj al Lernu.

marcuscf (顯示個人資料) 2010年2月24日下午8:55:45

Mi registriĝis ĉe Livemocha antaŭ kelkaj tagoj.

Mi opiniis la kursojn tro bazaj, tamen mi korektas la ekzercojn por bonvenigi la komencantojn ridulo.gif

Mi ŝatis la ideon disvastigi Lernun en Livemocha, tiel la komencantoj povos studi pli bonajn kursojn.

jan aleksan (顯示個人資料) 2010年2月25日下午2:29:26

fo_q:LiveMocha estas tre bona "armilo" kontraŭ la ekstera publiko. Per ĝi, la ekstera publiko facile konas esperanton, dum Lernu ĝenerale estas konata jam de almenaŭ komencantoj...
bv. uzi malmilitajn vortojn.

marcuscf (顯示個人資料) 2010年3月6日下午10:09:32

Mi ankaŭ opinias ke la kurso en Livemocha estas grava. Kiam la lernonto vidas Esperanton inter la naciaj lingvoj, eble li pensos: "Ho, Esperanto estas vera/normala/inda lingvo, ĉar ĝi estas inter la aliaj lingvoj sendistinge"

Mi havis tiun bonan impreson en la retejo travlang.com, kie artefaritaj lingvoj kunvivas kun naciaj lingvoj tute sendistinge. Bedaŭrinde travlang ne moderniĝis, ĝi aspektas malbela kaj malnova (ĝi ankoraŭ uzas ĉapelojn tiel: ^c), kaj havas tro multajn reklamojn.

EL_NEBULOSO (顯示個人資料) 2010年3月20日下午11:05:25

Jes, mi lernis kaj lernas lingvojn sur livemocha.

Gerald

Bennon (顯示個人資料) 2010年3月24日上午1:48:48

Mi uzas Livemocha por ekzerci ĉinan kaj modernan grekan kaj hispanan lingvojn. Ĝin ŝatas mi, sed mi opinas, ke la kursoj estas malbonaj. Malbonajn tradukojn havas la kursoj, kaj la ĉina kurso ne ĉiam havas la vorterosignojn.

crescence (顯示個人資料) 2010年3月24日上午10:01:25

Bennon: Malbonajn tradukojn havas la kursoj,
Konsentite.

回到上端