Al la enhavo

Ĉu vi lernas lingvo(j)n sur livemocha ?

de crescence, 2010-februaro-01

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-01 18:32:48

Mi ekzerciĝis pri Esperanto kaj mi ekzerciĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.

Dominique (Montri la profilon) 2010-februaro-01 19:03:36

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.
Mi provis la Esperantajn lecionojn ĉe LiveMocha, sed mi ne tiom ŝatis ilin. Tamen, mi iomete uzis LiveMocha por ekzerci min en la nederlanda.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-01 21:08:36

Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-01 23:13:50

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha.
Mi ankaŭ konas Livemocha. Ne malbona, tamen mi troviĝas Lernu por Esperanto plibone.

Mi estas itala, se vi bezonas helpon pri la itala, diru al mi.

Eddi

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-02 06:08:30

Rogir:Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?
Mia vortaro Franca/Esperanto diras :

s'exercer à = ekzerciĝi (= fari ekzercojn por pliboniĝi)

Mi korektis mian eraron.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-02 06:10:07

Eddycgn:
Mi estas itala, se vi bezonas helpon pri la itala, diru al mi.

Eddi
Multan dankon pro via propono !

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-02 09:06:29

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.
Kara crescence, ĉu vi ankoraŭ bezonas kursojn? via lingvonivelo estas sufiĉe bona nun ridulo.gif. Vi bezonas praktiki nun, venu al renkontiĝoj!

erikano (Montri la profilon) 2010-februaro-02 10:27:28

crescence:
Rogir:Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?
Mia vortaro Franca/Esperanto diras :

s'exercer à = ekzertiĝi (= fari ekzercojn por pliboniĝi)

Ĉu mi eraras ?
*

Probable estas presado / printado eraro :

"Ekzerciĝi" aŭ "sin ekzerci" estus pli logika, kaj pli facile kompreneblas.

Pri Livemocha:
ankaŭ mi opinias ke la retejo estas bedaŭrinde tro malrapida..., sed la metodo estas amuza !
Mi provas lerni iomete la Ĉina kun ĝi ! Kaj mi progresas tre tre malrapide... (sed ne estas respondeco de Livemocha : La Ĉina ne estas tre malfacila..., sed ne tute facila por Eŭropanoj ! ) okulumo.gif

Ĉiukaze, necesas lerni ankaŭ - samtempe - la lingvo kiu interesas vin kun manlibro aŭ aliaj maniero.
Ĉar livemocha ne instruas regulojn kaj gramatikon.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-02 11:19:42

jan aleksan:
Kara crescence, ĉu vi ankoraŭ bezonas kursojn? via lingvonivelo estas sufiĉe bona nun ridulo.gif. Vi bezonas praktiki nun, venu al renkontiĝoj!
Jes, mi bezonas praktiki. Sed, nenio esperante okazas ĉirkaŭ mia urbo.

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-02 11:26:07

erikano:
Probable estas presado / printado eraro :

"Ekzerciĝi" aŭ "sin ekzerci" estus pli logika, kaj pli facile kompreneblas.
Ne, estas mia eraro. Mi skribis "t" anstataŭ "c" ! malgajo.gif Mi korektis la antaŭajn mesaĝojn
erikano:
Pri Livemocha:
Ĉiukaze, necesas lerni ankaŭ - samtempe - la lingvo kiu interesas vin kun manlibro aŭ aliaj maniero.
Ĉar livemocha ne instruas regulojn kaj gramatikon.
Mi samopinias kiel vi.

Reen al la supro