去目錄頁

Ĉu vi lernas lingvo(j)n sur livemocha ?

crescence, 2010年2月1日

讯息: 18

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2010年2月1日下午6:32:48

Mi ekzerciĝis pri Esperanto kaj mi ekzerciĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.

Dominique (显示个人资料) 2010年2月1日下午7:03:36

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.
Mi provis la Esperantajn lecionojn ĉe LiveMocha, sed mi ne tiom ŝatis ilin. Tamen, mi iomete uzis LiveMocha por ekzerci min en la nederlanda.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月1日下午9:08:36

Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月1日下午11:13:50

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha.
Mi ankaŭ konas Livemocha. Ne malbona, tamen mi troviĝas Lernu por Esperanto plibone.

Mi estas itala, se vi bezonas helpon pri la itala, diru al mi.

Eddi

crescence (显示个人资料) 2010年2月2日上午6:08:30

Rogir:Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?
Mia vortaro Franca/Esperanto diras :

s'exercer à = ekzerciĝi (= fari ekzercojn por pliboniĝi)

Mi korektis mian eraron.

crescence (显示个人资料) 2010年2月2日上午6:10:07

Eddycgn:
Mi estas itala, se vi bezonas helpon pri la itala, diru al mi.

Eddi
Multan dankon pro via propono !

jan aleksan (显示个人资料) 2010年2月2日上午9:06:29

crescence:Mi ekzertiĝis pri Esperanto kaj mi ekzertiĝas nun pri la itala sur la retpaĝaro Livemocha. Ĉu vi ?
Se jes, ĉu vi estas kontenta ?
Mi rimarkis plurajn erarojn de tradukado, plurajn problemojn de funkciado, kaj malrapidecon de la retpaĝaro.
Sed, Livemocha multe plaĉas al mi.
Kara crescence, ĉu vi ankoraŭ bezonas kursojn? via lingvonivelo estas sufiĉe bona nun ridulo.gif. Vi bezonas praktiki nun, venu al renkontiĝoj!

erikano (显示个人资料) 2010年2月2日上午10:27:28

crescence:
Rogir:Kio estas ekzertiĝi? Ĉu vi celis ekzerci?
Mia vortaro Franca/Esperanto diras :

s'exercer à = ekzertiĝi (= fari ekzercojn por pliboniĝi)

Ĉu mi eraras ?
*

Probable estas presado / printado eraro :

"Ekzerciĝi" aŭ "sin ekzerci" estus pli logika, kaj pli facile kompreneblas.

Pri Livemocha:
ankaŭ mi opinias ke la retejo estas bedaŭrinde tro malrapida..., sed la metodo estas amuza !
Mi provas lerni iomete la Ĉina kun ĝi ! Kaj mi progresas tre tre malrapide... (sed ne estas respondeco de Livemocha : La Ĉina ne estas tre malfacila..., sed ne tute facila por Eŭropanoj ! ) okulumo.gif

Ĉiukaze, necesas lerni ankaŭ - samtempe - la lingvo kiu interesas vin kun manlibro aŭ aliaj maniero.
Ĉar livemocha ne instruas regulojn kaj gramatikon.

crescence (显示个人资料) 2010年2月2日上午11:19:42

jan aleksan:
Kara crescence, ĉu vi ankoraŭ bezonas kursojn? via lingvonivelo estas sufiĉe bona nun ridulo.gif. Vi bezonas praktiki nun, venu al renkontiĝoj!
Jes, mi bezonas praktiki. Sed, nenio esperante okazas ĉirkaŭ mia urbo.

crescence (显示个人资料) 2010年2月2日上午11:26:07

erikano:
Probable estas presado / printado eraro :

"Ekzerciĝi" aŭ "sin ekzerci" estus pli logika, kaj pli facile kompreneblas.
Ne, estas mia eraro. Mi skribis "t" anstataŭ "c" ! malgajo.gif Mi korektis la antaŭajn mesaĝojn
erikano:
Pri Livemocha:
Ĉiukaze, necesas lerni ankaŭ - samtempe - la lingvo kiu interesas vin kun manlibro aŭ aliaj maniero.
Ĉar livemocha ne instruas regulojn kaj gramatikon.
Mi samopinias kiel vi.

回到上端