去目錄頁

ranetino aŭ ranineto?

ghibulo, 2010年2月3日

讯息: 6

语言: Esperanto

ghibulo (显示个人资料) 2010年2月3日下午3:34:46

ranetino aŭ ranineto ... (female-little-frog)?

Kio estas ĝuste? Aŭ ambaŭ kaj mi povas elekti?
Dankon por via konsulto sal.gif

Matthieu (显示个人资料) 2010年2月3日下午3:37:50

Ambaŭ estas ĝustaj. Mi verŝajne preferus “ranineto”, sed certe temas pri persona gusto.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月3日下午3:54:24

Ili ambaŭ estas ĝustaj, sed iliaj signifoj estas ne ekzakte samaj. Gravas, kion oni volas elstarigi.

Oŝo-Jabe (显示个人资料) 2010年2月3日下午4:20:06

Ranineto = eta ranino
Ranetino = ina raneto

Iom simila, sed iom malsimila.

ghibulo (显示个人资料) 2010年2月3日下午9:04:40

multan dankon al ĉiuj rideto.gif

Rudolf F. (显示个人资料) 2010年2月23日下午9:38:41

Rogir:Ili ambaŭ estas ĝustaj, sed iliaj signifoj estas ne ekzakte samaj. Gravas, kion oni volas elstarigi.
Jes, tion ankaŭ mi opinias, kaj tio, kion oni volas elstarigi, oni esprimas en la lasta sufikso.

Kia raneto? - Ina raneto => ranetino
(la sekso gravas)

Kia ranino? - Eta ranino => ranineto
(la grando gravas)

回到上端