본문으로

Ĉu on povas ekhavi bieron en ĉiuj landoj da mondo?

글쓴이: Leporino, 2010년 2월 5일

글: 44

언어: Esperanto

horsto (프로필 보기) 2010년 2월 19일 오후 8:40:51

AlfRoland:
Laŭ mia scio multaj homoj mortas pro uzo de alkoholo, sed apenaŭ neniu pro manko de alkoholo.
Vi certe celis:
... sed apenaŭ iu ...

... sed preskaŭ neniu ...
.
Eble vi pravas, kvankam oni longtempe kredis ke iom da alkoholo povus plilongigi la vivon. Sed pli freŝdataj esploroj pridubas tion.

Rogir (프로필 보기) 2010년 2월 19일 오후 9:07:27

Jes ja, alkoholo mortigas, sed ni ne forgesu, kiom da homoj naskiĝas dank' al ĝi.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 2월 19일 오후 9:16:08

Dankon pro la korekto, vi tute pravas.

horsto:[....]
Eble vi pravas, kvankam oni longtempe kredis ke iom da alkoholo povus plilongigi la vivon. Sed pli freŝdataj esploroj pridubas tion.
La bona efiko de alkoholo laŭ mi estas iluzia pensado. Certe tre modera uzo de alkoholo ne multe malutilas, sed vidante la tremantajn homruinojn, kiuj ekster la alkoholvendejoj atendas ke aliulo aĉetos al ili alkoholon, mi cerbumas ĉu ili de komence decidis ke ili ekestu alkoholismuloj. Mi pensas ke ili kredis, ke eblus al ili kontroli sian drinkadon. Tro multaj verŝajne malsukcesas. Pro tio mi malgajas pro la glorado de alkoholo ĉifadene.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 2월 19일 오후 9:26:36

Rogir:Jes ja, alkoholo mortigas, sed ni ne forgesu, kiom da homoj naskiĝas dank' al ĝi.
Mi komprenas ke vi ŝercas! Sed certe multaj de tiuj infanoj perdas siajn gepatrojn pro alkoholo aŭ devas kreski kun gepatroj kiuj ne kapablas prizorgi ilin.

Frankouche (프로필 보기) 2010년 2월 19일 오후 9:49:52

Dozorca:Biero sen alkoholo demando.gif Se mi trinkus bieron sen alkoholo tutcerte mi tuj mortus rido.gif
Prave !

Kial ne, vino sen alkoholo ? senkulpa.gif

Baahhhhhhhhhhhh ! Uh uh ŭaaaaa !!

Mortiĝi kun senalkohola Biero en la mano estas tamen ridinda rido.gif

Ĉu ne ?

Leporino (프로필 보기) 2010년 2월 24일 오후 5:32:29

darkweasel:Mi ekrajtos aĉeti bieron post 18 tagoj, ĉar la 24an de februaro estos mia (16a) naskiĝtago. Tiam mi povos diri al vi, ĉu mi ŝatas bieron. rido.gif
Jen via sano! Mi gratulas vin! Hodiaŭ estas via naskiĝtago. Kaj? Ĉu vi jam trinkis iom da biero? lango.gif

Amike,
Åsa

darkweasel (프로필 보기) 2010년 2월 24일 오후 6:37:42

Leporino:
darkweasel:Mi ekrajtos aĉeti bieron post 18 tagoj, ĉar la 24an de februaro estos mia (16a) naskiĝtago. Tiam mi povos diri al vi, ĉu mi ŝatas bieron. rido.gif
Jen via sano! Mi gratulas vin! Hodiaŭ estas via naskiĝtago. Kaj? Ĉu vi jam trinkis iom da biero? lango.gif

Amike,
Åsa
Dankon por la gratulo. Ne, mi ne jam trinkis, sed planas ankoraŭ hodiaŭ trinki bieron.

Rogir (프로필 보기) 2010년 2월 24일 오후 11:48:09

Ne skribu forummesaĝon ebrie.

tumburil (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오전 12:52:24

parolante pri biero, nepre vizitindas :http://esperanto-usa.org/en/node/82
Mi ŝatas germanan bieron kaj ankaû kelkajn rusajn, sed ĉi tie ili multekostas, rilate al lokaj bierojn > hispanaj < Inter la hispanaj, mi elektus,alhambra kaj mahou sed iu ajn bonas!

Bieroj tra la mondo

Krome, plaĉas al mi nur unu senalkoholan bieron, finkbrau

darkweasel (프로필 보기) 2010년 2월 25일 오후 2:43:42

Rogir:Ne skribu forummesaĝon ebrie.
Ĉu ne eĉ post unu biero, kiel tiu ĉi forummesaĝo? lango.gif

Mi ne tre ŝatas bieron, sed ekzistas multe pli malŝatendaj trinkaĵoj.

다시 위로