Đi đến phần nội dung

Ĉu on povas ekhavi bieron en ĉiuj landoj da mondo?

viết bởi Leporino, Ngày 05 tháng 2 năm 2010

Tin nhắn: 44

Nội dung: Esperanto

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 21:11:10 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

Saluton!

En Germanujo ekzistas malnova kanto kun la teksto: "Ne havas bieron sur Havaio" (Es gibt kein Bier auf Hawaii).
Mi scias ke nuntempe havas bieron sur Havaio. okulumo.gif

Nun mi min demandas, ĉu estas landoj, kie oni ne povas aĉeti bieron.

(Biero estas tre bongusta. lango.gif )

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 21:23:43 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

Ĉu biero bongustas. Malgraŭ ke mi ne provis, mi pensas ke eĉ katopiso pli bongustus!!

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 21:46:04 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

Hehehe, hmmmm ! rideto.gif Tiu temo tre bonas, tiom ol la aliaj tre filozofaj kaj pensindaj temoj de la forumoj !! okulumo.gif okulumo.gif

Kiel bonas !

Nu, mi diras vin kie mi trinkas bierojn !

Bone, en Francio, estas iometaj ! Mi tre komencis pro la militservo ! Ja "Kronenbourg"... ne multekosta.

En Libanio : "Almaza" (diamanto) kaj "Laziza" (karulino)

En Usono : mi memoras reklamon : "A light ? No a Budlight !", sed "Budweiser" ne tre bonas.

En Japanio (restoracioj) : jes kun iaj "suŝi-oj", la nomo mi ne memoras mi tro trinkis el tiu okulumo.gif

En Ĉinio (restoracioj) : jes kun iaj "nem-oj", "Tsing Tao"...

En Germanio : jes, multaj, multaj...

En Belgio : jes, ruzuloj, la plej bonaj bieroj, kri...kri..."kriek", kaj bieroj de monaĥoj (kiuj ankaŭ preĝas ? rideto.gif)

Nun, mi salutas tiun temon kun kompreneble iu biero, iu franca "viskia biero", hmmm hmmm lango.gif lango.gif

Ne, mi ne donos mian bieron al vi !

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 21:56:51 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

AlfRoland:Ĉu biero bongustas. Malgraŭ ke mi ne provis, mi pensas ke eĉ katopiso pli bongustus!!
Ho ve!
Mi ne ŝatas dolĉajn trinkaĵojn. Senalkoholan bieron ankaŭ bongustas.
okulumo.gif

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 22:11:43 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

@frankouche

Kio estas viskia biero? Biero kun viskio?! Ne, ne povas esti gustuma!

Mi kutime nur trinkas bieron laŭ la germana "purecpropono"(Reinheitsgebot).
La nomoj de la bieroj estas interesaj: Diamanto... Karulino... (*_*)

Mi kredas ke vi povas aĉeti "Carlsberg" en la tuta mondo, ĉu ne? Kaj Budweiser.

Ĉu vi konas Astra, Holsten, Dithmarscher Pilsener aŭ Flensburger Pilsener? Tre gustumaj bieroj de la Nordgermanujo. lango.gif

sal.gif

AlfRoland (Xem thông tin cá nhân) 22:12:02 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

Leporino:
Ho ve!
Mi ne ŝatas dolĉajn trinkaĵojn. Senalkoholan bieron ankaŭ bongustas.
okulumo.gif
Pardonu mian drastan metaforon, sed mi opinias ke biero naŭze gustas. Mi preferas akvon. Precipe akvon el arbara fonto. sal.gif

Frankouche (Xem thông tin cá nhân) 22:43:28 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

@Leporino
Nu, mi trinkas iun bieron kun gusto da viskio. Ĝi nomas "Adelscott" (skotnoma sed franca!) kaj similas "Kingston".

Jes "Carlsberg" kaj "Heineken" estas ĉie en la mondo ("eksterlandaj bieroj"), sed fine ne tre originalas.

"Astra", jes mi konas.

Kiu konas la tutajn germanajn bierojn... okulumo.gif ? Mi ĉiam demandis min kiel vi povas labori post vi trinkis ĉiujn tiujn bierojn !

Rogir (Xem thông tin cá nhân) 23:49:26 Ngày 05 tháng 2 năm 2010

En preskaŭ ĉiu lando de la mondo estas biero, sed en kelkaj landoj, i.a. la arabaj, alkoholo estas kontraŭleĝa, do tie mi ne povis aĉeti kunalkoholan bieron. Almenaŭ ne en publika vendejo okulumo.gif

antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 06:37:38 Ngày 06 tháng 2 năm 2010

Ĉi tie en Sevilo (sudhispanio) la plej fama biero estas "Cruzcampo" (kampa kruco), kiu ekzistas ekde 1904. Ĝi fabrikas en la urbo mem, kaj ĉiuj tre ŝatas ĝin. Ŝajnas ke ĝi estas bongusta (mi ne tre ŝatas alkoholaĵojn) kaj estas nurbiertrinkejoj iom ĉie.

Aliajn fremdajn bierojn vi povas aĉeti en magazenoj, sed "Cruzcampo" venkas avantaĝe.

Leporino (Xem thông tin cá nhân) 10:47:13 Ngày 06 tháng 2 năm 2010

Ĉu la bieroj en aliaj landoj ankaŭ principe estas farita laŭ la germana "leĝo de pureco"?
[url=http://]http://eo.wikipedia.org/wiki/Le%C4%9Do_de_pureco[/url]

Por la plej multaj germanaj biertrinkuloj tiu estas grava afero.okulumo.gif
Kiu konas la tutajn germanajn bierojn... ? Mi ĉiam demandis min kiel vi povas labori post vi trinkis ĉiujn tiujn bierojn !
Certe ne povas labori se vi volas trinki ĉiujn je la sama tago! rido.gif Ekzistas pli ol 800 bierfarejoj en Germanujo.

Quay lại