Till sidans innehåll

Traduki el la itala

av benanhalt, 6 februari 2010

Meddelanden: 3

Språk: Esperanto

benanhalt (Visa profilen) 6 februari 2010 19:09:44

Saluton. Povus iu traduki la komencan parton de la sekvanta filmeto el la itala?

Prisencolinensenaincuisol

Kompreneble la kanto sensencas, sed mi scivolas pri la diskuto je la komenco.

Dankon.

Eddycgn (Visa profilen) 6 februari 2010 21:31:56

benanhalt:Saluton. Povus iu traduki la komencan parton de la sekvanta filmeto el la itala?
Kompreneble la kanto sensencas, sed mi scivolas pri la diskuto je la komenco.
Dankon.
„Prisencolinensinainciusol“ signifas nenion.
La knabino demandas :
Profesoro, kial vi skribis kanconon kun vortoj kiuj nenion signifas?
Kiu?
Vi.
Bone, mi rimarkis, ke hodiaŭ ni surtere nin ne plu komprenas.
Restis nur la vidon. Mi do kredis bone fari ion pri la temo de la malkomunikeco. Ni ne plu komunikas. Mi volis pritrakti tiun temon de la malkomunikeco, prenante kiel bazo tiun vorton “„Prisencolinensinainciusol“ .
Kiu signifas “amo” kaj “::::” (tiun duan vorton mi ne komprenas aŭde)
Poste ili kantas.

Amike
Eddi

benanhalt (Visa profilen) 8 februari 2010 21:16:16

Interese. Dankon, Eddi.

Tillbaka till toppen