前往目錄

Demandosignoj

貼文者: zhirsch, 2010年2月11日

訊息: 5

語言: Esperanto

zhirsch (顯示個人資料) 2010年2月11日下午4:40:36

Mi estas vidinta iujn, ke uzas demandosignojn kun spaceto antaŭ kaj malantaŭ, ekzemple:

"Kiel vi fartas ? "

Ĉu tiu estas la normo por Esperanto?

Dankon.

Matthieu (顯示個人資料) 2010年2月11日下午5:02:41

En la franca lingvo (kaj eble kelkaj aliaj), oni kutime metas spaceton antaŭ demandosignojn, krisignojn, dupunktojn kaj punktokomojn. Mi supozas, ke tiuj, kiuj faras tion en Esperanto, ĉefe estas francoj.

En Esperanto, mi ne uzas tiun spaceton, kvankam probable ne tre gravas.

darkweasel (顯示個人資料) 2010年2月11日下午8:09:33

Tio ne estas normo, sed se iu faras tion, mi ne plendas.

tommjames (顯示個人資料) 2010年2月11日下午10:35:04

PMEG diras "Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo." Ĉu tio sekvindas kiel "regulo" mi dubas, sed tiaj spacoj ne estas normo kaj mi ne povas vidi utilon en ili.

Eddycgn (顯示個人資料) 2010年2月13日下午6:25:59

Mi rimarkis ke mia Vinvordo XP faras aŭtomatike spaceton antaŭ ? kaj !. Se mi skribas ion per Vinvordo antaŭe kaj kopias poste al Lernu, la specetoj translokitas al la mesaĝoj.
Eble tio estas la problemo, se oni ne korektas antaŭe dum la antaŭmontro.
Strange, mi ne scias kial Vinvordo faras tion!

回到上端