Al la enhavo

Demandosignoj

de zhirsch, 2010-februaro-11

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

zhirsch (Montri la profilon) 2010-februaro-11 16:40:36

Mi estas vidinta iujn, ke uzas demandosignojn kun spaceto antaŭ kaj malantaŭ, ekzemple:

"Kiel vi fartas ? "

Ĉu tiu estas la normo por Esperanto?

Dankon.

Matthieu (Montri la profilon) 2010-februaro-11 17:02:41

En la franca lingvo (kaj eble kelkaj aliaj), oni kutime metas spaceton antaŭ demandosignojn, krisignojn, dupunktojn kaj punktokomojn. Mi supozas, ke tiuj, kiuj faras tion en Esperanto, ĉefe estas francoj.

En Esperanto, mi ne uzas tiun spaceton, kvankam probable ne tre gravas.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-11 20:09:33

Tio ne estas normo, sed se iu faras tion, mi ne plendas.

tommjames (Montri la profilon) 2010-februaro-11 22:35:04

PMEG diras "Ne metu spacetojn antaŭ punkto, demandosigno, krisigno, komo, dupunkto, punktokomo, tripunkto kaj apostrofo." Ĉu tio sekvindas kiel "regulo" mi dubas, sed tiaj spacoj ne estas normo kaj mi ne povas vidi utilon en ili.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-13 18:25:59

Mi rimarkis ke mia Vinvordo XP faras aŭtomatike spaceton antaŭ ? kaj !. Se mi skribas ion per Vinvordo antaŭe kaj kopias poste al Lernu, la specetoj translokitas al la mesaĝoj.
Eble tio estas la problemo, se oni ne korektas antaŭe dum la antaŭmontro.
Strange, mi ne scias kial Vinvordo faras tion!

Reen al la supro