Al la enhavo

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

de Flago, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 460

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-06 15:06:17

...
Onklo Pan levis la kapon. La vizaĝon de mia patrino superombris suspektemo kaj maltrankvilo.
"Ne, sinjorino," finfine ekparolis Onklo Pan.
"Do kio vin prokrastigis?"
"Nu..." Onklo Pan ne povis daŭrigi. Jen ruĝiĝis, jen bluiĝis lia vizaĝo.

"Nu kio?" persistavoĉe demandis mia patrino.
"Ne hezitu diri al mi ĉion, Onklo Pan. Ne estas via kulpo, se io misiĝis."
"Ja estas mia kulpo, sinjorino," Onklo Pan diris, levante sian kapon.
"Se mi agus laŭ via konsilo, tiu okazaĵo ne okazus."
"Kiu okazaĵo?"

"Nu, tio estas longa rakonto." Onklo Pan profunde suspiris, kiel Laŭ Liŭ komencanta rakonti tragedion.
"Tio okazis malgraŭ mia volo, absolute malgraŭ mia volo."
"Kiel mi komprenu tiun absolute?" Mia patrino ne povis ne ekrideti, amuziĝante pro lia drama emfazo de l' adverbo.
...(130)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔抬起头来,猜疑和不安的阴影出现在我母亲的脸上。“没有,大娘,”潘大叔终于开口了。“那么究竟什么事把你缠住了这多天?”“唔,...”潘大叔说不下去了,他的面色一会儿发红,一会儿发青。

“那么到底是什么事呢?”母亲用坚持的声音问。潘大叔,有什么事就直说吧,不要有顾虑。假如出了什么事,那也不能怪你呀!”“那得怪我,大娘,”潘大叔说,同时抬起头来,“如果我听了你的话,我也就不会出这种事了。”“什么事?”、

“嗨,说来话长,”潘大叔深深地叹了一口气,象老刘在开始叙述一个悲剧故事的时候一样。“这是我不愿意出的一件事,绝对不愿意出的一件事。”“绝对不愿意,这是什么意思?”我的母亲禁不住发出了一个微笑,因为这几个富有戏剧性的字眼使她感到很有趣。
...(130)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-07 21:39:30

...
"Kiam mi alvenis la gubernian urbon," li diris, "mi trovis surprizite, ke la urbo estas pli malplena ol la nia. Oni diris al mi, ke multe pli granda armeo da venkitoj prirabis ĝin trapasante. Eĉ al la vilaĝoj ili iris. Ili forprenis preskaŭ ĉion, eĉ plugbovinojn kaj batatojn.

Ĉiuj vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo senhaviĝis. Sinjorino, kiel povas esti bazaro en tiaj cirkonstancoj? Do la fadenoj de Onjo Krizantemo komencis zorgigi min. Mi ne povis veni hejmen por ilin redoni al ŝi. Vi mem vidis tion, sinjorino, ke ŝi estis tiel senhelpa, kiam ŝi donis ilin al mi.

Do mi paŝis tien-reen laŭ la strato, ne sciante kion fari pri ili. Tiam malhelulo strabokula, kiu la tutan tempon sekvis min, subite alparolis min, 'Oĉjo, mia olda, kio zorgigas vin?' Ĉu ne? La ulo posedis langon tre dolĉan."
...(131)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“当我来到县城的时候”他说,“我感到更是奇怪,那里的市面比我们这里还空淡的多,他们告诉我,有一股更大的溃兵曾经路过这个城市,把什么东西都抢光了。他们甚至还跑到乡下去。只要能拿走的东西,什么耕牛啦,土豆啦,他们全都拿走了。

附近乡下的村人现在都变成穷光蛋了。大娘,想想看,在这样的情形下,还有什么东西可买呢?菊婶托我代卖的那些纱绽开始叫我感到苦恼起来,我不能回来告诉她说什么结果也没有呀。您亲眼看到的,大娘,她把纱绽交给我的时候,她的境遇的多么窘迫。

因此我在街上走来走去,不知该怎么办好。这时有一个一直在跟着我的黑黝黝的、斜眼睛的人忽然走上前来,对我说:‘老大叔,你有什么烦恼的事情呢?懂得吗?这家伙的嘴很甜呀。”
...(131)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-08 22:18:56

...
Onklo Pan paŭzis por tuspurigi sian gorĝon. Poste li daŭrigis:
"Mi diris, ke min zorgigas la fadenoj de najbarino, virino bela. La ulo komencis ekridegi, dirante, 'Volu gajiĝi, olda Onklo. En la mondo troviĝas tiom da agrablulinoj. Ne valoras tro zorgiĝi pri ili.

Ni iru al la malnova milivinbutiko kaj trinku tason kune.' Ĉu ne? Li supozis mian zorgon afliktiĝo sentimenta."
"Sed ĉu vi iris?" mia patrino interrompis.
"Nu," Onklo Pan mallevis siajn okulojn kaj ruĝiĝis, "nu, mi ne volis iri, sed ial mi ne povis rezisti... Vi komprenas.

Do mi akompanis lin ĝis la butiko. La ulo mendis du tasojn da vino, kaj du pladojn da arakidoj por akompani la trinkaĵon. Li ŝajnis tro afabla por esti amiko. Mi diris al mi sekrete, 'Onklo Pan, zorgu pri via mono!' Do mi ŝovis miajn fingurojn en la zonon por kontroli, ĉu la mono estas en ordo.
...(132)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔歇了一会儿,清了一下喉咙,然后,他继续说道:“我说,我的一个邻居,一位很漂亮的大嫂,托我把她的纱绽卖掉。这家伙听了就大笑起来,说:‘大叔,何必这样苦恼呢世上好看的人儿多的是呀。要被这些事难倒,那简直没有个底。

我们到那高粱酒店里去喝一盅吧。’瞧,他把我的苦恼当成是感情上的波折了。”“你去了没有?”母亲打断他的话问。“唔,”潘大叔垂下眼睛,脸红起来,“唔,我不愿意去,但我却无法拒绝...您懂得我的意思。

因此我就和他一道到那个酒店去了。这家伙叫了两盅酒和两盘花生米来下酒。他当时看起来比一个朋友还好。我对自己暗暗地说:‘老潘,留心你的钱包呀!’因此我把手伸进腰带里去掏了两下,看我的钱还在不在。钱很安全。
...(132)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-09 23:19:35

...
Ĝi estis sekura. Poste mi fintrinkis. Post tio mi volis foriri. Sed la ulo haltigis min, dirante: 'Volu permesi, ke mi regalu per alia trinkaĵo! Ĉiuj homoj interne de la Kvar Maroj estas fratoj, olda Onklo.' Ĉu ne? Tiel dolĉis lia lango!"
Denove li paŭzis por tuspurigi sian gorĝon.

"Do mi trinkis alian tason da vino. Tio estis taso multe pli granda. Ĝi estis mirinda varo, cetere. Ju pli mi trinkis, des pli ĝi plaĉis al mi. Do mi diris al li, 'Ĉar vi tiel afable donis al mi tason da, vi devas permesi, ke mi reciproku.' Ĉu ne? Mi volis ĝentilumi, sed li efektive akceptis ĝin.

Do trian tason mi havis. Tiam subite mi iel sentis kapturniĝon. Ŝajnis, ke mi flugas en la nubojn, ke kreskis al mi du flugilegoj, ke ilin mi povas funkciigi facile kaj feliĉe kiel birdo. Tio estis sento tre agrabla, sinjorino. Tiel feliĉa mi estis, kvazaŭ mi ĝuus belan sonĝon.
...(133)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
于是我便把酒喝完了。喝完后我就想离开。不过这家伙止住我,说:‘我想再请你喝一盅!四海之内皆兄弟嘛,潘大叔,’懂得吗?他的嘴太甜了!”他又停了一下,咳嗽了一声。

“这样一来,我又喝了一杯酒。这个杯子可是大多了。顺便提一句,酒的味道也确实不坏。我越喝就越喜欢它。因此我就对他说:‘你既然对我是这样客气,又请我喝了一杯,我也得请你喝一杯。’懂了吗?我不过是对他说一句客气话,哪知他当真接受了,

所以我又喝了第三杯。突然间我觉得我的头有点打旋。我觉得好像我飞到云层中去了一样,好像我长了两个翅膀,好像我可以快乐地在天上飞,象一只鸟儿一样。大娘,这味儿倒是蛮舒服的。我感到全身松快,象在做一场好梦一样。
...(133)《山村》
*名著欣赏
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-10 23:16:54

...
Sciu, mi jam de jaroj ne havis belan sonĝon. Plaĉis al mi la sonĝeca sento. kaj alian tason mi havis. Poste mi sentis mian kolon mola kiel lano, tiel ke ĝi ne povis rektiĝi. Samtempe mian kapon mi sentis peza kiel ŝtipo. Do mi fermis miajn okulojn kaj profunde ekdormis.

"Kiam mi vekiĝis, mi oscedis, tre larĝe oscedis kun dismetitaj brakoj. Mi sentis min iom malvarmeta. Por diri malkaŝe, sinjorino, mi sentis ion malbonan ĉe miaj vestaĵoj. Kiam mi esploris, mi trovis, ke mia zono estas for. Kaj kiam mi rigardis la tablon, for estis ankaŭ la fadenpakaĵo de Onjo Krizantemo.

Kaj ankaŭ tiu malhelulo estis malaperinta. Mi ekkonstatis, ke li ŝtelis la fadenaron kaj mian zonon, kiu enhavis la monon por la butikumado. Li foriris eĉ ne paginte la trinkaĵojn, ĉar la servisto postulis de mi monon."
...(134)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
说真的,我已经有好多年没有做好梦了。我喜欢这种梦幻的感觉。接着我又喝了一杯。这时我开始觉得我的脖子软绵绵的,直不起来。可是同时我又觉得我的头重得象石块一样。因此我就闭上眼睛,睡了过去。

“当我醒来的时候,我伸了一个懒腰,两臂分开,打了一个呵欠。我感到有点儿发冷。大娘,说老实话,我觉得我穿的衣服不大自在。我前后左右瞧了一下,我发现我的腰带不见了。我再朝桌上望了望,菊婶的那一包纱绽不见了。

那个黝黑的家伙也无影无踪了。我马上就知道,那包纱绽和那条装着买东西的钱的腰带被他偷走了。他甚至连喝酒的钱也没有付,因为店小二向我要钱。”
...(134)《山村》
*名著欣赏
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-11 22:27:34

...
"Ĉu vi ne protestis al li, ke li devas respondeci pri la ŝtelo, pro tio ke ĝi okazis en lia butiko?" mia patrino demandis, palvizaĝa.
"Kompreneble mi tion faris. Sinjorino, tiel stulta mi ne estas. Sed..." Onklo Pan subite silentiĝis.
"Sed kio?"

La lipoj de Onklo Pan komencis tremi. Maltrankvile li mallevis sian kapon. Fine li sukcesis aldoni:
"Sed la butikisto diris, ke li supozis la malhelulon mia amiko, kaj ke li ne postulis antaŭpagon ĉar li supozis min ĝentlemano. Li diris, ke ĉiujn siajn klientojn li traktas kiel ĝentlemanojn.

Li diris, ke mi devis scii, ke ĉie troviĝas ŝtelistoj kaj poŝrabistoj depost la prirabado de la urbo, ĉar ĉiu estas senhava. Sciu, li estis lertulo. Li sciis, kiel paroli. Kun li mi ne povis argumenti. Do mi donis al mian subjakon kontraŭ la trinkaĵoj."
...(135)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“你没有找店老板算账吗, 因为事情发生在他的店里,他得负责呀?”我母亲面色苍白,询问道。“我当然找过他。大娘,我并不是傻子呀。不过...”潘大叔忽然说不下去了。“不过什么?”

潘大叔的嘴开始打起抖来。他不自在地低下了头。最后他总算说出了这样一段话:“不过店老板说,他以为那个黝黑的家伙是我的朋友,他没有先向我要钱,是因为他认为我是个君子人。

他说我早就该知道,城里受到一次大的抢劫,自然处处都有小偷和扒手,因为许多人没有饭吃呀。您知道,他是一个机灵的人。他会耍嘴皮子,我讲不过他,所以我只好把我的内衣脱下了交给他,作为付酒债。”
...(135)《山村》
*名著欣赏
demando.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-12 22:46:02

...
"Sed kiel vi povis distriĝi, Onklo Pan?" mia patrino diris kolere.
"Morgaŭ estos la Eta Novjaro. Nia Kuireja Dio iros la ĉielon por raporti al la Ĉiela Imperiestro pri sia deĵoro. Ĝis nun eĉ ne unu donacon ni havas por li. Kion do ni faru? Kaj estas tiel malfrue..."

Ĝuste tiam interrompis mian patrinon voĉe de ekstere. "Onklo Pan! Mi aŭdis, ke vi revenis, kaj ke via bovino naskis belan idon. Gratulon!" Tio estis Onjo Krizantemo, kiu jam enpaŝis kun larĝa rideto, tiel larĝa, ke sulketiĝis la fajna haŭto ĉirkaŭ ŝia nazeto, deskuante la pudron kaj tiel rivelante la lentugojn.

Tuj mia patrino aperigis rideton por bonvenigi ŝin. Sed Onklo Pan ankoraŭ plu tenis la kapon mallevita, kaj lia tuta korpo komencis tremi pro timo. Onjo Krizantemo rigardis lin trankvile, kaj ŝi suspektemiĝis pro lia silentado. Post momento ŝi demandis: "Onklo Pan, ĉu vi vendis la fadenaron por mi?"
...(136)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“但是,你怎么这样粗心大意啊‏, 潘大叔?” 我母亲生气地说,“明天就要过小年了。我们的灶王爷就要到天上去向玉皇大帝禀奏他这一年的工作。我们现在一丁点儿礼物都没有给他准备。我们将怎么办?时间已经来不及了呀...”

正在这时候外面传来了一个声音,打断了我母亲的话:“潘大叔!我听说你已经回来了。你的母牛也生了一个漂亮的孩子。恭喜你!”这是菊婶的声音。她正在向我们走来,脸上浮着一个开朗的笑--她笑得确是那么开朗,弄得她那个小巧的鼻子两边的细嫩皮肤也皱起来了,把鼻子周围打的一层薄粉也挤掉了,因而也暴露出那儿长着几个雀斑。

我的母亲也马上做出一个笑脸来欢迎她。不过潘大叔却仍然低着头,他的全身因为恐惧而颤抖起来。菊婶静静望着他,对于他的沉默开始感到怀疑起来。过了一会儿她问:“潘大叔,我的纱绽你卖掉了吗?”
...(136)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-14 20:32:48

...
Onklo Pan suprenrigardis senvorte. La rideton de Onjo Krizantemo anstataŭigis paŭtado. Ŝiajn brilajn okulojn ekvualis larmoj, kio igis ilin pli radiaj, sed tristaj. Ŝi iĝis lastatempe tre sentema pri sia malfeliĉa situacio rezulte de la ĝenerala stagno en la urbeto.

Restinte kelkan tempon senvorta, kaj kaŝe rigardinte Onjon Krizantemo profundiĝintan en pensado, Onklo Pan iĝis nervoza kaj movetiĝema. Liaj lipoj tremis nerve kiel du ladfolioj en vento. Li volis diri ion, sed mankis la necesa kuraĝo.

"Onjo Krizantemo," mia patrino diris, provante klarigi la situacion por Onklo Pan, "io neatendita ja..."
"Ne!" Onklo Pan subite eligis, interrompante la vortojn de mia patrino.
"Ne! Nenio neatendita ja okazis al mi, Onjo Krizantemo. Vian fadenaron mi vendis, kaj eĉ kontraŭ bona prezo! Atendu momenton. Mi iras alporti la monon."
...(137)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔抬起头来望着她,什么话也说不出来。这时菊婶的嘴撅起来了,也没有了原来的笑容,她那对闪亮的眼睛现在也被一层薄薄的泪水所浸湿了--这却使她的那对眼睛显得更亮,但是也更忧郁。最近这段期间,由于镇上买卖整个萧条,她也感到生活困难,因而也变得极度感伤起来了。

潘大叔一直说不出话来,但却在偷偷地观察菊婶这种陷入深思的神态。他开始感到极度不安和无所措手足。他的嘴唇在神经质地抖动,像风中的两片锡箔纸片一样。他想说点什么,但却是没有勇气把它吐出来。

“菊婶,”我的母亲打算解释一下潘大叔的困境,“一件意想不到的事...”“没有!”潘大叔忽然开口了,打断了我的母亲的话。“没有!菊婶,什么意外的事也没在我身上发生过。我卖掉了你的纱绽,而且价钱也卖得很好!请等一等!我去把钱取来。”
...(137)《山村》
*名著欣赏
2011.10.28
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-15 20:59:03

...
Kaj Onklo Pan kuregis al sia ĉambro. Post momento li rekuris kun pakaĵeto en la mano. Ĝi estis io ĉifonvolvita. Li atente malpakis ĝin, tavolon post tavolo, ĝis fine vidiĝis kelkaj monbiletoj apud kelkaj arĝentaj moneroj. "Jen la mono," Onklo Pan diris al Onjo Krizantemo.

"Nur kontraŭ tio mi sukcesis vendi vian fadenaron." Kaj li ĝin transdonis al ŝi.
Sur la trista vizaĝo de Onjo Krizantemo aŭroris rideto. Ŝi akceptis la monon, kaj por montri, ke ŝi lin tute fidas, ne kalkulis la sumon. "Mi tre dankas, Onklo Pan," ŝi diris kaj samtempe kapsalutis mian patrinon.

"Vi ambaŭ multe helpis min. Mi devas foriri. Mi ankoraŭ nenion pretigis por nia Hejma Dio. Ni ĉiuj rapidegas rilate ĉi Novjaron, ĉu ne?"
Kaj ŝi foriris per paŝoj viglaj kaj malpezaj, kvazaŭ ŝi dancus.
...(138)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔快步跑向自己的屋去,一会儿,他手里拿个小布卷跑回来。布卷里包着一件东西。他小心翼翼地把它解开,一层一层地解开,直到最后里面露出几张钞票,旁边还有几块小银毫。“这就是卖出的钱,”潘大叔对菊婶说,“这就是那些纱绽的价钱。”

于是他便把钱交给了菊婶。菊婶忧郁的面孔这时又换上了笑颜。她把钱接过来,为了表示她完全信任潘大叔,她连数也没有数一下。“万分地感谢你,潘大叔,”她说着同时向我的母亲点了点头。

“你们,你们两人对我帮助实在太大了。我现在得走了。我什么东西也没有为我们的灶王爷准备,这个新年我们大家都太忙乱了,对吗?”于是她离去了。她的步子轻盈,轻盈得好像她是在跳舞似的。
...(138)《山村》
*名著欣赏
2011.10.29
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-15 23:02:20

...
"Ĉu via propra mono?" mia patrino demandis Onklo Pan post la foriro de Onjo Krizantemo.
"Jes, sinjorino," Onklo Pan respondis deprimite.
"Tion mi ŝparis de kiam gravediĝis nia bovino. Mi intencis aĉeti por la bovininfano arĝentan sonorilon."

"Ho, kompatinda Onklo Pan!" ekkriis mia patrino. "Do mi aĉetos por vi arĝentan sonorilon kiel novjaran donacon. Ne plu ĝenu vin pri la poŝrabado, Onklo Pan. Ni forgesu pri tio!"
"Vi estas tiel bonkora al mi, sinjorino," Onklo Pan diris, preskaŭ ekplorsingultante.

"Vi ĉiam estis bonkora al mi. Mi estas viro stulta, sinjorino, senespere stulta."
Kaj komencis tremegi liaj kruroj. Ŝajnis, ke li volas surgenuiĝi. Sed iel li sin turnis kaj kuregis al sia ĉambro, kvazaŭ li estus mem ŝtelisto. Li sin ĵetis sur la liton, kovrante sian kapon per ambaŭ manoj, dum lia brusto anhele leviĝis-malleviĝis.
...(139)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“你是用自己的钱吗?”菊婶离开后,我母亲问潘大叔。 “是的,大娘,” 潘大叔低沉地回答。“自从我们的母牛怀崽以后,我就积下了这点钱。我原是想为小牛仔买一个银铃儿呀。”

“啊,可怜的潘大叔!”我的母亲叫了一声,“那么我来为它买一只银铃儿,作为新年的礼物吧。潘大叔,你就不要再为那失窃的事难过吧。我们忘记这件事吧!”“大娘,你对我是太好了,”潘大叔说这话的时候,几乎要哭出来。

“你一直是对我那样好。我是个呆子,大娘,呆头呆脑得要命。他的双腿开始激烈地颤抖起来。他几乎像是要跪下来的样子,不过他忽然掉转身,像个小偷似地跑到他自己的房间里去。他倒在床上,双手蒙着脸,他的胸脯一上一下地起伏着。
...(139)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Reen al la supro