Al la enhavo

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

de Flago, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 460

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-16 21:47:45

...
Vespere de la Eta Novjaro, nenion ni havis por oferi al nia Dio Kuireja kaj Hejma, kiu estis forironta en la ĉielon por mallonga ripozo. Tre malfeliĉis mia patrino, ĉar ŝi ĉiam esperis, ke la dio favore raportos pri niaj hejmanoj al la Ĉiela Imperiestro, tiel ke tiu povu per sia beno sukcesigi la laboron de mia patro.

Sed ŝi jam ne tute certis, kiamaniere nun priparolos nin la dio. Eble li diros al la Ĉiela Imperiestro, ke nia kuirejo ne estas sufiĉe pura, ke ni en la domo uzadas tro multe da filingvaĵo, ke ni ne lavas nin regule, ke ni ne sufiĉe afablis al niaj najbaroj, kaj multajn aliajn malbonaĵojn.

Raporto malfavora eble elvokus de la Ĉiela Imperiestro punon en la formo de malsano aŭ malhelpo.
"Ni devas peti pardonon kaj komprenemon de nia Dio Kuireja," mia patrino murmuris al si, kun kapo penda. Sed post momenta pensemo ŝi levis la kapon kaj aldonis, "Prefere li ne faru entute raporton. Ni esperu, ke ĉifoje li pigros."
...(140)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
在过小年的晚上,我们没有什么东西可献给我们的家神,灶王爷是去天上短暂休息。我的母亲感到非常的不快,因为她一直希望灶神能在玉皇大帝面前作一篇对我家有力的报告,好叫这位最高的天神能祝福我的父亲,在他的工作中取得成就。

不过,就现在的情形看来,他会讲些什么话,她就没把握了。也许他会上奏玉皇大帝,指责我们的灶房不够干净,我们在家里说了太多粗鲁的话,不经常洗澡,对于邻居们也不太够友善,以及诸类不好的事情。

任何不利的报告都会招致玉皇大帝以疾病或受挫折的方式对我们进行惩罚。“我们得请我们的灶王爷对我们宽大和谅解,”母亲垂着头,低声地对自己说。但是她思索了一会儿后,又抬起头来,补充着说:“如果他什么报告也不做,那就更好了。希望他这一次偷一次懒吧。”
...(140)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-17 21:19:48

...
Poste ŝi refariĝis pensema, rigardante la teron, fingrumante siajn harojn. Subite ŝi aldonis, "Ho ne, nia Hejma Dio estas dio energia!" Kaj ŝi fingrovokis al Alan, kiu venis el la kuirejo, kaj demandis ŝin flustravoĉe: "Alan, ĉu restas al ni ankoraŭ iom da hordesukeraĵo?"

"Jes, panjo," Alan respondis, "ankoraŭ abunde. Sed ĝi fandiĝe melasiĝis kaj estas tre gluiĝema."
"Bone!" mia patrino diris kaj, eĉ pli mallaŭtigante la voĉon, aldonis, "Bonvolu alporti ĝin, Mi volas oferi ĝin al nia Dio Kuireja antaŭ ol li iros en la ĉielon."

Alan elprenis ĝin el ŝranko. Mia patrino metis ĝin sur verdan teleron brilantan pro l' antikva glazuro, kaj metis ĝin sur la altaron en la kuirejo.
Trifoje kliniĝinte, ŝi restis surgenue kaj kurbiĝinte ĝistere ekpreĝis:

Ho, Plej honorinda Dio Kuireja kaj Hejma, ni estas tre dankemaj al vi pro via servado al ni dum la pasinta jaro, kiam vi gardis nin kontraŭ pestoj kaj katastrofoj, kontraŭ krimoj kaj pekoj.
...(141)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
接着,她呆看着地面,沉思着,不停用手捋着头发. 突然她说:“啊不,我们的灶王爷是一个精力充沛的神!”这时阿兰正从厨房走出来。她招手叫她走近一点,于是便低声地对她说:“阿兰,我们还有剩下的麦芽糖吗?”

“还有,妈,”阿兰回答说,“剩下还不少哩,不过它已经融化成为糖浆,可粘得很啦。”“正好!”妈妈说。接着她更放低声音,补充了一句:“快把它拿来。在灶神没有上天以前,我们就用这糖来敬他。”

阿兰从橱柜里把这东西取出来。母亲把它放在一个闪闪发光的、上了釉的绿盘子里,然后又把盘子放在灶前的神台上,她磕了三个头以后,就跪在地上,腰弯着,便这样祈祷:

一家之主的灶王爷啊,您过去一年为我们劳神,保佑我们无灾无病,无罪无孽,...
...(141)《山村》
*名著欣赏
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-18 21:39:50

...
Ni ĝojas konstati, ke finfine vi povas libertempi en la Ĉielo kaj ĝui la nektaran manĝaĵon kaj la societon de sanktuloj. Sed ni bedaŭras, ho nia dio plej honorinda, ke ni ne povas proponi al vi, pro la neantaŭvideblaj cirkonstancoj en kiuj ni troviĝas, ĉion necesan por via vojaĝo.

Ni vi estis tiel bonkora. Ho, nia plej honorinda dio, akceptu niajn bondezirojn, kaj ni deziras al vi Feliĉan Novjaron.

Post la preĝo mia patrino restis kliniĝanta antaŭ la altaro dum minimume kvaronhoro. Poste ni forlasis la kuirejon kaj sidis kviete en la familia ĉambro, atendante ĝis la dio estus manĝinta nian oferaĵon - la fandiĝintan hordesukeraĵon.
...(142)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
我们高兴地看到,您终于去天上度假,与众仙人享受美酒佳肴。不过我们也很抱歉,啊,至尊之神啊,由于种种不可预见的不幸情况,我们无法恭敬您在上天的旅程中所需要的物品。

我们这次所能敬您的只是一点麦芽糖。您一直对我们是那么仁慈,我想您一定不会为此而见怪。啊,至尊之神啊,请接受我们最好的祝愿,敬贺您新年愉快。

祈祷以后,我的母亲继续在神台前低头静默了一刻钟。于是我们便离开了灶房,到堂屋里坐下来,一声不响,静静等待灶王爷享受我们的供品--融化了的麦芽糖。
...(142)《山村》
*名著欣赏
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-19 08:52:02

...
Noktomeze ni supozis, ke la dio certe jam supreniris en la ĉielon. Ni oscedis. Ni pensis pri enlitiĝo. Sed antaŭ ol ni diris unu al alia bonan nokton, mia patrino komentis bedaŭreme: "Mi esperas, ke nia dio ne malkovros la trompon.

Tiel gluiĝema estas la hordesukeraĵo, ke liaj lipoj kaj dentoj kungluiĝos kaj li ne povos entute fari raporton. Tamen, tio ĉi estas nur rimedo esceptokaza. Alian fojon ni ne devus similaĵon fari al tia Maljunlo." Kaj ŝi ellasis longedaŭran suspiron.
Kun ĝenataj konsciencoj ni enlitiĝis, esperante ke ĉio elfariĝos kiel eble plej bone.
...(143)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
半夜时分,我们猜想灶王爷一定升天上去了。我们打哈欠,想上床睡觉。但是在我们彼此要分手前,母亲用充满了歉意的声音说:“但愿我们的灶神没有发现我们的计谋。

麦芽糖是那么粘,他的牙齿和舌头一定被粘到一起,说不清话,做什么汇报也就根本不可能了。不过这只是一个紧急措施。对这位老神仙,我们下次可不能干这种事了。”她叹了一口气。我们上床以后感到良心不安,但愿一切都如意。
...(143)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-20 12:31:11

VI

Unu vesperon, al la fino de la dua jarmonato proksiman, dum ni babilis apudfajruje, ni aŭdis eksplodon de bojado. Verŝajne la gardhundoj ion atakis. Vibris iliaj jelpoj en la aero kvazaŭ lamentado de iu trompita fantomo. Onklo Pan, kiu suĉis sian longan pipon, maltrankviliĝis.

Li ĉesis suĉi kaj tre atente aŭskultis la bruadon. Ĝi daŭris minimume kvaronhoron. Iom post iom ĝi fariĝis plorplendado kaj poste malkreskis al ploretoj.
"Ŝajnas al mi, ke mi aŭdas paŝojn ekstere," li diris, stariĝante. "Bovinŝtelado estis lastatempe sufiĉe ofta. Mi devas kontroli la nian."

Nia bovinejo havis apartan enirejon, kvankam ĝi apudis la dormoĉambron de Onklo Pan. De kiam lia poŝo estis prirabita en la gubernia urbo, Onklo Pan estiĝis tre konscia pri ŝtelistoj kaj la tutan tempon nervozis pri domrabado. Li elfrapis la tabakcindron el sia longa pipo, poste iris piedpinte ĝis la pordo.
...(144)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...

在阴历2月末的一个傍晚,我们在火炉旁聊天的时候,忽然我们听见犬吠的咆哮声。看门的群狗似乎正在对什么人进行攻击。它们的吠声在空中震荡,好像某个受冤屈的鬼魂正在哭泣。正在抽他那根长烟袋的潘大叔变得不安起来。

他立刻停止抽烟,聚精会神地倾听这外面的声音。犬吠声足足持续了一刻钟之久,然后就渐渐降低成为哀鸣,最后就转化成为断续的呜咽。“我好像听到外面有脚步声,”他说着站起身来,“最近一些日子,盗窃耕牛的事情不少。我得去看看我们的耕牛。”

我们的牛屋虽然就在潘大叔睡房的隔壁,但却另有一个门。自从他在县城里被窃以后,他对小偷的警惕性倒是非常之高,时时刻刻都在留心盗窃的事情发生。他把烟锅里的烟灰磕出来以后,就踮着脚尖走到门那儿去。
...(144)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-21 20:26:35

...
Kviete levinte la klinkon, li eliris, lasante iom malfermita la pordon. Momente ĉio estis kvieta, ĉar la plimultaj hundoj aliris lin kaj snufadis liajn piedojn.
Li staris sub la tegmentrando, ĉirkaŭrigardante silente. Post kelkaj minutoj li tusis.

Ankoraŭ neniu speciala sono aŭdiĝis. Kaj li marŝis ĝis la rando de l' vilaĝo, sekvate de Lajbaŭ, por konstati, ĉu inter la arboj estas io.
Kiam li malaperis en la mallumon, leviĝis nova ondado da bojoj. Ni aŭdis Onklo Pan voki: "Kiu estas?" Sed nenia respondo aŭdiĝis.

Nin subite ekkaptis fridsento, kiu hirtigis al ni la harojn .
Premite ni silentadis, time atendante aŭdi eventualajn okazaĵojn ekstere Ekblovo da vento malfermegis la pordon kaj estingis la lampon. Ni ektremis, ne pro la glacieca trablovo, sed pro la subita fantomeca mallumo, kiu nin volvis.
...(145)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
他把门闩悄悄地抬起,他走出去,让门半开着,有一段时间里周围没有什么动静,因为那些看家犬一看见他就围聚拢来,在他的脚周围闻嗅。他是在屋檐下站着的,不声不响地向四周观望。过了几分钟以后,他咳嗽了一声。

周围仍然没有什么特别的动静。于是他便向村头走去,来宝在他后面跟着。他想看看,在那些树丛里是不是有什么东西。当他在黑暗中消逝以后,另一阵犬吠声又升了起来了。我们听见潘大叔喊:“是谁在那里呀?”可是没有回答。

我们立刻打了一个寒噤,毛骨为之悚然。
我们保持着一种战战兢兢的沉默,以恐惧的心情倾听外面可能发生什么事情。一阵阴风忽然把门吹开,灯也灭了。我们发起抖来,并不是因为寒冷的侵袭,而是由于这正在向我们包围过来的鬼蜮般的黑暗。
...(145)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-22 11:22:32

...
Ni povis vidi la nokton, tiel profundan kiel la maro. Mankis luno, mankis steloj. En la ĉambro aŭdeblis nur mia spirado, kiun ni klare perceptis. Ŝajnis al ni, ke ni aŭdas eĉ nian pulsbatadon. En la primitiva silento la pordo grincis. Iu estis ĝin fermanta.

Poste paŝoj: unu peza kaj l' alia malpeza.
Kaj iu fajrigis alumeton. stranga flamo tremis en la mallumo, kaj poste ekestis lumo. Tio estis Onklo Pan, kiu havigis al ni lumon. Malantaŭ li staris fremda junulo.
Fajriginte la lampon, Onklo Pan sin turnis, rigardis timemokule mian patrinon, kaj diris pardonpeteme, "Sinjorino, mi kondukis hejmen ĉi tiun junan sinjoron."

Li indikis la fermdulon. "Li tremadis en la arbaro. Li malsategis. Li diris, ke nenion li havis por manĝi dum du tagoj, li vojaĝis multajn liojn, li estas laca kaj elĉerpita. Li diris, ke li estas amiko de Mintun kaj via pliaĝa filo, do mi akceptis lin. Li ne aspektas ŝtelisto. Ĉu vi estas ŝtelisto?" Li sin turnis al la fremdulo kaj alparolis lin.
...(146)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
我们能够看到像海洋一样深沉的夜晚,天空上没有月亮,也没有星星。在屋子里,唯一可以听到的声音就是我们的呼吸--我们可以很清晰地辨认出来。我们甚至还可以听到我们脉搏的跳动。在这种原始的沉寂中,大门发出了吱吱的响声。有人在把它关上。

接着就是脚步声:一个很重,一个很轻。有人在划火柴。一个冥冥的小焰花在黑暗中颤抖,逐渐挪到油灯傍边,于是灯亮了。这是潘大叔把灯点着。在他后面站着一个陌生人--一个年轻人。
潘大叔点好灯以后就转过身来,用一种羞怯的眼光望着我的母亲。他用充满了歉意的语调说:“大娘,我把这个年轻的先生带到家里来了。”

他指着这个陌生人,“他在树林里站着发抖。他饿得受不了。他说他已经有两天没有吃东西了。他跑了许多路,现在累得不成样子。他说他是明敦和您大少爷的朋友,所以我才把他带进来。看来他的样子不像一个贼。你是一个贼吗?他掉向这个陌生年轻人,问了这句话。
...(146)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-22 21:39:48

...
Ne respondis la junulo, sed li skuis la kapon.
Onklo pan restis senmova sed palpebrumis liaj okuloj nervoze al mia patrino. Ŝi montris nek surpriziĝon nek timon, sed studis la fremdulon kviete, rigardante lin de kapo ĝis piedoj. La vizitanto estis sufiĉe juna.

Eble li estis apenaŭ dudekdujara. Lia vizaĝo ankoraŭ aspektis iom infanece, kun rozetaj vangoj kaj mentono, kaj lia hararo estis longa, evidente netondita jam de semajnoj. Ŝajnis, ke li ankaŭ ne raziĝis. Tamen ne vidiĝis multe da barbaĵo: elstaris nur kelkaj maldensaj haretoj.

Lia longa kolo, kun pomo elstaranta, kiu estis tre pintforma kaj sur kiu la haŭto estis terure maldika, donis impreson, ke li vere malsatadis. Li pendigis sian kapon la tutan tempon, iom sinĝene.
"Juna gasto, bonvolu sidiĝi," finfine diris mia patrino per milda voĉo.
...(147)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
这个年轻人没有回答,只是摇了摇头。潘大叔依然一动也不动,不过他不停地、神经质地在对我母亲眨着眼睛。母亲没有表现出任何惊奇和恐惧,只是静静地观察着这位陌生人-从头到脚地仔细打量他。这位来客确实很年轻。

看上去他恐怕还没有满20岁。他的面孔仍然表现出孩子气:他的脸蛋红红的,头发也留得很长-看来他有好长时间没有理发了。他似乎也没有刮过胡子,不管怎样,他根本就没有多少胡子:只有几根稀疏的胡茬。

他的脖子很长,喉核也很突出,而且很尖,上面盖着薄薄地一层皮,因而给人一种印象,他是真正地饥饿了。他的头一直垂着,似乎有点害羞的样子。“年轻人,请坐吧,”母亲最后用一个温和的声音说。
...(147)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-23 21:05:24

...
Onklo Pan elkomaiĝis kaj almovis seĝon por la fremdulo. "Sidiĝu, junulo," li diris, montrante per larĝa rideto sian gingivon, kie mankis la antaŭaj dentoj. "Sinjorino estas bonkora. Kiam ŝi diras ion, ŝi parolas sincere. Sidiĝu, junulo." Li malsuprentire sidigis la fremdulon.

Li estis kontenta, ĉar mia patrino ne riproĉis lin pro tio, ke li enkondukis la nekonaton meze de la nokto.
"Juna gasto," mia patrino ripetis, kiam la fremdulo sidiĝis sur la fotelo kun mano apogantasa la mentonon kaj kubuto sur la brakapogilo, "diru al mi vian honorindan nomon kaj la honorindan lokon, kie vi naskiĝis.

Vi ne aspektas kiel najbara vilaĝano, tion mi povas vidi."
La junulo levis sian kapon kaj restigis sian manon sur la apogilo de l' seĝo. Li ekrigardis suspekteme mian patrinon. Li pripensis ion kaj ankaŭ glutis salivon, ĉar moviĝadis supren-malsupren lia gorĝpomo.
...(148)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
潘大叔从他的失神状态中醒过来,挪过来一把椅子给陌生人坐。“请坐吧,年轻人,”他说,大张着嘴发出一个憨笑,把他的牙床也露出来了,前排牙齿缺掉一颗牙也现出来了。“大娘是个好心肠的人。她总是说话算话的。你请坐吧,年轻人。”他把这位陌生人按到椅子上坐下。

他很高兴,他在这样的深夜把一个陌生人带进家里来,母亲一点也没有责备他。“年轻人,”当这个陌生人在椅子上坐下以后,我的母亲对他说。他双手托着下巴,而手肘又搁在椅子的把手上。“请问你贵姓?府上在什么地方?

你不大象是本地的一个乡下人-这一点我可以看得出来。”年轻人抬起头,把他的手搭在椅子的把手上。他对我的母亲投了一个怀疑的眼色。他在想什么事情,同时也在咽着唾沫,因为他的喉核正在上下地移动。...
...(148)《山村》
*名著欣赏
2011.11.08
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-junio-24 22:02:07

...
Poste li diris, "Sinjorino, nomon mi ne havas. Mi forgesis, kie mi naskiĝis. Sed ĉu vi povas doni al mi ion por manĝi kaj trinki? Mi treege malsatas kaj soifas."
"Certe ni povas, kaj cetere kun plezuro," mia patrino diris, kaj, sin turmante al Alan, kiu stulte gapadis la fremdulon, ŝi aldonis,

"Alan, restas ankoraŭ iom da nudeloj, ĉu ne? Varmigu ilin kaj faru kruĉon da teo! Rapide! Nia gasto bezonas manĝaĵon."
Kaj Alan iris en la kuirejon.
Denove la fremdulo mallevis sian kapon, kun la mentono apogita per la dekstra manplato, kaj fermis siajn okulojn.

Li ne deziris paroli. Dissterniĝis lia longa rekta hararo sur lia frunto, kiu estis larĝa kaj glata; kaj la basko de lia longa robo faldiĝis unuflanken, vidigante aliflanke liajn pantalonon kaj piedojn. Lia pantalonon estis longa kaj strikta, malsimila al tiu speco de malstrikta, loza krurvestaĵo, kiun ni en la vilaĝo portis.
...(149)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
过一会儿,他说:“大娘,我没有名字,我也记不得在那里出生的。,您能不能给我一点吃的和喝的东西吗?我非常饿,也非常渴。”“当然可以,我们也很高兴这样做,”母亲说。于是她掉向正在呆望着这个陌生人的阿兰,说:

“阿兰,我们还剩下些面条,对吗?把它热一热,再泡一壶茶来。快,客人需要吃点东西呀。”阿兰走进厨房里去了。陌生人又低下头来,他的右手掌托着他的下巴,他的眼睛也闭起来了。

他不想再说话。他那又长又直的头发,搭在他那光滑宽阔的前额上。他那长袍的下襟被撂倒一边,因而把他的裤子和脚,就在另一边显露出来了。他的裤子是又长又紧,不像我们乡下人穿的又宽又松的下衣。这大概是某种制服-也许是学生的制服-的一部分。
...(149)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Reen al la supro