Al la enhavo

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

de Flago, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 461

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-27 23:43:56

...
Poste la demandanto sin turnis denove al mia patrino.
"S'rino, volu diri al mi honeste, ĉu vi vidis iun fremdulon en la vilaĝo ĉivespere," li diris. "Li estas estro de banditoj. Se ni lasos lin libera, li neniam lasos trankvilaj la homojn.

Li ankoraŭ ne longe aktivis en la okcidenta distrikto de l' gubernio, sed li jam sufiĉe kaŭzis al ni kapdolorojn. Mi estas certa, ke baldaŭ li estigos perturbojn ĉiloke. Do profitos al vi mem, se vi laŭeble havigos al ni iun informon pri li."

Mia patrino scivole fiksrigardis la demandanton, klopodante kompreni, kion li celas. Momente regis minaca silento. Subite ŝi prononcis decideme: "Sinjoro, mi ne vidis iun ajn banditon. Mi certigas al vi, sinjoro, ke banditon mi ne vidis."
...(179)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
那讯问的人便又掉头问我的母亲。
“大娘,老实告诉我,今晚你是否看见了什么生人到村里来过,”他说,“他是土匪的一个小头目。如果我们让他溜走,那对大家就是后患无穷了。

他有好一阵子没有在我们县西部活动,但他已经够我们头痛的了。我相信,他很快就要到这边来捣乱。所以为了你们自己好,请你尽量地把有关他的情况告诉我们。”

我的母亲用她那发直的眼睛茫然地望着这位讯问的人,想要推测出他的意思。他们之间的暂时沉寂充满了威胁的气氛。忽然她用一个坚决的声音说:“老总,我没有看见过任何土匪。我可以向你担保,我没有看见过任何土匪。”
...(179)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-28 22:18:56

...
"Ni estas povraj vilaĝanoj, sinjoro," aliĝis Onklo Pan. "Banditoj ne volus viziti nin. Venas de tempo al tempo nur ŝtelistoj, sed ili neniam permesas, ke oni vidu ilin."
"Do la kanajlo denove eskapis!" diris la demandinto al unu sia kunulo.

"Al tiu ĉi vilaĝo li ne venis. Li estas vera vulpo!"
Kaj ili turniĝis kaj de primite formarŝis el nia domo, lasante malfermita la pordon, sen adiaŭo. Onklo Pan kaj mia patrino staris senporole, vakue, rigardante al la ekstera mallumo, en kiun malaperis kvazaŭ koŝmaro la ĝendarmaro.

Trablovo enabruptis, vekante el la revado Onklo Pan. Li frapfermis la pordon kaj poste sidiĝis sur benkon kaj ekbruligis sian longan pipon. Alan kaj mi venis en la ĉambron; ŝi ankoraŭ tremadis pro timo. Ni rigardis unu alian, kaj ne parolemis.
...(180)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“我们是贫苦的乡下人,老总,” 潘大叔也附和着说,“土匪是不会来光顾我们的。只有小偷偶然间会来,但他们总是不会让人看见的。”“那么这个坏蛋又逃掉了!”讯问者对他的一名部下说。

“他没有来过这个村子。他真是一个狐狸精!”他们掉转身,失望地离开我们的屋子,连门也不带上,当然也没有说声再见。潘大叔和我的母亲面对面地站着,好半晌说不出话来。他们呆呆地望着外面的那一片黑暗--那一群侦缉队员就在这黑暗中消失,象一群梦魔一样。

一阵冷风从外边吹了进来,把潘大叔从迷惘中唤醒。他关上门,坐在一个椅子上,点燃他的烟杆。阿兰和我也来到堂屋里--她仍然在恐惧中颤抖。我们你望着我,我望着你,什么话也说不出来。
...(180)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-29 22:09:12

...
Ankaŭ dormi ni ne emis. Ni nur sidadis, rigardante la iompostioman febliĝon de la flamo de l' olelampo kaj aŭskultante la okazan pepadon de musoj sur la tegmentotraboj. Subite ekkokerikis la koko; ĝia bleko vibradis kaj treniĝis en la kvieta aero kiel la fina noto de soprano fine de prezentado.

Onklo Pan stariĝis, frape sencindrigis sian pipon kaj eniris la tenejon. Post minuto li revenis kun la tranga vizitanto. La junulo jam aspektis kiel birdtimigilo pro la pajleroj, kiuj abunde kroĉiĝis al liaj haroj kaj vestaĵoj.

Sed li ŝajnis tute feliĉa. Sur siaj lipoj li havis infanecan rideton. Onklo Pan diradis al li ripete, kvazaŭ maljuna patro, "Ne timu, juna gasto. Ili foriris, foriris jam delonge."
...(181)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
但是我们也不想去睡觉。我们只是坐着,呆望油灯上的亮光逐渐变小,变弱,静听屋梁上的小耗子偶然的几声吱叫。忽然间雄鸡开始叫了,它的啼声在静寂的空中震荡,留连了好一会儿,象一个女高音歌唱家在一场演出结束时所发出的最后音调。

潘大叔站起来磕出他烟杆里的烟灰,便走到存放物件的阁楼里去了。不一会儿他带着那个陌生的客人又走进来。那个年轻人现在看起来就像一个稻草人,头发和衣服上全都沾满了稻草。

但是他的神色很愉快。他的嘴唇上浮现了一个孩子气的微笑。潘大叔像个年老的父亲一样,重复地对他说:“我年轻的客人,不要害怕。他们已经走了,早就已经走了。”
...(181)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-julio-30 23:39:19

...
"Mi scias, oĉjo, mi aŭdis ĉion. Kaj tra la fenestro mi vidis ilin formarŝi laŭ la ŝoseo. Dankon, oĉjo, vi estas denaska proleto." Poste li turnis sin al mia patrino kaj daŭrigis, "S'rino, mi dankas vin.

Mi aŭdis, kion vi diris al la ĝendarmoj. Vi estas vere bonkora. Vi similas mian propran patrinon. Mi memoros vin ĉiam. Nun mi devas foriri."
"Ne!" mia patrino diris. "Estas tiel fride kaj mallume. Vi devas manĝi ion."

Kaj ŝi ekrigardis al Alan kaj daŭrigis mallaŭte, "Infano mia, bonvolu pretigi por la gasto alian tasonda teo." Alan senvorte eniris la kuirejon.
"Vi estas tre afabla," la fremdulo diris al mia patrino, sidiĝante. "Mi jam tro ĝenis vin. Mi bedaŭras."
...(182)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“我知道,大叔,我什么都听见了。我在窗子里看见他们在大路上走过去了。谢谢你,大叔,你是一个天生的无产者。”于是他掉头向我的母亲,继续说:“谢谢您,大娘。

您对侦缉队员讲的话我全都听见了。您真善良,您和我的母亲是一个样子。我将永远不会忘记您。我现在得走了。”“不行!”我的母亲说。“外面是那样冷,又是那样黑。你得吃点东西。”

她又向阿兰望了一眼,用一个低声说:“孩子,请你去弄点点心给他吃。”阿兰什么话也没有说,便走进灶房里去了。“您太体贴人了,”陌生人对我的母亲说着,坐了下来。“我已经给您带来了不少麻烦。我很对不起您。”
...(182)《山村》
*名著欣赏
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-01 00:28:37

...
"Sed diru al mi," diris mia patrino maltrankvile, "ĉu vi vere estas bandito?"
"Ĉu mi aspektas bandito?" la junulo replikis.
"Ne, certe ne!"
"Do bandito mi ne estas."
"Kio vi estas, do?"

"Mi diris al vi, S'rino. Mi estis studento, sed estas jam patrioto, ĉar mi maturiĝis. Mi volas fari nian Respublikon nova kaj feliĉa lando. Ĝi estas tro malnova, tro malnova, kaj tro febla, kompatinde febla..."
"Kial do oni nomas vin banditestro?"

"Ĉar mi organizas batalon de l' malriĉaj kamparanoj kontraŭ la malnova reĝimo koruptita kaj ties administrado. La militaj lordoj kaj ties malvenkintaj soldatoj, kiuj trapasis la regionon, elpremis ĉiun uncon da oleo el la malriĉuloj, kaj bienuloj kaj komercistoj elsuĉis ilian sangon.
...(183)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“不过请你告诉我,”我的母亲不安地说,“你真的是一个土匪吗?”“我的样子象一个土匪吗?”年轻人反问着。“不,当然不像!”“那么我就不是土匪了。”“那么你是什么人呢?”

“我已经告诉过您了,大娘。我曾经是个学生,但现在我是一个爱国者,因为我现在已经长大成人了。我想使我们的祖国成为一个新的、幸福的国家。她是太老了,太老了。也是太弱了,弱得很可怜...”
“那么他们为什么把你说成是一个土匪的头目呢?”

“因为我把种田人组织起来,跟那腐败的政府和官吏做斗争。那些被打败了的军阀队伍曾经路过这个地方,他们把穷人身上的油水都榨光了。军阀和商人也把穷人的血吸干了。
...(183)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-02 00:42:54

...
Mi instruis al ili, kiel deĵeti tiujn realajn banditojn kaj mem preni la potencon. Sekve la bienulo kaj ties dogoj volas mortigi min kaj detrui la movadon. Sed estas tro malfrue. Ĝi disvastiĝis kvazaŭ fulmo kaj akvivas sub la nazo de la regantoj de l' gubernia urbo.

Ili tims la malriĉulojn, kiuj estas tiel multnombraj, S'rino. La malriĉuloj ĉiam estas la plimulto."
"Tion vi do faras!" mia patrino diris surprizite, kun malsuprenturnitaj okuloj. Post momento ŝi relevis la kapon, kaj okulesploris la junulon, kaj demandis, "Ĉu tion ankaŭ mia filo kaj Mintun lernis fari?"

"Nu," la junulo hezitis. Nervoze li rigardis mian patrinon, kies vizaĝo jam esprimis panikemon. "S'rino, mi ne scias. Mi scias nur, ke ili estas tre patriotaj."
"Patriotaj!" mia patrino murmuris nekredeme al si, mallevante la kapon kaj en penson profundiĝante.
...(184)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
我教给他们,怎样推翻这些真正的土匪,怎样从他们手中把权力夺过来。因此地主和他们的走狗们就想杀掉我,摧毁我们的运动。但是现在已经晚了。运动现在已经象野火般地燃烧起来了,而且就在县城那些店老爷的鼻子底下蔓延开来。

他们害怕穷人呀,大娘。因为穷人多,穷人总是占绝大多数的。”“你干的原来是这类事情!”我的母亲惊愕地说。她的眼皮垂下去了。过了一会儿,她又抬起头来,把这个年轻人仔细打量了一下。她问:“明敦正在学习的和要做的。也是这种工作吗?”

“嗯,”年轻人犹豫起来。他神经质地望着我的母亲--她的脸色这时显得有些惊慌。“大娘,我不知道。我所知道的是,他是非常爱国的。”“爱国的!”我的母亲用怀疑的口气低声对自己说,同时低下了头,陷入沉思中去。
...(184)《山村》
*名著欣赏
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 00:27:31

...
Alan venis el la kuirejo kun pleto da teo kaj kukoj. La vizitanto sidiĝis apud la tablo kaj servis al si manĝaĵon kaj trinkaĵon. Tre rapide li manĝis, ĉar la koko jam kokerikis la duan fojon. Fininte, li stariĝis, diris, ke li devas iri, kaj avertis nin, ke ni al neniu sciigu pri li, ĉar la malamikoj punus eĉ tiujn, kiuj kaŝis lin.

Onklo Pan forprenis la pajlerojn kroĉiĝintajn al liaj haroj kaj vestaĵoj, kaj mia patrino pretigis pakaĵeton da kukoj por li se li malsatus. Poste ili ŝteliris kviete ĝis la pordo kaj ĝin tre atente malfermis sen bruo.

Nia gardhundo Lajbaŭ, englitis kaj snufis la fremdulon. Sed Onklo Pan per unu mano fermis ĝian buŝon kaj per la alia karesis ĝian dorson, tiel ke ĝi mildiĝis kaj kvietiĝis. La fremdulo elglitis tra la pordo kaj malaperis en la aŭroron.
... (185)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
阿兰从灶房里走出来,端着一盘点心和茶。客人在桌子旁坐下来,不客气地用着这些茶食。他吃得很快,因为鸡叫已经第二遍了。他吃完东西后,便又站了起来。他说他得马上就走,同时嘱咐我们,不要把他的事对任何人讲,因为敌人决不会放松隐藏过他的人。

潘大叔把那些沾在他头发和衣领上的稻草掸掉,我的母亲也为他包了一包饼子,以防他在路上饥饿。于是他踮着脚走到门那儿,轻轻地拉开门闩,没有发出任何声音。

我们的看家犬来宝也溜了进来,在陌生人周围嗅了几下。潘大叔一手把它的嘴巴捂住,另一只手抚摸着它的背,好叫它温顺和听话。陌生人侧身走出屋外,在黎明中消失了。
...(185)《山村》
*名著欣赏
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 22:54:27

...
"Kia stranga junulo!" Onklo Pan komentis pri la foririnto. "Li sonas kiel dua Mintun. Cetere, s'rino, ĉu mi sciigu al Onjo Krizantemo ĉion, kion mi aŭdis pri ŝia edzo?"
"Ne! Eĉ ne unu vorton!" mia patrino diris.

"Ni devas komplete forgesi la okazintaĵon, ĉar iel ĝi tre malĝojigas min." Ŝi paŭzis penseme dum memento. Poste ŝi daŭrigis monologe, "La mondo jam iĝis tiel stranga."
La meĉo de la lampo ekgluglis kvazaŭ eĥante la vortojn de mia patrino, kaj ektremis ĝia febla lumo.

Elĉerpiĝis la oleo. Sed ŝajne neniu humoris enverŝi iom pli, ĉar ĉiujn paralizis la peza ĉirkaŭa atmosfera. Ni rigardis la meĉon dum ĝi plendis seke, kaj ĝian lumon dum ĝi formortis kaj la mallumo alproksimiĝis. Fine rekomenciĝis la minaca silentado. Kaj en la silento ritme ekfajfis kompatinda ronketo defie al la premanta trankvileco. Tio estis nia laboreginta Alan, kiu ekdormis pro elĉerpiĝo.
...(186)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“一个多么奇怪的年轻人啊!”潘大叔议论着那个离去了的客人来。“他说的话简直象第二个明敦。顺便问一下,大娘,我要不要告诉菊婶这些关于她的丈夫的消息?”“不能!一个字也不能告诉她!”

我的母亲说,“今夜出的这件事,我们必须全都忘掉,因为我一想起来就觉得好不舒服。”她若有所思地停了一会儿,接着她自言自语地说,“世界现在变得真奇怪。是的,这是一个奇怪的世界。”油灯上的灯芯开始在吱吱作响,好像是在附和着我母亲的话语,它微弱的光亮也在不停地摇摆起来。

灯油已经烧完了。但是谁也似乎不想再向灯里添油,全都被四周 包围着我们的沉重空气所麻痹住了。我们盯着灯芯在枯燥地发出怨言。它的亮光灭了,黑暗也一步一步地逼近拢来。最后,那种具有威胁性的沉寂又开始了。在这沉寂中一个微小得可怜的鼾声又有节奏地升了起来,向这茫茫的沉寂挑战。这鼾声是我们劳苦的阿兰发出来的,她已经因极度疲倦而睡过去了。
...(186)《山村》
*名著欣赏
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 23:11:15



Finfine foriris la mizera vintro, kune kun la du malagrablaj memoraĵoj, kiuj dum multaj noktoj hantis la sonĝojn de niaj vilaĝaoj: la lukontrakto, kiun oni renovigis novjare kun Ĉu Min, kaj laŭ kiu la lupago plialtiĝis senprecedence je dudek pocentoj; kaj la povraj donacoj, kiujn ni oferis al nia Dio Kuireja sur la sojlo de lia foriro de la Ĉielon.

Jam tre helis la suno, kaj ĝia freŝa varmo forpelis ĉiujn niajn antaŭtimojn kaj eĉ alportis al ni novajn esperojn.
Nun venis la sezono de semado. Kaj kiam ajn temis pri semado, ni ne nur ekvigliĝis, sed ankaŭ ĝojiĝis nekredeble.

Ni elportis la saketojn da semrizo el niaj subtegmentejoj, kaj malpakis ilin kaj elverŝis la enhavon sur la sekigajn matojn kaj nudigis ilin antaŭ la ridetanta suno. Poste ni repakis la semojn en pajlosakojn samgrandajn kiel akvositeloj, kaj ligis ilin al longaj stangoj kaj mallevis ilin en la lageton aliflanke de l' vilaĝa placo.
...(187)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@


苦难的寒冬终于过去了,包括多少不眠之夜使我们村人感到忐忑不安的两个记忆:在新年时村人与储敏重订的佃租又增加百分之二十;我们在灶王爷升天时给他所供奉的礼物。

现在是阳光明媚,带来新的温暖,把我们的一切疑惧也都驱走了,甚至还给我们带来了新的希望。
这正是播种的季节。只要是这个季节一到来,我们大家就都忙起来了,但是同时我们也感到不可置信地高兴。

我们从阁楼上把那些用小袋子装着的稻种取下来,解开袋子,把里面的东西倒在晒篷里,放在笑盈盈的太阳光里接受新鲜的空气。然后我们把种子再装在水桶那么大的稻草包里,每个包上系着一根绳子,然后放进我们村前广场下面的池塘里泡起来。
...(187)《山村》
*名著欣赏
2011.12.18
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 01:03:44

...
Post tri tagoj ni eltiris per la ŝnuretoj la pajlosakojn. Elgutetis akvo, kreante flaketojn sur la tero; kaj fiŝetoj, kredante, ke ili troviĝas ankoraŭ en la lageto. Kokinoj kaj virkokoj alproksimiĝis gvatokule, atendante ĝis la akvon forsuĉis la grundo, kaj poste ili bekmanĝis la akvobestetojn unu post unu kvazaŭ grenerojn.

Niaj vilaĝanoj observis perpleksite kaj amuziĝe la agadon agresan kaj brutalan. Kiam la akvo jam fordreniĝis el la pajlosakoj, oni portis ilin ĝis la draŝejo, jam varmigita de la suno. Ni malligis la pakaĵojn. La rizo jam aperigis blankajn sprosetojn. La vetero jam estis escepte varma laŭ tiu sezono.

La vizaĝo de ĉiu vilaĝano vidigis rideton. Eĉ Benĉin, nia taoisma pastro, ridetis tutkore, kvankam teron li ne kultivis. Sed plej gaja el ĉiuj estis Maŭmaŭ. Ĉijare li kultivis pli da tero de Ĉu Min ol iam antaŭe. Li sciis, ke tio estas malfacila, ĉar la kondiĉoj estis tre rigoraj, sed mankis alternativo.
...(188)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
三天以后,我们把那些稻草包用绳子又从池塘里拉上来。水从草包里往外渗,鱼和小虾也从草里跳出来,在那些泥水团里泅游,还以为它们仍然是生活在池塘里面。公鸡和母鸡以虎视眈眈的眼光盯着它们,等待水被泥土吸干,然后一个一个地啄食这些水里生物,象它们啄食谷粒一样。

我们的村人,怀着迷惘和有趣的心情,望着这种侵略和残暴的行为。当这些草包里的水渗干了以后,它们就被挪到那已经被太阳晒暖了稻场上去,然后我们把它们解开。稻种已经冒出了细小的、粉白色的嫩芽。对这个季节说来,这个时刻的太阳显得特别暖和。

这时每个村里每个人脸上都挂着笑。甚至我们的道士先生本勤也满怀高兴地微笑起来,虽然他并没有田种。不过最高兴的人还是毛毛。这年他从储敏所佃来的田要比那一年都多。他知道这桩交易是非常苛刻,因为佃租的规定非常严厉,但是他没有别的选择。...
...(188)《山村》
*名著欣赏
2011.12.19
senkulpa.gif

Reen al la supro