Contenido

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

de Flago, 12 de febrero de 2010

Aportes: 461

Idioma: 简体中文

Flago (Mostrar perfil) 1 de marzo de 2010 01:50:53

...
La protagonisto, Majaj Floroj, estis terure trompita de sentaŭgulo, al kiu ŝi bedaŭrinde enamiĝis pasie. La junulo estis bela kaj lerta kaj bone konis la peozion. Sed siajn talentojn li ne bone uzis. Kiam li estis knabo, li amikiĝis kun malbonuloj.

Anstataŭ provi la Imperian Ekzamenon, li pasigis la tempon verkante serenadojn kaj sorĉis multajn bonajn knabinojn per siaj rimaĵoj. La plej nova estis nur la plej bedaŭrinda viktimo, ĉar li ne nur senkompate forlasis ŝin, sed ankaŭ restigis en ŝia koro impreson plej belan tamen falsan, kiun ŝi ne povis forgesi kaj kiu turmentis ŝin tage kaj nokte.

"Nun mi volas atentigi vin pri du aferoj laŭ la deziro de la sankulo." Nia rakontisto subite sonorigis la tamburon, kaj ĉesis la ruliĝantaj perloj.
"Unue, la junulo fuŝis malbona societo. Due, la knabino tro facile donis sian amon; alivorte, ŝi tro senpacienciĝis!"

"Sed kiu scias, ke la viro estis sentaŭgulo?" Onjo Krizantemo murmuris al si, suspirante. "La viroj estas malbonemaj! " ŝi konkludis. Kaj poste ŝi elprenis mantukon kaj purigis sian nazon kaj sekigis siajn okulojn. Kiel ĉiuj ĉeestantaj virinoj kaj knabinoj, ŝi ne povis ne larmi pro la malfeliĉo de sia sekso.
...(20)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

女主角海棠花很不幸受到了一个花花公子的欺骗,

Flago (Mostrar perfil) 2 de marzo de 2010 01:13:58

...
Laŭ Liŭ vere estis majstra rakontisto --fakto, pri kiu ofte insistadis mia patrino, kiu bone konis lian historion. Sian arton li lernis tra malfacilaĵoj kaj superhomaj suferoj. Lia patro estis sentera kamparano, kiu ne povis nutri lin kaj devis sendi lin al monaĥejo por esti laika monaĥo. La abato instruis al li legadon kaj ĉantadon de budhanaj psalmoj.

Li estis dotita de bona voĉo kaj nature progresis en la ĉantado. Sed kiam li konis sufiĉe da ideogramoj por mem legi, li esploris malnovajn romanojn kaj legendecajn dramojn anstataŭ sanktajn librojn. Iun tagon la abato trovis kaŝita sub lia lito lian literaturan kolekton. La religiulo piedbatis lian poataĵon kaj senvorte indikis, ke li foriru.

Li ne naskiĝis por liberiĝi de l` mondecaj emocioj. Certe, se li restintus, li estus fariĝinta tre maltaŭga monaĥo. Efektive, emfazis mia patrino, li havis multajn konceptojn romantikajn. Ekzemple, li iam provis esti in-simulanto en teatra trupo, sed malsukcesis plaĉi al ties estro.

Nur tiam, kiam li hazarde renkontis vagantan kantiston, li lernis disvolvi rakontojn tenore, falsete kaj soprane. Kaj, estante jam junulo, li revenis al la vilaĝo kiel sukcesa rakontisto.
...(21)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
老刘真是一个说书的好手。知道他的历史的我的母亲,一直坚持这个看法。

Flago (Mostrar perfil) 2 de marzo de 2010 07:59:01

...
Li plezurigis niajn vilaĝanojn ĝis kliniĝis okcidenten la luno aŭ la roso ekformiĝis. Multaj virinoj kutimis hejmeniri malsekokule. Ĉiam venis mia patrino por alvoki Alan-on kaj min antaŭ ol la rakonto atingis sian finon, ĉar la fino ordinare estis trista.

Efektive Laŭ Liŭ estis sentimentalulo, kiu bone rakontis nur tragediojn. Sed ĉi-vespere mia patrino alvenis iom malfrue. Laŭ Liŭ, kompletigante la historion de l` frua vivo de Majaj Floroj, jam ekvoĉis tristece. Alan profunde plorsingultis, kaj apenaŭ kapablis levi sian kapon.

Mia patrino klinigis malantaŭen la kapon de Alan, suprenturnante ŝian vizaĝon. En ŝiaj okuloj spegulis larmoj stellumon. Ankoraŭ skuis ŝin plorsingultoj. Sen la forta tenado far mia patrino, ŝi estus falinta teren.
...(22)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
他娱乐我们的村人,直到月亮西斜,

Flago (Mostrar perfil) 3 de marzo de 2010 00:08:16

...
"Stultulino!" diris mia patrino riproĉe, "kiel vi povas toleri la ĉiuvesperan elspezon de larmoj?"
Alan ne respondis, sed plu skuiĝis plorsingulte.
Mia patrino helpis ŝin stariĝi, kaj aldonis, "Se vi daŭrigos la ploradon, mi ne permesos, ke vi revenu ĉi tien morgaŭ vespere.

La rakonto estas nur rakonto. Vi ne devus ĝin tiom kredi."
"Sed la larmoplena kantado kaj lamentado de Laŭ liŭ estas realaj," komentis Onklo Pan, simpatie al Alan.
"Ha, pro tio vi permesis, ke ŝi restu tiel longe ĉi tie!" Mia patrino diris. "Vi devis antaŭ longe sendi ŝin al la lito."

Onklo Pan nenion diris plu, sed pendigis sian kapon. Alan viŝis per la maniko siajn okulojn por sekigi la larmojn kaj malvolonte marŝis antaŭ mia patrino al la domo. Dum ni hejmeniris, mia patrino demandis al mi per mallaŭta voĉo, "Kiam Alan komencis plorsingulti?"

"Mi ne scias," mi diris. "Eble kiam Majaj Floroj ekpensis pri sinmortigo post sia amseniluziiĝo."
"Denove sinmortigo?"
"Jes, tamen ĉifoje laŭ alia maniero."
"Morgaŭ vespere vi ambaŭ devos resti hejme," mia patrino diris per voĉo jam pli laŭta, por ke Alan povu aŭdi. "Tiuj sinmortigoj malbone efikas al via dormado."

Sed la morgaŭon, tuj post la vespermanĝo, Onklo Pan denove kondukis nin ĝis la placo. Mia patrino ne kontraŭstaris. Lavinte manĝilaron, ŝi eĉ venis mem por esti kun ni. La rakonto estis la dua parto de la antaŭa -ĝi estis triparta. Mia patrino sidis apud Onjo Krizantemo. Onjo daŭre komentadis flustre al mia patrino,
"La viroj estas malbonemaj! La viroj estas malbonemaj!"
...(23)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“你真是一个傻丫头!”

Flago (Mostrar perfil) 3 de marzo de 2010 01:05:27

...
"Jes, tamen ĉifoje laŭ alia maniero."
"Morgaŭ vespere vi ambaŭ devos resti hejme," mia patrino diris per voĉo jam pli laŭta, por ke Alan povu aŭdi. "Tiuj sinmortigoj malbone efikas al via dormado."
Sed la morgaŭon, tuj post la vespermanĝo, Onklo Pan denove kondukis nin ĝis la placo. Mia patrino ne kontraŭstaris.

Lavinte manĝilaron, ŝi eĉ venis mem por esti kun ni. La rakonto estis la dua parto de la antaŭa -ĝi estis triparta. Mia patrino sidis apud Onjo Krizantemo. Onjo daŭre komentadis flustre al mia patrino,
"La viroj estas malbonemaj! La viroj estas malbonemaj!"

"Sed Laŭ Liŭ estas agrabla viro," diris mia patrino al ŝi.
"Nu, iom tro ineca kaj malforta," Onjo Krizatemo flustris malemfaze.
"Ĉu ne plaĉas al vi tia tipo?" reflustris mia patrino.
"Nu ..." Onjo Krizatemo ne povis kompletigi la frazon.

Intertempe Laŭ Liŭ daŭrigis sian rakonton, jen tenore kiam li rolis la sentaŭgulon, jen soprane kiam li parolis laŭ la protagonisto. Efektive en niaj mensoj ne plu ekzistis Laŭ Liŭ , sed du rolantoj: unu ina, kvieta, bela kaj sentimenta, l` alia vira, lerta, malboneca kaj danĝere belaspekta.

Kontraŭ tiu ĉi magio, ĉiu familio en nia vilaĝo donis al li cent ĝinojn da rizo por periodo, tiel ke li povu daŭre disvolvi rakontojn sen zorgoj pri sia vivteno. Kaj feliĉe la rikolto ĉi-jare estis bona. Kvankam la bienulo Ĉu Min, kiu loĝis en la urbeto, forprenis grandan pocentaĵon kiel terlupagon, tamen niaj vilaĝanoj povis ankoraŭ ŝpari sufiĉe da greno por tion ebligi.
...(24)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“对,不过这次的做法不同

Flago (Mostrar perfil) 6 de marzo de 2010 09:23:18


Alan estis soleca junulino, tiel soleca kiel Onklo Pan. Sed ŝi ne devenis de loko tiel malproksima kiel Norda Ĉinio. Ŝi devenis de vilaĝo en distanco de pli ol dek lioj. Tamen ŝi estis soleca, ĉar ŝiaj parencoj estis ĉiuj mortintaj. Aataŭ tiom longe ili mortis, ke ŝi apenaŭ povis memori ilin.

Ŝia patro estis malriĉa kamparano, kaj, kiel la plimultaj kampuloj liaspecaj, finis laŭ neatendita meniero sian vivon dum jaro de sekego. Dum tuta somero ne pluvis. La rizo en la kampoj estis cindrigita. Do okazis granda malbundeco, kiun la homoj poste rememoris kiel "la grandan nutromankon".

Tute ne troviĝis rizo en la ĉirkaŭaĵo. Sed en la urbeto troviĝis stokego, tenata de Ĉu Min, la plej riĉa bienulo de la regiono. Li disdonis ĝin al la suferantaj terkulturistoj interŝanĝe kontraŭ ilia tero. En la daŭro de kelkaj semajnoj li ekposedis ĉiujn rizkampojn de la regiono.

Tiam subite ekfalis iom da pluvo. Ĝi estis pluvo bela, kiu revivigis la tutan mortan teron. La patro de Alan iris al sia iama kampo kaj provis planti iom da sojfaboj.
...(25)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@



阿兰是一个孤独的女子--象潘大叔一样地孤独。

Flago (Mostrar perfil) 7 de marzo de 2010 00:13:37

...
"Vi ne rajtas labori ĉi tie!" diris la nova luanto de Ĉu Min, fortika malhela junulo, kiu sukcesis akiri pecon da tero ĉar li proponis pli bonajn kondiĉojn. "Ĝi jam apartenas al la bienulo Ĉu Min."
"Ĝi estas ja mia!" diris la patro de Alan. "Mi prilaboris ĝin dum la tuta vivo!"
"Idioto, ĉu vi ne memoras, ke vi interŝanĝe ĝin kontraŭ tricent ĝinoj da rizo?

Ĉu vi ne scias, ke mi subskribis kontrakton kun Ĉu Min por tiu ĉi kampo?" la junulo insultis lin. "Kiel vi aŭdacas! Jen mia tero!... mi heredis ĝin de mia patro. "Sen unu plia vorto li vangofrais per sia manego la junan terkulturiston. La junulo ne cedis. Tigre li alsaltis la atakinton, per granda pugno batadante ties kapon.

La patro de Alan estis tiam jam iom maljuna. Li ne povis elteni la interbatiĝon kaj falkuŝiĝis sur la teron, kiun li pretendis sia pro uzkutimo. Lia nazo sangis kvazaŭ du rojoj kaj el lia buŝo sputiĝis sango. Post tri tagoj li mortis. Lia edzino, timigite de l` malluma sentera estonteco, pendumis sin en la posta vespero. Alan estis tiam nur trijara.
...(26)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
“你现在无权在这里耕种了!”

Flago (Mostrar perfil) 8 de marzo de 2010 02:34:40

...
Alan estis infano bela. Mia patrino trovis ŝin sidanta stultece sur la sojlo de l` dometo, kiam ŝi iris proponi kontribuon por aĉeti ĉerkojn al la mortinta duopo. Tuj ŝi sentis allogiĝon al ŝi kaj kondukis ŝin al sia hejmo. Por laŭleĝigi ŝin kiel familianon, mia patrion organizis malgrandan tefeston por la olduloj de nia vilaĝo, anoncante ke mia pliaĝa frato estas fianĉigita al ŝi kiel ŝia fianĉo kiam li plenkreskiĝos.

Sed laŭ la kutimo ŝi devis esti servistino antaŭ ol ŝi formale edziniĝus. Kiam ŝi estis kvinjara, ŝi komencis plenumi hejmajn taskojn sub instruo de mia patrino. Dum la kreskado ŝi vere aspektis kiel belulino. Mia patrino vartis ŝin kvazaŭ filinon, esperante ke ŝi iam fariĝos kapabla dommastrino, kompetenta posteulo en la domo, tiel ke ŝi mem povu senĝene emeritiĝi, kiam ŝi estos maljuna.

Ŝi ne permesis, ke Alan faru penan laboron ekster la domo, por ke ŝia belo en estu damaĝita. Kaj tian dorlotadon al servistino mia patrino povis permesi al si, ĉar ni jam ne dependis de la tero. Mia patro, estinte malriĉa instruisto en la foirurbo, jam trovis postenon de sekretario en firmao de la nova, prospera kotonkomerco, en la metropola "Granda Urbo" malsupre de la rivero. Li ricevis salajron pli bonan, ol li povus kiel instruisto.
...(27)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@@

...
阿兰是一个长得很俊的孩子。

Flago (Mostrar perfil) 9 de marzo de 2010 02:47:36

...
Unue Alan ne sciis, ke ŝi devas esti servistino ĝis ŝi fariĝos la edzino de mia frato. Sed iom ekkomprenante la homajn aferojn, ŝi komencis konstati sian situacion kaj senti ion malĝustan pri sia destino. Ŝi foje iĝis pensema kaj malfeliĉa, precipe kiam okazis la Aŭtunmeza Festo, dum kiu la junuloj iris por viziti kun donacoj siajn malproksimajn parendojn en aliaj vilaĝoj. Kompreneble Alan lokon por viziti ne havis.

Tiu tago estis denove Aŭtunmeza Festo. Matene ŝi aspektis tre pale. Ŝiaj okuloj estis ŝvelintaj. Ŝajnis, ke ŝi ne dormis bone la antaŭan nokton. Efektive mi poste eksciis, ke la antaŭan vesperon ŝi iris al la tombejo en la montaro malantaŭ la vilaĝo, por plori apud la freŝa tombo de alia servistino, kiu lastatempe mortis pro variolo.

Ŝi tre bone estis koninta ŝin, kaj ili ofte kunestadis, parolante pri sia soleco kaj lamentante pri sia malfacila sorto. Sed tion mia patrino ne sciis. Ŝi supozis, ke Alan estas simple tristhumora pro pensado pri la gaja festo, ĉar mankas al ŝi parencoj viziteblaj. Ŝi donis al ŝi liberan tagon, kaj diris, ke mi akompanu ŝin.

Ni ne sciis, kiel festi la festivalon. Do anstataŭe ni promenadis laŭ la riverbordo, ĉar la suno estis tre varma. Ankaŭ multaj junuloj estis en plena aero. La plimultaj kantadis amkantojn. Ja estis bela aŭtuna tago. Tre klara estis la ĉielo, kaj la venteto alportis odoron de dolĉa osmanto. Ĉiu havis emon kanti.
...(28)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
阿兰最初并不知道,在她成为我的哥哥的妻子以前,

Flago (Mostrar perfil) 10 de marzo de 2010 02:43:41

...
Sed Alan restis kvieta. Nur siajn piedojn ŝi rigardis dum ni iradis apud la rivero. Ŝi ŝajnis ne aŭdi la kantojn, nek flari la dolĉan osmanton. Senvorte ni pluiris, Kvazaŭ ĉe entombigo. Subite albloviĝis iom da vento, ĉifante ŝiajn belajn nigrajn harojn. Ŝia vizaĝo anserhaŭtiĝis. Ŝiaj kruroj komencis tremi, kaj ŝi sidfalis sur pecon da herbaĵo apud la vojo.

"Mi ne sentas min bone," ŝi diris rapide, anhelante. "Prenu min hejmen."
Mi helpis ŝin stariĝi kaj per ambaŭ brakoj subtenis ŝin dum la hejmeniro. Vere, ŝi fartis malbone. Mi sentis varmegaj ŝiajn manojn.
Kiam ni alvenis hejmen, mia patrino metis dum kelka tempo la manon sur la kapon de Alan. "Ĝene," murmuris mia patrino. "Estas febro. Kie vi estis?" Ŝi turnis la okulojn al mi.
"Sur la riverbordo," mia diris.
"Supozeble ŝi malvarmumis. La rivera vento ĉisezone estas akra kaj ĉiam ŝteliĝas en la korpon tra la poroj."

Ŝi enlitiĝis Alan-on kaj kovris ŝin per kotonŝtopita stebkovrilo kaj ankaŭ per ĉiuj troveblaj vintraj vestaĵoj.
"Prefere ŝi ŝvitu, por ke la vento povu reeliri tra la poroj," ŝi diris.
Poste ŝi iris en la kuirejon por pretigi trinkaĵon, kiu rapidigu forvaporiĝon de la vento, kiu enestas.

Ŝi tranĉis peceto da zingibro kaj elprenis iom da bruna sukero, kaj metis ilin kune en poteton plenigitan de pura akvo, kaj kuiris ĉion sur malgranda fajro. Post kvaronhoro proksimume, ŝi elverŝis la akvon en pelvon, kiu tuj dissendis vapornubon kaj fortan odoron de zingibro. La miksaĵo aspektis blanka kiel lakto. Mia patrino ĝin portis al Alan, kaj diris mallaŭte:
"Tio ĉi sanigos vin, infano mia."
...(29)《Montara Vilaĝo》

@@@@@@

...
不过阿兰却是沉默着的。

Volver arriba