Mesaĝoj: 460
Lingvo: 简体中文
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-25 23:21:12
Mi diris, ke tio ne estas justa al povrulo kiel Maŭmaŭ. Oni diris, ke helpi oni ne povas, ĉar la dekstrujloj disigis sin de la revolucia potenco en la Provinca Ĉefurbo kaj komencas ofensivojn kontraŭ revolucio en diversaj lokoj; ke tiu reakcia movado ŝajnis disvastiĝi en tiun ĉi regionon ĉar ili estis tre potencaj, subtenataj tiel de fremdaj potencoj kiel de riĉaj bienuloj; kaj ke oni estas terure okupata starigante defendon en la regiono.
Unuvorte, s'rino, oni rifuzis doni ĉerkon aŭ sendi homojn por enterigi Maŭmaŭ-on. Do mi devis mem entombigi lin sen ĉerko. Lia kadavro estis terure peza. Mi ne povis kredi, ke li estis unu el niaj vilaĝanoj, unu el niaj frataj terkulturistoj. Sed ĉion rekontis liaj malnetaj vestaĵoj. Kompatinda Maŭmaŭ neniam portis novan vestaĵon, de kiam li edziĝis al Korvino, kiel vi scias, s'rino."
Mia patrino restadis silenta, trarigardante la fenestron, kie pluraj paseroj ĉirpis kaj luktis kiel kutime pri ia nutraĵo. Onklo Pan metis sian kapon inter la manojn kaj ekgratis furioze per la fingroj. Alan tiumomente elvenis el la kuirejo, tenante per la manoj bovlon da varmegaj nudeloj, de kiuj la vaporo spiralis en la aeron kiel drako.
...(400)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
我说这对于象毛毛这样一个穷人不公平。他们说他们也没有办法。在省城里的反动派势力,已经从革命阵营中分裂出去了,正在从许多据点向革命进攻。这种反革命活动似乎已经在向我们这个地带扩展过来,因为有很多外国势力和地主在支持他们,所以他们现在正忙得不可开交,作防守这个地区的各种准备。
一句话,大娘,他们不能发一口棺材,也派不出人去掩埋毛毛。。所以我只好自己动手去埋葬他,但没有棺材。他的尸体真是沉重得可怕。我简直不能相信,他是我们同村的人,是我们庄稼人中的一员。不过他那破烂的衣服说明了一切。大娘,你知道得很清楚,他自从讨了母乌鸦以后,从来没有穿过一件新衣服。”
我的母亲什么话也没有说,望着窗外发呆。窗外有几只麻雀在吱吱喳喳地乱叫,象平时一样,抢夺一点食物。潘大叔把他的脑袋埋进双手里,使劲地用手抓自己的头皮。阿兰这时从灶房里才、走出来,手里捧着一碗热面,蒸气从面里蜿蜒地升起来,象一条龙。
...(400)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.22
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-26 23:03:51
Onklo Pan diris per malalta tamen peza voĉo, "Dankon, Alan, sed mi nenion volas manĝi. Mi ne malsatas."
"Ja manĝu iom, Onklo. Mi kuiris tion laŭ mia plejeblo," Alan diris, kiel plenkreskulo. Ŝi pasigis lastatempe la pliparton de sia tempo kun Laŭ Liŭ, kaj lernis konduti en la domo kiel gasto prefere ol domano.
Vidante la nerespondemon de Onklo Pan, ŝi aldonis, "Bonvolu ja manĝi iom, Onklo. Mi eble ne plu havos okazon gustumi mian kuiraĵon. La aferoj en la mondo estas ŝanĝiĝantaj tiel terure rapide!" kaj ŝi surtabligis la pladon kaj poste remalaperis en la kuirejon.
Mia patrino eksaltis pro la vortoj kaj turnis sian rigardon de la fenestro ĝis la malnova konata manĝotablo. "La aferoj ŝanĝiĝas terure rapide, efektive!" ŝi monologis. Poste, sinturnante al Onklo Pan, ŝi aldonis, "Volu manĝi ion, Onklo, alie vi elĉerpiĝos."
...(401)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
潘大叔用一个低柔、但是沉浊的声音说:“谢谢你,阿兰, 不过我现在什么东西也不想吃。我不饿呀。” “吃点东西吧,大叔。我是用心做的呀,”阿兰说,象个成年妇女一样。最近一段时间,她主要是和老刘在一起,一切言行举止已经学得象家里的一位客人,而不是一个成员。
她看到潘大叔没有反应,就又补充了一句。“吃一点吧,大叔。也许我再没有太多的机会为你做饭了,也正如你再没有太多的机会尝我煮的东西。世界的事情正在起快速的变化,快得可怕!”她把这碗面放在桌上,又钻进灶房里不见了。
她的话语使我的母亲打了一个寒噤。他把视线从窗子掉向我们所熟知的那张古老的饭桌。“事情的确在发生变化,快得可怕!”她自言自语地说。接着她掉向潘大叔,继续说:“吃的吧,大叔,否则你会顶不住了。”
...(401)《山村》小说连载
*名著欣赏
23 jul.2012
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-27 23:06:51
"Mi ne povas, s'rino," Onklo Pan diris, levante sian kapon. "La kadavro de Maŭmaŭ daŭre hantas mian fantazion. Estas strange, vere tre strange. Tuj kiam mi fermas la okulojn, mi vidas Maŭmaŭ-on."
"Vi forgesos pri tio post iom da tempo. Ne necesos al ni multe da tempo por forgesis mortinton."
"Multajn terkulturistojn mi forgesis, sed ŝajnas al mi, ke mi neniam forgesos Maŭmaŭ-on, kiu mortis tiel terurmaniere, kaj iun mi entombigis per miaj propraj manoj. Sciu, s'rino, kiam mi fosis la tombon, miaj manoj tremis kiel folioj en stormo."
"Oj..." Mia patrino eĥis penseme.
Post momenta silento, Onklo Pan rekomencis, per infaneca tono, kun artefarita infaneca rideto, "S'rino, ŝajnas al mi, ke mi devus reiri al mia naska vilaĝo en la Nordo. Pri ĝi mi pensis dum tiuj ĉi tagoj."
Mia patrino eksaltis, dum ŝiaj okuloj subite sovaĝiĝis fikse al Onklo Pan, kaj demandis, "Kio igas viin pensi pri tio? Vi neniam antaŭe pensis pri via militŝirita naskiĝloko."
...(402)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
“我吃不下,大娘,”潘大叔说,抬起头来。“毛毛的尸体不停地在我的脑里出现。这也真怪,怪极了。我只要一闭上眼睛,毛毛就来了。” “你迟早会忘记他的。忘记掉一个死人并不需要花多少时间呀。”
“我忘记过许多种庄稼的伙计,不过我想我永远也忘记不了毛毛。他死得那样可怕,而且还是我亲手把他埋的。你知道,大娘,我在挖他的坟坑的时候,我的心一直在颤动,象大风中的树叶一样。”“噢...”我母亲有所思地回答说。
沉默了一会儿以后,潘大叔作出一个勉强的孩子气的微笑,同时也用一个孩子气的声音,说:“大娘,我想我应该回到北方的老家去了。这些天我一直在梦想着它。”我的母亲吃了一惊,她的眼神突然变得粗野,盯着潘大叔,问:“你怎么想起这件事来?你过去从来没有想过你那个被战争毁坏了老家呀。”
...(402)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.24
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-29 09:10:53
"Multaj aferoj pensigas min pri tio nun, s'rino."
"Ĉu mi rajtas aŭdi pri ili?" Mia patrino nervoziĝis.
"Morto, unuavice. Kiam mi estis juna, mi tute ne pensis pri morto. Sed nun jes. Mi volis entombiĝi proksime al miaj prauloj, s'rino. Kaj Korvino, duavice.
Neeble, ke mi frontu ŝin. Se mi sciigos al ŝi la novaĵon, ŝi eble sin transdonos al frenezeco kaj batos forte sian ventron, kiel ŝi ordinare faras en tiaj cirkonstancoj, tiel ke ŝi okazigu trofruan naskiĝon de ŝia bebo. Ŝi devas hav i sanan, bonan bebon por daŭrigi la familian linion de Maŭmaŭ.
Nur tion postlasis kompatinda Maŭmaŭ en tiu ĉi mondo. Mi ne tolerus vidi, ke ĝi estus domaĝita."
"Sed tio ĉi estas via hejmo, Onklo." Mia patrino fingromontris al la tero. "Vi helpis konstrui la familion. Sen vi ĝi ne plu estus familio."
...(403)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
“现在可有许多事情叫我想起它来了,大娘。” “能够告诉我吗?”我的母亲变得神经质起来。 “死,这是第一件事。在我年轻的时候,我从来没有想到过死。但是现在我想到了。我希望躺在我祖先的坟墓旁边,大娘。母乌鸦,这是第二件事。
我不可能见她的面。如果我把事情的真相告诉她,她也许就会发起疯来,恨恨地捶自己的肚皮,弄得她的孩子流产-这种事她会干得出来的。她得生出一个健康的小宝宝,来接毛毛的宗嗣。
这孩子是毛毛留给这个世界的唯一东西,我不能眼睁睁地看着它毁坏。”“但这里就是你的家呀,大叔,”我的母亲指着脚下的土地说。”建立起这个家你也出了一份力量呀。没有你,这个家就不成其为一个家了。”
...(403)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.25
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-29 23:05:52
"Mi scias, s'rino. Sed ĉio estas jam tiel ŝanĝiĝinta. La vilaĝo nun ŝajnas al mi fremda. Ankaŭ la urbeto. Eĉ Alan..."
"Mi komprenas, kion vi celas diri," mia patrino interrompis lin. "Sed ni estas samaj. Ŝanĝiĝas nur la gejunuloj. Baldaŭ ni ne plu havos rilatojn kun ili. Ni apartenas al la malnova tempo, vidu.
Junĉi baldaŭ ricevos sian dividendon, mi supozas. Tiam ni emeritiĝos. Ni fermos niajn orilojn kaj okulojn al la nuna mondo."
"Sed mi estas soleca maljunulo, s'rino. Emeritiĝi mi ne povas."
"Vi havos la junan bovinon por distri vin. Ŝi naskos al vi nepojn kaj nepinojn. Ŝia familio plene okupos vian tempon."
"Jes, eble vi pravas, s'rino. Sed la cirkonstancoj estas jam tiel ŝanĝiĝintaj!" Onklo Pan peze suspiris. Liaj maljunaj okuloj malheliĝis kaj svagiĝis kaj obtuziĝis. Li rigardadis senvide tra la fenestro al la arboj kaj la pretera ŝoseo kaj la ondiĝantaj montetoj preter la ŝoseo.
...(404)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
“我知道,大娘。不过现在所有的事情都变了。我觉得这个村子似乎对我也感到陌生。那个市镇也是这样。甚至阿兰...”“我懂得你的意思,” 我的母亲打断她的话说。“不过我们还是原来的样子呀。只有年轻人变了。很快我们就和他们没有关系了。你知道,我们总算是老一代的人呀。
荣季不久拿到他的花红。那时我们将退出这个世界,我们就可以对于现在的世界不闻不问了。”“但我是一个孤独的老人,大娘。我退出不了。”“你可以和那头小母牛消遣。她会给生出孩子和曾孙。她一家就够你忙的了。”
“也许你说的话有道理,大娘。不过世事于今是那么不同!”潘大叔叹了一口气。,他的老眼现在变得模糊、迷茫和呆滞。他若有所失地望着窗外的树,树外的大路和大路外边的那些起伏的群山。
...(404)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.26
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-30 22:30:02
Poste li rekomencis per revema voĉo, kvazaŭ li parolus al si, "Kiam mi alproksimiĝis la vilaĝon survoje de la gubernia urbo, mi apenaŭ rekonis la konatan vidaĵon de la brulaj tegoloj, la sabloŝtonaj muroj de niaj dometoj kaj la blua ĉielo super la vilaĝa placo, kie antaŭe sonoradis la ora voĉo de Laŭ Liŭ.
Mi nur sentis ion frostigan pri la vilaĝo, ion malhelan kaj nubecan pendantan super la tegmentoj, kaj ion similan al la ŝcelinta kadavro de Maŭmaŭ turantan antaŭ miaj okuloj."
"Tio estas nur momenta vizio kaŭzita de la morto de Maŭmaŭ," mia patrino klarigis. "Ne plu pensu pri ĝi, Onklo.
Provu pensi pri io alia, ekzemple pri via bela bovino. Porvu pensi pri la tago kiam, ĉar ĉiuj ni maljunuloj emeritiĝis kun granda dividendo, vi kaj la juna bovino kaj ties infanoj faros nenion krom dancadi sur la verdaj montetoj..."
...(405)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
然后,他又用一种迷糊的声音自言自语起来:“当我从县城里回来走近村子的时候,我几乎认不出那些熟悉的东西;那屋顶上发光的瓦、我们村屋的沙石墙、我们村前方场上空的蓝天-那里老刘的金嗓子不时发出响亮的声音。
我只是觉得村里有一种凉飕飕的味道,阴惨惨的味道,好像屋上压着一大堆乌云,好像毛毛那具膨胀的尸体就立在我的眼前。”“这只不过是毛毛的死临时在你脑子里引起的一种幻觉,”我的母亲解释着说。“不要再去想它吧,大叔。
你可以想想别的东西,比如你那头漂亮的小母牛。想想那一天当我们这些老人得到那笔花红的时候,你和你的小母牛以及她的孩子什么事也不做,只在那些青山上放牧...”
...(405)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.27
Flago (Montri la profilon) 2011-marto-31 23:53:28
"Sonas agrable, s'rino. Sed diru al mi: ĉu vi certas, ke vi donos al mi la bovinon?"
"Vidu, ŝi estas via bovino. Ŝi estis ĉiam via bovino. Vi vidis ŝian enmondiĝon, vi vartis ŝin kaj kondukis ŝin al la nuna kondiĉo. Ŝi estas via! Ŝi estas nepre via!"
"Ĉu tion vi vere intencas?"
"Kompreneble mi intencas tion. Al kiu ŝi apartenu, laŭ via opinio? Kiam vi estis for, ŝi ne volis eĉ snufi la manĝajn, kiun mi donis al ŝi. Ŝi rekonas nur unu personon en la mondo, nome vin."
"Dankon, s'rino. Mi retenos la bovinon. Ŝi estos la kunulino de mia maljunaĝo. ^
Ŝi memorigos al mi la fekundan teron, sur kiu mi laboris, la verdan rizmaron, kiun mi plantis, la orajn ondojn da tritiko, kiun mi semis. S'rino, al mi plaĉas pensi pri tiaj aferoj. Ili varmigas kaj ridetigas mian maljunan koron..." Subite lia voĉo rompiĝis. Sennomaj larmoj verŝiĝis el liaj deliraj nigraringaj maljunaj okuloj.
...(406)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
“这听起来倒是蛮好的,大娘。不过请告诉我,你真的愿意把那头小母牛送给我吗?”“怎的,她当然是你的小母牛咧。她一直就是你养大的。你亲眼看见她来到这个世界,哺养她,使她成长、发育到现在的这副样儿。她是属于你的呀!她完全是你的!“你真认为是这样吗?”
“当然我认为是这样。你以为她应该是属于谁呢?当你不在家的时候,我给她饲料她甚至嗅都不嗅一下。她在这世界上只认识一个人,那就是你呀。”“谢谢你,大娘。我将养这头母牛。她将是我老年的一个伴儿。
她将使我记起我耕种过的那些肥沃的土地,我栽下的那些绿色海洋一样的稻苗,我播下的那些金黄的麦浪。大娘,我喜欢想起这些东西。它们使我年老的心感到温暖和微笑...”忽然他的声音中断了。无名的泪水从他那失神的、围着黑圈的老眼框里淌了下来。
...(406)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.28
Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-01 23:14:54
"Ho, Onklo Pan! Onklo Pan! Vi estas tro laca. Vi bezonas ripozon." Mia patrino kuris al li kaj helpis lin stariiĝi de sur la maoalta benko, sur kiu li sidis. Poste ŝi signis, ke mi alproksimiĝu. Onklo Pan estis tiel malforta, kiel maljuna malsanulo. Sed li plorsingultis spasme kie infano.
Kiam ni revenis al la salono mia patrino murmuris, kun emocio kaj tristo, "Vere li estas maljuna . Mi neniam pensis pri tio. La tempo forflugas rapidege! Li ja estas maljuna. Ni ĉiuj maljuniĝas!"
La postan tagon Onklo Pan ne aperis por matenmanĝo. Ni supozis lin tro laca por leviĝi. Mia patrino avertis Alan-on, ke ŝi ne veku lin kaj perturbu lin ĉar li bezonis pli da dormo. Sed kiam la suno moviĝis preskaŭ ĝis la zenito, Onklo Pan ankoraŭ ne aperis en la domo. Mia patrino komencis scivoliĝi. Do ni iris al lia ĉambro.
...(407)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
“啊, 潘大叔!潘大叔!你太累了。你得好好地休息一下。”我的母亲大步地走到他身边,把他从他所坐着的那个矮凳上扶起来,然后她就向我做了个手势,叫我过去帮她一下忙。我们扶起他走进他的房里,让他在床上躺下。这时潘大叔像个病人似的一点力气也没有。但是他在抽咽着,象个孩子。
我们回到堂屋后,我的母亲低声说,声音里充满了感伤和悲哀:“他是老了。我一直没有想到这一点。光阴真是飞得快!他是老了。我们大家都老了!”
第二天潘大叔没有出来吃早饭。我想他是太累了,起不来。我的母亲提醒阿兰不要去喊他,免得把他弄醒,他需要大睡一觉。但是当太阳快要走到天顶的时候,潘大叔还没有出来。我的母亲开始感到很奇怪。我们走到他房间里去看他。
...(407)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.29
Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-02 23:09:25
Je nia surprizo, li tie ne estis. Ni pensis, ke eble li estas en la apuda ĉambro, manĝiganta la bovinon. Do ni iris al la bovinejo. Ankaŭ ĝi estis malplena. La bovino estis for.
Mia patrino staris meze de la ĉambro, klopodante elpensi, kio okazis.
"Ĉu eble li kondukis la bovinon al la paŝtejo? Ne! En la valo estas neniom da herbo ĉisezone."
Heziteme mia patrino reeniris la ĉambron de Onklo Pan. Ŝi flamigis alumeton ka fajrigis la olean lampon sur la tablo apud la lito, ĉar estis malhele en la ĉambro.
Tie, sur la tablo, ni trovis strion da papero surskribitan per kelkaj malnetaj ideogramoj. Ili estis laŭ la manskribo de Onklo Pan, tre infanaspektaj kaj senstilaj.
Kaj ĉar Onklo Pan neniam lernis sufiĉe multajn vortojn por sin esprimi, tial la frazoj ankaŭ legiĝis tre krude.
...(408)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
我们惊奇地发现,他已经不见了。我们以为他到隔壁房间去喂小母牛去了。所以我们又到牛屋去。牛屋也是空的。牛也不见了。我的母亲站在屋中央,想要弄清楚。这究竟是怎么一回事情。“难道他把牛牵到外面吃草去了吗?不,在这样的季节,山谷里是没有草的。”我母亲又犹豫地回到潘大叔的房间里去,她划了一根火柴,把他床边桌上的那盏油灯点着,因为这个房,相当阴暗。她在桌上找到一张纸条,上面写了一些歪歪斜斜的字。这是出自潘大叔的手,字体很幼稚,也没有什么体裁。潘大叔认识的字不是太多,无法流畅地表达自己,因此有些字写得也很笨拙。
...(408)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.30
Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-03 23:03:15
S'rino, -Mi tute ne povis dormi la pasintan nokton. Ĉiam denove aperis antaŭ miajn okulojn Maŭmaŭ kaj la lamentado de lia edzino sonoradis en miaj oreloj. Mi ne fartas bone, s'rino. Mi pensas pri mia naskiĝloko en la Nordo, pri miaj gepatroj kaj ties tomboj, kiuj certe restis neprizorgitaj de kiam mi esti for.
Mi decidis komenci morgaŭ la hejmenvojaĝon antaŭ la tagiĝo kun mia filino la bovino, kiun vi promesis doni al mi. Mi bedaŭras, s'rino. Mi kore bedaŭras. Mi deziras al vi bonan sanon, ke Junĉi ricevos la grandan dividendon kaj viaj filoj fariĝos gravuloj. Kaj mian amon al Alan, s'rino.
Via servisto,
Maljuna Pan.
Mia patrino ekkuris kvazaŭ freneza en la solonon kaj restis staranta apud la fenestro, konsternite, kun la paperstrio en la mano. Longe ŝi silentadis, rigardante la malnetajn senformajn ideogramojn. Tiam subite ŝi vokis en la kuirejon: "Alan! Onklo Pan sendas al vi sian amon."
...(410)Montara Vilaĝo
@@@@@@
...
大娘大人笑见,我昨夜没曾合眼,毛毛的样子在我眼前摇晃,他婆娘的哭总也在我耳里响。我心里不好过。万物惦记北方的老家,也想父亲大人和祖宗。我多年没有上坟,坟一定也崩了。我想天没亮以前就起升回家,把我的女儿那条小母牛也带走,因为你答应送它于我。我很难过,我心里不好受。我愿你福体安好,荣季得到花红,又两位少爷都出人头地,阿兰均此不另写。 仆老潘敬拜。我的母亲象个疯子似的冲进堂屋里去,手里拿着这个纸条,站在窗子旁边发起呆来。有好一阵子她说不出话来,眼睛直盯着这些歪歪斜斜、不成形体的字迹。接着她就忽然向灶房里大声喊:“阿兰!潘大叔问你好。”
...(410)《山村》小说连载
*名著欣赏
2012.07.31