Al la enhavo

Komune legu per 《Montara Vilaĝo》!共同阅读学习!

de Flago, 2010-februaro-12

Mesaĝoj: 460

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-15 00:30:34

...
Ĉar iu ĉi loko estas strategie nedefendebla, al ni estas ordonite retreti al la granda montaro okcidente kaj konstrui tie revolucian bazon ĉirkaŭ la gubernia urbo. Vidu, tio estos longedaŭra luktado. Mi eble ne povos reveni en la proksima estonteco. Do mi deziras kunpreni Alan-on:

Mi edzinigos ŝin laŭeble baldaŭ. S'rino, mi eble devos foriri al la montaro iam ajn dum la venontaj tri tagoj, ĉar niaj infronistoj raportas, ke la soldatoj de Ĉu Min estas jam moviiiĝantaj."
"Ĉu vi certas?" mia patrino diris dubeme. Sed ŝia vizaĝo jam paliĝis.
"Mi tute certas."

"Do eĉ se Onklo Pan iĝas tute reformita, li ne povos reveni al ni eĉ vizite..."
"Tio dependas. Sed volu diri al mi, ĉu mi rajtas forpreni Alan-on kun mi?
"Nu," mia patrino paŭzis tuj post la ekparolo.
Ŝi mallevis la kapon penseme.
...
在战术上讲,这个地方是无法守住的。我们已经得到命令撤退到西边的深山里去,我们将在那儿县城附近建立起革命的根据地。你知道,这将是一个长期的斗争。在最近的将来我大概不可能回来。因此我想把阿兰带走:我将尽快地和她结婚。大娘,在最近三天里,我随时都可能离开这儿到山里去,因为我们已经得到情报,储敏的队伍正在朝这里移动...”
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-15 23:20:12

...
Ŝiajn okulojn malklarigis larmovualo, kiu brile respegulis la malhelan lumon de la fenestro. Ŝi ne kapablis paroli.
"Volu diri al mi, s'rino. Mi deziras vian parlon," Laŭ Liŭ insistis kaj komencis volvi la afiŝojn, kiuj kuŝis sur la tablo.
Mia patrino diris, kun la kapo ankoraŭ tenita malalte,

"Mi ne plu havas kiun ajn aŭtoritaton pri ŝi, Laŭ liŭ. Mi ne plu estas ŝia bopatrino, kiel vi scias, eĉ ne ŝia kuratoro, ĉar ŝi estas jam plenkreskinta. Vi devas mem demandi al ŝi. Ĉu mi alvoku ŝin?"
"Jes, mi petas."
"Alan! Venu momenton! mia patrino vokis al la kuirejo.
"Jes,panjo!" Alan respondis.

Post momento, Alan venis el la kuirejo. Ŝi plu portis la malnovan antaŭtukon, la malnovan bluan nankenan robon, kiun tajlis por ŝi mia patrino okaze de la Novjaro; kaj ŝi plu portis la malnovan harplektaĵon, gracila kaj longa. Ŝi staris antaŭ ni, ankoraŭ tiel same naiva, obeema, laborema kaj deciĉita, krom ke ŝi nun aspektis multe pli altstatura, kun paro de manegoj kaj larĝaj ŝultroj.
...
她的眼里充满了泪水,变得模糊起来,但泪水映着窗外射进来的阳光,却在发出光亮。她说不下去了。“请告诉我,大娘。我只需要你一句话,”老刘敦促着,同时卷起摊在桌上的那一堆标语和传单。我母亲的头仍低着,说:“我现在什么把柄也没有了呀,老刘。你知道得很清楚,我现在已经不是她的婆婆了,而且她现在已经长大成人,我甚至连她的抚养人也不是。你得去问她自己,我把她喊来,好吗?”...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-16 22:40:35

...
Mia patrino diris al Laŭ Liŭ, "Nu, demandu mem."
Laŭ Liŭ proksimiĝis al Alan kaj faris antaŭ ŝi profundan riverencon, kiel kavaliro antaŭ amatino en unu el la historioj, kiujn li rakontis al ni en la malnova tempo.
Kaj per mallaŭta ebena voĉo li diris, "Alan, mi foriras kun miaj kamaradoj al la granda montaro okcidente.

Mi deziras kunpreni vin, Ĉar mi amas vin kaj volas edziĝi al vi. Kion vi opinias?"
"Ĉu vi certas pri tio, kion vi diras?" Alan demandis severe, kiel maturulino.
"Centpocente certas," respondis Laŭ Liŭ, riverencante denove.
"Do kiam vi foriros?" Alan denove demandis firmavoĉe.
"Post unu-du tagoj."

"Bone! Mi iros kun vi." Ŝia respondo estis simpla kaj konciza. Ankaŭ ŝia voĉo estis simpla kaj konciza.
Laŭ Liŭ rektigis sin kaj ridetegis. Mi atendis, ke Alan ekploros pri la foriro en nekonatan regionon kaj pro sentimento rilate tiun ĉi domon, en kiu ŝi edukiĝis.
...
我母亲对老刘说:“哝,现在你问她自己吧。” 老刘走到阿兰面前,像他旧时所讲的一些故事中的骑士面对着他的情人一样,深深地对她鞠了一躬。他用一个温柔、均称的声音说:“阿兰,我和我的同志们一道,要撤退到西边的深山里去。我想把你也带去,因为我爱你,想和你结婚。你怎么想法?”“你说的话可靠吗?”阿兰庄严地问,象一个成熟的妇人一样。”“百分之百地可靠,”老刘说,又鞠了一躬...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-18 01:09:05

...
Male, ŝi aspektis surprize ĝoja, ekbrilis ŝia senesprima variolumita vizaĝo, kaj rideto ŝvebis ĉirkaŭ ŝiaj lipoj kaj brovoj. Ŝi estis ne nur ĝoja, sed ankaŭ fiera. Mia patrino iomete levis sian kapon kaj ekgvatis ŝin, sed tuj remallevis siajn okulojn.

Laŭ Liŭ remetis subbraken la aron da afiŝoj kaj diris al mia patrino, "Dankon, s'rino, pro via patrineca prizorgado de Alan dum tiom da jaroj." Poste, sin turninte al Alan, li daŭrigis, "Mi baldaŭ revidos vin, Alan. Nun mi devas iri. Estu preta, komenci la vojaĝon kiam ajn." Kaj li eliris tiel rapide, kiel li envenis.

Mia patrino premis sian kapon al seĝodorso. Komencis ondiĝi ŝia brusto kaj larmoj hele brilis en ŝiaj okuloj. Sed ŝi sukcesis subpremi ilin. Tia ŝi ĉiam estis: ŝi neniam efektive ploris.
...
恰恰相反,她显得意想不到的快乐,她那张一贯愁眉不展的、布满了麻子的面孔也亮了起来了,她的眉间和嘴唇上也浮起了笑容。她不仅是感到高兴,而且也感到骄傲。我的母亲微微地抬起头来,斜视了她一眼,可是立刻她的眼神又低下了。老刘把他的那一卷标语又夹在他的腋下,对我母亲说:“谢谢你,大娘,谢谢你这多年来对阿兰母亲般的照顾。”
...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-18 22:58:28

...
Laŭ Liŭ kaj Alan forlasis la vilaĝon al la granda montaro kune kun la komisaroj de la loka Revolucia Partio nur kelkajn horojn antaŭ la alveno de la novaj regulaj soldatoj sub komando de Ĉu Min kaj Ŭang la Leono. Ili venis tiel kviete kiel foriris la revoluciuloj.

Ne okazis eĉ unu pafo. Fakte, niaj vilaĝanoj apenaŭ rimarkis ilian estadon en la urbeto, kun escepto de nova proklamo, stampita per la ruĝa sigelego de la nava administracio.
Tiu dokumento estis algluita al la muro de nia preula templo ĉe la vilaĝolimo, frontanta al la ŝoseo.

Tion unue trovis Benĉin nia taoisma pastro en la frumateno. Li estis tre ekscitita, kriante per plena voĉo en la vilaĝo: "Ŝanĝiĝis denove la dinastio! Tiu ĉi nova estas la reala permanenta dinastio! Finfine la tago aŭroras!" Li miksigis en sian kriadon suspirojn kaj vivuojn.
...
在储敏和王狮子所指挥的新成立的正规军到来的前几个钟头,老刘和阿兰与本地革命党的委员们一道,离开了我们这个地区,向深山里撤走。新军不声不响地到来,正如革命党人不声不响地离去一样。一声枪响也没有听见过。要不是那些盖着新政权的大红章的新告示出现,我们村人还不会知道他们已经在镇上驻扎下来了。新的告示是贴在我们村头祠堂的墙上的,面对着那条大路...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-20 00:21:35

...
La unuan fojon depost la alveno de l' revoluciuloj niaj vilaĝanoj vidis lin en tia agema humoro. Li ŝajnis plijuniĝi kaj plivigliĝi. Kaj tiu lia vigleco stimulis ne nur scivolemon, sed ankaŭ novan esperon pri la vivo kaj la estonteco. Multaj homoj aliris la templon por legi la oficialan avizon de la nova loka registaro.

La dokumentoj konsistis el tri paragrafoj, sub tri diversaj rubrikoj, ĉiuj skribitaj per klasika lingvaĵo sen karikaturoj kiel vulpoj aŭ lupoj. La unua ero pritraktis la novan reĝimon, kiun ĝi difinis kiel laŭleĝan, reprezentantan la nacion: ĝi estis la reala registaro de la lando, sekve ĉiuj devis akcepti ĝiajn ordonojn de kiu ajn speco.

Ĝia aktuala tasko estis subpremado de la "revoluciaj banditoj" kaj la restarigo de ordo. La dua paragrafo kondiĉis, ke la homoj devas pruigi sin de la tuta venenaĵo injektita en ilin de la junaj "banditoj" kaj reveni al la malnova vivmaniero precize kia ĝi estis antaŭ la "bandita revolucio".
...
这是我们村人自从革命党人到来以后,头一次看见他如此劲头十足。他似乎变得比以前年轻和有生气了。他的这股活泼劲儿不仅引起大家的好奇,也为生活和未来赋予了一点幻想。许多人都跑到祠堂那里去看新的地方政府的这个新的公告。这个告示共包括三段内容,有三个不同的分题,全是用文言文写的,狐狸和狼那样的漫画的东西一点都没有...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-20 22:14:00

...
Sub la tria rubriko difiniĝis speco de krimo kaj puno. Iu kredanta iun ajn doktrinon krom la ordonojn de la nova registaro estis perfidulo punota laŭ la akto pri perfidoj. Por ilustri tion, konkreta ekzemplo estis donita. Onklo Pejfu la malnova instruisto estis ekzekutota morgaŭ matene, publike sur la strando antaŭ la urbeto, pro sia aliĝo al la bandita partio kiel sekretario.

La tri paragrafoj mem altiris tre malmulte da atento ĉar niaj vilaĝanoj apenaŭ komprenis ilin. Sed la ekzemplo mem kaŭzis ĝeneralan agitiĝon. Ĉiuj staris gapantoj, fiksrigardante unu alian, kaj tenis teruran silenton. Niniu iam ajn suspektis, ke Onklo Pejfu estas perfidulo.

Tiu maljuna instruisto ĉiam randis malsaton, kaj pro tio li fariiiĝis plej ridinda skeletfiguro, miopa kaj ĝiba. Oni ĉiam kaŝe priridis lin pro lia komika aspekto, kvankam samtempe li estis respektata pro sia kapablo legi kaj skribi. Nun tiu kompatinda figuro ŝajnis ŝanceliĝi antaŭ niaj okuloj. Ial ni sentis malĝojon.
...
第三段则规定了罪与罚的标准;任何人信奉与新政府的指示相违反的学说,就是一个奸贼,按照叛国罪治刑。为了对这条作一个说明,文中举了一个具体的例子,即老塾师佩甫伯,因为依附“匪党”,成为它的一个书记,将于明天上午在小镇前面的沙洲上当众处决。 ...大家都惊得目瞪口呆,面面相觑,保持着死一样的沉寂。谁也想象不出,佩甫伯居然成了一个“奸贼”。...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-21 22:46:48

...
"Estas domaĝe! Estas domaĝe!" Benĉin diris suspire, "Ke pilastro de la edukado faris perfidaĵon kontraŭ la ŝtaton!" Li uzis kiel eble plej maltajn elegantajn vortojn por imponi al la ĉeestantaj analfabetaj terkulturistoj. Poste li daŭrigis, proponante sin kiel postenulon de l' missorta instruisto sur la kompo de klerigo.

"Tio ja estas granda domaĝo al la gepatroj. Kiu instruos iliajn infanojn? Tio min ĝenas, ĉar mi ne povas fari samtempe du taskojn. Se oni petos min instruistiĝi, mi devos rezigni pri la pastrado, kion mi ne tre volas fari."
Kaj li ĉirkaŭrigardis, serĉante reagon. Ĉar neniu el niaj vilaĝanoj disponis sufiĉe da mono por enlernejigi siajn infanojn, la morna silento daŭris.

Senesperigite de la ĝenerala letargio rilate edukadon, Benĉin trenpaŝis for de la homamaso kaj celis al nia domo. Li volis sciigi la novaĵon al mia patrino, ĉar Onklo ëjfu estis familia amiko. Mia patrino ordigadis la diversajn aferojn postlasitajn de Alan, kaj ilin senpolvigis kaj zorge enpakis en memoraĵujon.
...
“真可惜!真可惜!”本勤叹了一口气说。“一位教育界的栋梁居然犯了叛国罪!”他尽量使用了一些文绉绉的字眼,想当场给我们那些不识字的庄稼人造成一个印象。于是他暗示他可在教育方面当这位不幸教师的一个继承人。他继续说:“对一些父母说,这确是一个巨大的损失。谁再来教他们的孩子呢? 我倒感到颇为不安,因为我不能同时干两项工作呀...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-23 22:20:48

...
Ŝajnis, kvazaŭ valora familiano estus mortinta, ĉar mia patrino plorsingultis dum ŝi fingrumis la malnovajn objektojn kun zorgo kaj tenero. Sen multa saluto Benĉin eleltis komfortan brakseĝon en angulo kaj sidiĝis. Li estis preta por longa babilo.

Li priskribis kun trankvila voĉo la novan dinastion, sed kun granda entuziasmo kaj vigleco, interpretante la proklamon kiel la oran ukazon publikgitan de la "Kortego de l' nova Imperiestro"' kiun subensendis la Ĉiela Imperiestro por restarigi en la antikva Ĉina Lando ĉiujn malnovajn virtojn kaj instituciojn detruitajn de la "revoluciaj banditoj".

Poste li fermis siajn okulojn, suspiris malŝarĝiĝe kaj daŭrigis per revema tono:"Ho,mi volas, ke la nova Imperiestro pli atentus edukadon kaj la spiritan vivon de la popolo!" Poste li malfermis siajn okulojn kaj fiksrigardis mian patrinon kaj demandis, "Ĉu vi scias, s'rino, kio kaŭzis la malsukceson de la revoluciaj banditoj?"
...
这情况,倒好象我们家里死去了一个很重要的成员似的,因为我的母亲在抚摸这些东西的时候,她的眼里一直亮着泪珠。本勤也没有讲什么客套,就选了一张在墙角边的最舒服的椅子,在那上面坐了下来。他打算作一次长谈。他用一个沉静的声音描述这个新时代,但是他的兴趣很高,劲头也很大,解释那张告示的内容为“新皇帝的朝廷”所颁布的金口玉言,而这位新皇帝又是玉皇大帝特派下来,为的是要恢复古老华夏的传统文化和典章制度-这些已经全然被“革命匪徒”所摧毁掉了的东西...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-aprilo-24 21:37:36

...
Ne atendinte respondon, li mem respondis tre emfaze: "Malestimo al la taoisma pastro! Pro tio ili ne povas elteni. Sed aliflanke, se la pastro senvalorigas sin per drivado sur la tajdo de bandita ribelo, kiel faris la kompatinda maljuan instruisto Onklo Pejfu, tiam..."

Li ne trovis ĝustajn vortojn por kompletigi la aserton, sed ripete suspiris. Post kelka tempo li denove laŭtigis la voĉon, kaj plene priskribis la kondamnon de Onklo Pejfu kiel "revolucia bandito" far la nova registaro.

"Ĉu vi certas, ke Onklo Pejfu estas ekzekutota?" mia patrino demandis, dum komencis tremadi ŝiaj manoj. "Ĉu iam mi diris al vi malveron?" nia pastro rebatis. Poste li komencis ĵuri je la nomoj de fantaomoj, sanktaj kaj malsanktaj.
...
没有等待回答,他自己就做出了解释,并且着重指出:”是因为他们瞧不起道士呀!这正是为什么他们站不住脚的原故。不过,在另一方面讲,如果道士不尊重自己,也像那个可怜的塾师佩甫伯一样,随波逐流,参加匪徒的叛乱,那么...” 他找不到恰当的话语来结束的议论,只有不停地叹气。过了一会儿,他又提高声音,活灵活现地描绘新政府怎样判决“革命匪徒”佩甫伯的情况...
senkulpa.gif

Reen al la supro