შეტყობინებები: 460
ენა: 简体中文
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 18 მარტი, 2010 08:54:19
La batado de lia vergo sur la ŝtona tablo plirapidiĝis proporcie kun la voĉo, kiu denove plialtiĝis pro la kolero, kiun ventumis lia fantazio rilate la misecon de l' malobea fantomo. La knaranta kakofonio senespere dronigis ĉiujn melodiecajn tonojn de nia rakontisto. Kaj ĉar Laŭ Liŭ ne povis daŭrigi sian kantadon, la voĉo de Benĉin triumfe plilaŭtiĝis.
Ĝi sonis vere fiere. Por la unua fojo Benĉin konstatis, ke finfine li gajnis eminentecon super nia populara rakontisto, kiu ĝis tiam perlaboris pli prospere en la vilaĝo. Efektive, tiun vesperon Laŭ Liŭ estis devigita malmunti siajn instrumentojn kaj peti, ke la aŭskultantoj ne koleru pri lia nekapablo plenumi sian laboron.
Multe ĉagrenis nin la prokrastigo de l' programo de nia rakontisto. Ni hejmeniris tre malvolonte, sentante amaron kontraŭ la pastro, kies solludo nun fendis kiel tondrobatoj tuj super niaj kapoj la kvietan vesperan aeron. Eĉ dormi ni ne povis. Fine Maŭmaŭ, kiu devis tre frumatene ellitiĝi por plenumi sian agrikulturan laboron, jam ne povis plu toleri la bruon. Sed li ne volis interrompi la pastron aŭ komenci interbatiĝon kun li, ĉar li timis, ke iu malkaŝa ofendo kaŭzos, ke Benĉin konkuru kun li rilate al Korvino. Li volis edzinigi ŝin kiel eble plej baldaŭ, sekve devis eviti dum la svatado ĉiun malagrablan akcidenton.
...(42)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
他的声音越高,他的灵牌就在石头桌上拍得越响。
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 19 მარტი, 2010 00:50:44
Sukcesis tamen Maŭmaŭ elpensi lertan planon por prizorgi la ĝenan Mastron de Fantomoj. Dum Benĉin, komplete venkinte nian popularan rakontiston, ekzaltite insultadis la "malamikon de l' vilaĝo", Maŭmaŭ kun malnova balailo piedpinte alŝteliĝis malantaŭe. Per longa ŝnureto li alfiksis la ilon al la malantaŭa orlo de lia sankta vestaĵo.
Poste li kviete foriris, nerimarkite de la pastro. Benĉin daŭre batadis per sia vergo la tablon, kaj plilaŭtiĝis lia kriado ĉiufoje, kiam la fantomon li kondamnis.
Maŭmaŭ staradis sub arbo iom malproksime, rigardante la pastron. Finfine li laciĝis kaj dormemiĝis.
Sed antaŭ ol foriri, li ĵetis trans la kioskon manpleno da ŝtonetoj, por esprimi sian malkontenton pri la malbonvena diservo. Sur la kapon de Benĉin falis hajlece la ŝtonetoj. Tion nia pastro supozis atako kontraŭ lin fare de fantomarmeo organizita de la akuzito.
Grandpanike li subite stariĝis kaj kuris al sia dometo por savi sian karan vivon. Tuj kiam li ekkuris, la balailo malantaŭ li komencis treniĝi sur la gruza tero kvazaŭ la piedpaŝoj de postsekvantaj atakontoj. Ju pli rapide li kuris, des pli laŭte ĝi klakis.
"Helpon! Helpon!" Benĉin kriis malespere, kiel eble plej laŭte.
Sed neniu venis helpi lin, ĉar ĉiuj supozis lin freneza, klopodantan ellitigi niajn vilaĝanojn. Fine la ekstrema rapidado de Benĉin rompis la ŝnureton, kaj ĉesis la klakaj sonoj. Malgraŭ tio, liaj propraj paŝoj aŭdiĝis al li kiel tiuj de la atakantaj diabloj.
Kiam li fine atingis sian dometon, li jam perdis sian sanktan vergon kaj pastran ĉapon, kaj mankis al li kuraĝo por en la mallumo retrovi ilin. Obsedite de seniluziiĝo kaj teruro, la postan matenon li malsaniĝis. Kaj lin tenis endome tiu malsano dum pli ol du monatoj.
...
不过毛毛想出了一个天才的办法,
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 19 მარტი, 2010 07:45:32
Dum nian taoisman pastron ĝenis mistera malsano, kies kaŭzon sciis neniu krom Maŭmaŭ, la problemo de Alan iom post iom komprenebliĝis. Pro la dieto de akvo kaj kaĉo proponita de l' kuracisto ŝi progresis tute kontentige. La febro ne daŭris, kvankam de tempo al tempo ŝi ekdeliris, tamen ordinare ne tre longe.
Je la tria tago mia patrino ekrimarkis signojn de iu simptomo sur la vizaĝo de Alan.
Speco de akveca pustuleto aperis ambaŭflanke de ŝia nazo kaj sur la vangoj. "Ha, tion mi ne atendis!" ekkriis mia patrino, kliniĝante al ŝi kaj esplorante ŝian vizaĝon. Alan suferis variolon. En nia vilaĝo tio estis treege danĝera malsano, pro kiu multaj infanoj mortis ĉiun jaron.
Sed ĝi forigis ĉiujn dubojn, kiuj peze superombris la menson de mia patrino. Jam ŝi sentis sin malŝarĝita, kaj ĉion rakontis maltriste al Onklo Pan, kaj petis ties helpon pri la profilaktaj rimedoj.
El la subtegmentejo Onklo Pan havigis grapolon da sekiĝinta artemizio, plantaĵo kiu tre bele odoras kaj laŭdire mortigas ĉiujn mikrobojn, kaj kiun ni kutimis kolekti en la arbaro je la kvina tago de la kvian monato, antaŭ la sunleviĝo.
...
在我们的道士先生害一种怪病的时候,他的病因只有毛毛知道,而阿兰的病情渐渐地明朗起来...
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2010 01:52:37
Tion mia patrino bruligis kaj per ĝi fumumis ĉiujn angulojn kaj mallumajn niĉojn de la domo. Multaj malnovaj moskitoj kaj muŝoj estis fumpelitaj kaj forflugis, zumante feble, tra la fenestroj, aŭ falis mortintaj sur la plankon. Dume Onklo Pan alportis sitelon da seka kalka pulvoro kaj disŝutis ĝin en lito de Alan.
Post la Plenumo de ĉio ĉi, mia patrino elfosis pecon de nova ruĝa silko kaj vestis per ĝi la idolon de l' Infan-Diino, kiu apudis la vottabulon sur nia praulaltro.
Poste ŝi bruligis incenson antaŭ la diino kaj preĝis, kun kapo perdanta kaj manoj kunmetitaj, murmurante, ke la vivo de Alan estu savita, ke ni metos ankorau pli da ruĝa silko sur ŝian kapon por glorigi ŝian bonkorecon kaj afablecon, kiam Alan iĝos sana, ke ni ŝparos ankoraŭ pli da mono por kontribui al la fonduso por konstrui al ŝi sendependan templon...
Post la preĝo mia patrino kondukis min ĝis la dometo de Onjo Krizantemo, kaj demandis, ĉu mi rajtas loĝi en ŝia domo dum daŭras la malsano de Alan. Penseme, senvorte, ŝi rigardis en la komenco mian patrinon. Poste, malevante la okulojn, ŝi diris, “Kiam sola, mi iom timas aliseksulojn. Eĉ ne unu viro estis en tiu ĉi domo jam de jaroj.”
Tiu komento atentigis min, ke la ĉambro aspektas vere frida kaj trankvila kiel monaĥejo. Ŝia edzo Mintun estis la lasta viro, kiu loĝis en ĝi, sed baldaŭ post la geedziĝo li forlasis la vilaĝon kaj neniam plu revenis. Mia patrino estis ĝenita. Ŝi ektuŝis mian ŝultron kaj estis forkondukonta min por provi ĉe iu alia najbaro.
Subite Onjo Krizantemo levis sian kapon kaj kun trudita rideto diris :“Tamen li ankorau ne estas plenkreskinto, ĉu?” Ŝi fingromontris al mi . “Mi memoras lin kiel bebon, kiu sidadis sur miaj genuoj en la sunlumo.” Poste, neatendite, ŝi kaptis arde mian frunto, aldonante, “Mi traktos vin kiel grandan filon. Do restu ĉe mi!”
Tiun vesperon mi manĝis kun Onjo Krizantemo. Ĝi estis granda manĝaĵo, kiu konsistis el kirlitaj ovoj, fumaĵita ŝinko kaj salitaj faboj. Kaj la manĝo estis bongustega, ĉar Onjo Krizantemo estis bona kuiristino. Neniam astaŭe mi havis tian abundan manĝon.
“Kie vi akiris ĉiun ĉi bongustaĵon, Onjo Krizantemo?” mi demandis. Mi estis scivola. Onjo Krizantemo ne kultivis teron, ĉar mankis viro en la domo. Sekve porkojn kaj kokidojn ŝi ne posedis, ĉar ne troviĝis por ili nutraĵo. “Vidu, tian belan ŝinkon ne havas ni, malgraŭ tio, ke ni posedas porkon,” Mian scivolon mi klarigis.
...
母亲在送子娘娘雕像前,燃起香火,祈祷起来...
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2010 08:01:17
"Ha! Ha! Tio estas sekreto," ŝi diris, priridante min. "Vi viroj pensas pri la aferoj nur kunlige kun la tero. Manĝaĵon mi povas akiri eĉ sen tero."
"Sed kiel?"
Denove ŝi ekridegis. "Mi ĝin aĉetis, ĉu ne?" ŝi diris. "Mi ĝin aĉetis!"
Mi ne aŭdacis plu demandi, de kie ŝi akiris sian monon, ĉar ŝajnis, ke ŝi ne laboras, pro la fakto, ke la tutan tempon ŝi restadis en la domo. Ŝi eĉ ne volis lavi siajn vestaĵojn en la subĉiela lageto apud nia vilaĝo, kiel faris la plimultaj virinoj. Ŝi abomenis la malvarman akvon, kiu damaĝis la delikatan haŭton de ŝiaj mallarĝaj manoj. Dum mi tiel rezonis senparole, ŝi revekis min aldonante:
"Vidu, la ŝinko estas kvinjara! Ankaŭ raraĵo ĝi estas."
"Ha, tio estas valora posedaĵo, Onjo Krizantemo. Sed kial vi konservas ĝin tiel longe?"
"Ĉar eble Mintun revenos iun tagon malfruposttagmeze aŭ noktomeze. Kompreneble, mi devos doni al li bankedon por festi lian gloran hejmrevenon..." Subite ŝi paŭzis kaj ekmeditis, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj iĝis meditemaj, fikse rigardante la vegetaĵolean lampon. Post iom da tempo ŝi ekvigliĝis kaj murmuris al si, "Ho, mi devas labori, mi devas labori."
Kaj sin turnante al mi ŝi daŭrigis: "Se vi estas laca, vi povas frue enlitiĝi. Via ĉambro troviĝas supre, super la mia."
"Ne," mi diris. "Min plaĉus iom sidadi."
"Bone. Se vi emos enlitiĝi, nur iru mem," ŝi diris. Ŝi ne volis plu paroli. Io pezis al ŝia koro, tion mi povis vidi.
...
@@@@@@
...
“哈!哈!这是个秘密。”她冲着我笑着说
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 20 მარტი, 2010 22:58:54
Kaj sin turnante al mi ŝi daŭrigis: "Se vi estas laca, vi povas frue enlitiĝi. Via ĉambro troviĝas supre, super la mia."
"Ne," mi diris. "Min plaĉus iom sidadi."
"Bone. Se vi emos enlitiĝi, nur iru mem," ŝi diris. Ŝi ne volis plu paroli. Io pezis al ŝia koro, tion mi povis vidi.
Ŝi iris ĝis la ŝpinrado en la fundo de la ĉambro, kaj sidiĝis antaŭ ĝi sur tabureto. Ŝi komencis ŝpini; ŝia dekstra mano turnis la rad-anson kaj la maldekstra tenis kotonbulon longa kiel sciurovosto. Turniĝis la bobeno kiam la rado turniĝis, eligante sedĉesan zumon, sekan sed muzikan.
Kaj delikata fadeno komencis tiriĝi el la kotonbulo, kiel silkfadeno el silkraŭpo, kaj volvis sin sur la bobenon. La boeno pligrandiĝis. Post proksimume kvaronhoro ĝi fariĝis pilko. Onjo Krizatemo ĝin desurradigis. Poste ŝi komencis fari novan. Ŝpinadis Onj Krizantemo seninterrompe, bobenon post bobeno.
Plurfoje ŝi oscedis. Tiam ŝi nur haltis por froti siajn okulojn dum kelkaj sekundoj, aŭ por kalkuli la finitajn bobenojn. Ŝi spiris profunde, kaj poste plulaboris. Mi tre interesiĝis, kviete rigardante ŝin. Talie tiel delikata kaj brake tiel gracila ŝi estis, ke laborante ŝi aspektis kvazaû dancanta.
Cetere, la formiĝado de la bobenpilkoj estis en si mem ekscita. Tion mi jam delonge ne vidis. Depost kiam, antaŭ kelkaj jaroj, ni komencis aĉetadi maŝinfaritan ŝtofon importitan de la urbego, preskaŭ neniu alia en la vilaĝo volis labori per malnovmoda ŝpinrado.
Fine Onjo Krizantemo eligis longan suspiron. Ĉesis zumi la maŝino. Ŝi ekrigardis la bobenojn en la korbo kuŝanta apude, kaj ekkalkulis, unu, du, tri,... dek du ... dek kvin. “Dank’ al dio, sufiĉas hodiaŭ vespere!”ŝi diris. Ŝi stariĝis, dismetis sur la planko grandan skarpon, verŝis sur ĝin la bobenojn, kaj volve enpakis ilin.
Poste ŝi sin turnis al mi, provante rideti, kaj diris, “Ĉu vi ne volas dormi? Mi ja dormos.”
“Ĉu tion vi faras ĉiuvespere?” Mi demandis, stariĝante.
“Ne nur ĉiuvespere, sed ankaû ĉiutage.” Kaj ŝi malforte ridetis al mi. “Bonan nokton.”
...
于是她把脸掉向我,继续说:“如果你困了,
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 21 მარტი, 2010 07:18:31
Ĉion ĉi mi ne povis kompreni, kio min multe komfuzis. Tiel enuiga laboro estis tio, kaj ankaŭ nenecesa, ĉar ni ne plu mem teksis ŝtofojn. Do tiun nokton mi ne povis dormi bone, pensante pri tiu stranga cirkonstancaro. Ŝajnis zumi la tutan tempon en miaj oreloj la muziko de la ŝpinrado. Sed iomete post noktomezo, kiam mi estis laca kaj ekdormonta, min eksurprizis io nova.
Mi aŭdis Onjon Krizantemo ellitiĝi, kio aŭdigis susuron sube. Poste mi aŭdis ŝiajn paŝojn, dum ŝi marŝis tien-reen sur la planko. Verŝajne ankaŭ ŝi ne povis dormi. Stranga onklino, mi ekpensis, kiu promenadas profunde en la nokto. Loĝinte sola en tiu ĉi domo dum la jaroj de kiam ŝi estis dudekunujara kaj edziniĝis al Mintun, ĉu ŝi timis fantomojn? Sed tuj mi aŭdis, ke ŝi murmuras ion:
Prauloj, volu gvidi Mintunon al la ĝusta vivovojo, helpu lin al sukceso en sia kariero, kaj poste lin resendu hejmen al mi, kiam li fariĝos eminentulo. Mi atendadis dum tiom da jaroj, ke li eminentiĝu. Mi plu atendos lin. Li estas homo fervola, homo ambicia. Iam li sin distingigos se nur Vi, prauloj, helpos lin...
...(51)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
她的这一切情况我完全不理解,
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 21 მარტი, 2010 08:12:59
Do preĝis Onjo Krizantemo. Mi komencis kompreni. Ŝi preĝis por sia edzo, homo ambicia, pri kiu jam delonge neniu en nia vilaĝo aŭdis.
La postan matenon Onjo Krizantemo demandis al mi, ĉu mi bone dormis tiun nokton. Mi diris, ke jes. Tiu respondo malebligis, ke mi demandu, kial ŝi preĝis tiel malfrue en la nokto, kaj ĉu tio rezultiĝis de la fakto, ke ŝi ne povis dormi pro pensado pri sia viro. Poste tamen mi forgesis la tutan aferon.
Post kelkaj semajnoj venis mia patrino por repreni min, dirante ke Alan estas jam sana.
Tre feliĉigis min ekscii, ke Alan estas savita. Reveninte hejmen, mi tuj iris rekte al ŝia ĉambro por alparoli ŝin. Sed mi seniluziiĝis, ĉar Alan ne estis ne estis tie. Mi trovis anstataŭe fremdulinon maldikan kaj palan, kiu sidis apud la fenestro kaj stulte trarigardadis.
Aŭdante miajn paŝojn, ŝi sin turnis kaj fiksis sur min la okulojn. Ŝiaj lipoj moviĝis nervoze, sed neniuj vortoj eliĝis. Scivola kaj konfuzita, ankaŭ mi rerigardis al ŝia vizaĝo. Subite ekbrilis ŝiaj grandiĝintaj, vitrecaj okuloj, kaj tuj kelkaj larmeroj elstariĝis ĉerande. Ŝi ekplorsingultis. "Estas mi! Estas mi: Alan! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan Alan-on?" ŝi diris. Jes, pro la voĉo mi jam rekonis ŝin. Sed kia malsama Alan! Ŝian vizaĝon tute kovris variolsignoj, densaj kaj grandaj kiel sojfaboj sur telero.
...(52))《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
...
原来菊婶在祷告祖先。我开始懂得了。
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 21 მარტი, 2010 23:09:16
Kiam Alan tute resaniĝis kaj komencis fari hejmtaskojn, Onjo Krizantemo diris al mi, ke ŝi volas fari al ŝi donacon. "Kompatinda, ŝi certe sentas sin nebone," ŝi diris. "Tre ĉagrenas knabinon tiomaĝan havi variolsignojn. Mi nepre aĉetu al ŝi ion por ŝin gajigi. Ĉu plaĉus al vi akompani min ĝis la urbeto? Vi povos konsili al mi, kion elekti, ĉar vi bone konas ŝian guston."
Min flatis tiu propono, ĉar al mi plaĉis esti kun ŝi, precipe dum ekskurso al la urbeto. Multaj junaj terkulturistoj provadis akompani ŝin, sed ĉiam sensukcese. Vere plezure estis, promeni apud ŝi. Ĉar ŝi neniam prilaboris la teron, ŝi havis belajn mincajn piedojn, kaj ĉar ŝi estis malpeztalia, ŝia aspekto estis plej flirtema kaj alloga.
Do moviĝante ŝi ŝajnis ne malpli ol perfekta heroino en la rakontoj de Laŭ Liŭ. Foje, vidante ŝin preterpasi sur la vilaĝa placo, la rakontisto komentis: "Ŝi posedas specon de nedifinebla alloga flirtemo, kiun plifortigas ŝia nekutima karaktero. Kune kun ŝia fidelo al bonaj principoj, ŝi estas samtempe ideala edzino kaj mirinda amatino. Ho ve! Se ŝi nur akceptus mian... Ŝi bezonas afablan viron por igi perfekta ŝian belon!" Sed ŝi neniam logiĝis al li, kvankam li estis la viro plej eleganta, plej artista en nia vilaĝo.
Senhezite mi respondis al ŝia invito:
"Certe! Mi tre ŝatus iri kun vi al la urbeto, Onjo Krizantemo."
"Envenu do, kaj atendu kelkajn minutojn," ŝi diris, kaj kondukis min en sian dometon. "Mi volas nur ordigi miajn harojn. Tio ne daŭros longe." Kaj ŝi iris al sia tualetotablo kaj komencis ŝminkadon, ignorante mian ĉeeston kvazaŭ mi estu nura bebo.
Ŝi klinis la spegulon tiel, ke ĝi spegulis ŝian tutan vizaĝon. Poste ŝi retroiris kelkajn paŝojn, tiel ke ŝia tuta kapo videblis. Tre densajn harojn ŝi havis, malhelajn kiel noktomezo kaj ekbrilantajn kiel nigra silko. Senvorte ŝi staris rigardante al la spegulo. Mi staris iom malproksime malantaŭ ŝi, mirante pri ŝia silento.
...(53)《Montara Vilaĝo》
@@@@@@
三
阿兰完全恢复了健康以后,就开始做家务活。
Flago (მომხმარებლის პროფილი) 22 მარტი, 2010 07:56:36
Ŝi malligis siajn harojn kaj poste kombis ilin malantaŭen. Neordinare longaj kaj fajnaj ili estis, kaj surfluis ŝian dorson kvazaŭ rojo fluanta laŭ valo malluma kaj kovrita de purpuverda musko. Aŭtomate ŝi kombadis, kombadis ilin, rigardante idiotece al la spegulo. Mirigis min la aŭtomata moviĝado. Jen ŝi kondutis kiel pigra servistino, kiu ĉiam klopodas pasigi iom da tempo laŭ preteksto, ke ŝi ordigas sian kapon.
Mi glutis buŝplenon da salivo kaj supren-subeniris mia gorĝa pomo. Tion ŝi rimarkis en la spegulo. Kaj ŝi eksaltis.
"Pro kio vi min rigardas, stultuleto?" ŝi diris, dum ŝiaj lipoj sensualaj, ne disiĝante, ridete larĝiĝis, kaj ŝia dekstra mano vovis plu la kombilon tra la haroj, ĉiam ripete-senĉese, kaj ŝia maldekstra mano subtenis la fluantan rojon da filamentoj.
"Mi ne scias," mi diris. "Ŝajnas, kvazaŭ la harojn vi tute ne ordigas. Vi nur kombas, kombas, kombadas."
"Kiaj vortoj!" ŝi ekkriis kun ŝajnigata surprizo, dum la rideto eĉ pli larĝiĝis kaj vidigis vicon da brilantaj dentetoj. "Vi provas ekkoni miajn pensojn, ĉu? Petolulo!"
"Ĉu vi pensas pri io?" mi demandis.
"Nu," ŝi diris, sed tuj malhelpis, ke la vortoj senprokraste eliru. Mi vidis ŝian langon rekurbigita kontraŭ la palaton kaj sube du elstarantajn bluajn vejnojn. "Jes," ŝi konfirmis mian konjekton.
"Pri kio vi pensas?"
"Kial vi tiom interesiĝas pri miaj pensoj?" Ŝi ŝajnigis koleron.
"Ĉar mi tiom amas vin, Onjo Krizantemo," mi diris, "Vi estas al mi tiel bonkora kaj aminda kiel mia patrino."
"Vi estas bona knabo," ŝi diris. "Mi pensas pri Mintun. Li jam delonge ne skribis al mi, sciu." Kaj ŝi eligis mildan suspiron, kiu poste fariĝis komento: "La viroj ŝajnas vere miskondutaj. Ĉu vi ne konsentas?"
...
她把自己的头发分开,然后向后面梳理...