Mergi la conținut

Pri La 20-a Vintraj Olimpiaj Ludoj, en Vankuvero

de Abras, 14 februarie 2010

Contribuții/Mesaje: 29

Limbă: Esperanto

Eddycgn (Arată profil) 20 februarie 2010, 12:38:44

Kion vi pensas pri Jelena Chrustaljowa?

Skandalo aŭ venko sur la moralistoj?

Rogir (Arată profil) 20 februarie 2010, 23:07:55

Kia skandalo?

Espi (Arată profil) 20 februarie 2010, 23:47:45

Eddycgn:Kion vi pensas pri Jelena Chrustaljowa?

Skandalo aŭ venko sur la moralistoj?
Saluton Eddi,

ĉu vi ne ŝatas ŝiajn nudaĵ-fotojn aŭ ĉar ŝi kiel rusino kuris en la kazaĥa biatlona teamo kaj gajnis arĝentan medalon?

Amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Arată profil) 21 februarie 2010, 17:40:38

Espi:
Eddycgn:Kion vi pensas pri Jelena Chrustaljowa?

Skandalo aŭ venko sur la moralistoj?
Saluton Eddi,

ĉu vi ne ŝatas ŝiajn nudaĵ-fotojn aŭ ĉar ŝi kiel rusino kuris en la kazaĥa biatlona teamo kaj gajnis arĝentan medalon?

Amike
Klaus-Peter
Mi ŝatas ambaŭ aferoj! Mi ne ŝatas la moralistoj en la rusa sporta administracio, kiuj ekskludis ŝin partopreni por Rusio. Ŝi partoprenis por Kazakstanio kaj venkis. Bone.

Fi al la puritanoj!

Espi (Arată profil) 21 februarie 2010, 19:10:57

Eddycgn:Mi ŝatas ambaŭ aferoj! Mi ne ŝatas la moralistoj en la rusa sporta administracio, kiuj ekskludis ŝin partopreni por Rusio. Ŝi partoprenis por Kazakstanio kaj venkis. Bone.

Fi al la puritanoj!
Saluton Eddi denove,

nur malgrandajn korektproponojn.

- ekskludi > ekskluzivi (laŭ ReVo)
- Kazakstanio > Kazaĥujo (de kazaĥo)
- "... kaj venkis." > Ŝi nur gajnis arĝentan medalon. rido.gif

Amike
K-P

Eddycgn (Arată profil) 21 februarie 2010, 19:26:35

Espi:
Eddycgn:Mi ŝatas ambaŭ aferoj! Mi ne ŝatas la moralistoj en la rusa sporta administracio, kiuj ekskludis ŝin partopreni por Rusio. Ŝi partoprenis por Kazakstanio kaj venkis. Bone.

Fi al la puritanoj!
Saluton Eddi denove,

nur malgrandajn korektproponojn.

- ekskludi > ekskluzivi (laŭ ReVo)
- Kazakstanio > Kazaĥujo (de kazaĥo)
- "... kaj venkis." > Ŝi nur gajnis arĝentan medalon. rido.gif
Amike
K-P
Dankon!
Ekskludi estas ankaŭ en la ReVo.
Mi bone scias ke ŝi venkis arĝentan medalon, do rusio ne venkis, sed ... Kazakujo (mi ne tre ŝatas ĥ). Mi uzas k se estas permesata, do mi ne scias.
Amike
Eddi

Abras (Arată profil) 22 februarie 2010, 00:06:09

Mi komencis ĉi tiun fadenon sed mi forgesis mencii ke mia plej ŝatata vintra-olimpia sporto estas rapida sketkurado. Estas longa trako kaj mallonga trako -- mi preferas mallongan ĉar ĝi ŝajnas pli rapida kaj kvar aŭ kvin sketkuristoj samptempe sketkuras. Tamen, mi ŝatas ĉiujn sportojn, do provas vidi ĉiujn almenaŭ unutempe; ĉ kurlingo, eble la plej enuiga sporto en la tuta historio.

Espi (Arată profil) 22 februarie 2010, 11:39:56

Abras:kurlingo, eble la plej enuiga sporto en la tuta historio.
Saluton Abras,

mi tre ŝatas vidi kurlingajn duelojn.
Kaj mi neniam enuas.
Ludistoj bezonas bonajn okulojn, multe da sento kaj komprenojn por strategio kaj taktiko.
Bedaŭrinde niaj du germanaj teamoj nur ludas ne tre sukcesaj ĉi-olimpie. malgajo.gif

Amike
Klaus-Peter

Eddycgn (Arată profil) 22 februarie 2010, 15:12:54

Espi:
- Kazakstanio > Kazaĥujo (de kazaĥo)

Amike
K-P
Mi forgesis kie mi legis ke estas permesata anstatuigi ĉiujn "ĥ" per k. Ĉu vi scias?
Mi havas problemojn tajpi "ĥ"! Mia tajparo ne reagas, ankaŭ per EK.
Dankon
Eddi

dobri (Arată profil) 22 februarie 2010, 15:56:05

Saluton Eddi!

Mi ankaŭ uzadas Ek! Tamen dume neniuj problemoj, vidu: ĉ,ĝ,ĥ,ĵ,ŝ
Mi adaptis klavaron por skribado de c kaj tuj poste x . Kiam mi skribis simile kun c kaj h , tiam mi havis malfacilaĵojn kun ĉeĥaj tekstoj, kiuj ankaŭ entenas ch kiel la germanaj.

Înapoi mai sus