Til indholdet

Pri La 20-a Vintraj Olimpiaj Ludoj, en Vankuvero

af Abras, 14. feb. 2010

Meddelelser: 29

Sprog: Esperanto

Abras (Vise profilen) 14. feb. 2010 00.41.43

Saluton,
Ŝajne ne ekzistis fadeno pri la nuntempa Olimpiaj Ludoj en Vankuvero, Kanado.

La lastaj novaĵoj:

[LISTO]
Nodar KUMARITASHVILI, kartvela luĝisto, mortis post akcidento dum trejnado ĵus kelkaj horoj antaŭ la malferma ceremonio.
Dum la malferma ceremonio, dum ili provis ekbruligi la torĉon, okazis teknika problemo. Nur tri el kvar "kruroj" de la torĉo altiĝi el la planko. Ne zorgu: Wayne Gretzky ankoraŭ sukcesis.
Simon AMMANN, el Svislando, gajnis la unuan oran medalon de ĉi tiu olimpiko, en skisaltado.[/list]La ludoj okazos de la 12-a de februaro ĝis la 28-a de februaro.Kiu sporto(j) aŭ ludanto(j) estas via plej ŝatata? Ĉu iu volas antaŭdiri? Kion vi diras pri tiu tragika morto?

horsto (Vise profilen) 14. feb. 2010 11.24.32

Abras:
Dum la malferma ceremonio, dum ili provis ekbruligi la torĉon, okazis teknika problemo. Nur tri el kvar "kruroj" de la torĉo altiĝi el la planko. Ne zorgu: Wayne Gretzky ankoraŭ sukcesis.
Li ŝajne estas nehaltigebla. rideto.gif
.
En Vankuvero ja loĝas Karlina kaj Arono de Radio Verda. Eble ili raportos pri la olimpiaj ludoj.

Espi (Vise profilen) 14. feb. 2010 12.17.16

Saluton al ĉiuj,

mi esperas, ke fine iu kanada sportist[in]o gajnos la unuan oran medalon en sia propra lando! sal.gif

Amike
Espi

Leporino (Vise profilen) 14. feb. 2010 12.42.54

Mi pensas ke kurlingo estas gaja sporto. La ludantoj aspektas kuriozaj kiam ili ŝvabras la glacion de la vego. Ankaŭ kiam ili forpremas la kurlingŝtonojn kaj postglitas surgenuantaj. rido.gif

jan aleksan (Vise profilen) 14. feb. 2010 13.01.29

horsto:
En Vankuvero ja loĝas Karlina kaj Arono de Radio Verda. Eble ili raportos pri la olimpiaj ludoj.
upsss... du RV da malfruo, mi tuj korektu ĝin.ridulo.gif

Rogir (Vise profilen) 14. feb. 2010 16.57.10

Kaj la duan oran medalon gajnis tutatendite Sven Kramer el Nederlando dum la 5 km da glackurado.

Abras (Vise profilen) 14. feb. 2010 20.33.16

Rogir:Kaj la duan oran medalon gajnis tutatendite Sven Kramer el Nederlando dum la 5 km da glackurado.
Jes, mi vidas televide tiun eventon. La homamaso estis oranĝkolora maro, kaj li marŝis, plorante, en ĝin por ĉirkaŭbraki la patron kaj aliajn familianojn. Kortuŝa.

Mi ankaŭ vidis la 1500m da glackurado sur la mallonga trako. Jung-Su Lee el Koreio gajnas oran. Du el liaj samlandanoj estis en dua kaj tria pozicioj, sed ili paŝetis sur la lasta kurbiĝo kaj kraŝis en la muron. Do, Usona Apolo OHNO gajnis arĝentan kaj sia samlandano, J.R. CELSKI, gajnis la bronzan. Ohno nun havis ses olimpikajn medalojn, post tri olimpikoj. Estas rekorda numbro por Usona atleto de la vintra olimpika -- Bonnie BLAIR ankaŭ gajnis ses.

Espi (Vise profilen) 14. feb. 2010 21.30.00

glackurado
Atentu!

Ne konfuzu glaco kaj glacio!
Pli kutimaj terminoj estas sketkurado / sketkuristo
(aŭ glitkurado / glitkuristo demando.gif ).

Amike
Klaus-Peter

Espi (Vise profilen) 16. feb. 2010 20.41.16

HURA!

Ora medalo por Germanujo!
En biatlona persekutado tra distanco de 10 km gajnis Magdalena Neuner la duan oran medalon por Germanujo dum tiu ĉi Olimpiko.

Gratulado! sal.gif

EL_NEBULOSO (Vise profilen) 19. feb. 2010 12.00.21

Por enlandano Aŭstrio estas tre sukcesa (unufoje oro, dufoje arĝento, dufoje bronzo) sed Svislando estas pli sukcesa (ankoraŭ).

Gerald

Tilbage til start