Al la enhavo

Ĉu kaŭrante eblas?

de crescence, 2010-februaro-16

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-16 09:59:15

Ĉu vi kaŭranta, sen ŝuoj, viaj kalkanoj povas tuŝi la plankon ?
Mi ne povas ! rideto.gif

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-16 11:10:21

crescence:Ĉu vi kaŭranta, sen ŝuoj, viaj kalkanoj povas tuŝi la plankon ?
Mi ne povas ! rideto.gif
Saluton crescence,

unue mi ridis pri via demando. Sed tiam mi provis kaŭri kaj devas konfesi, ke mi ankaŭ ne kapablas plenumi vian sportulan taskon.

Sed estis bona ideo! sal.gif

Amike
Klaus-Peter

jchthys (Montri la profilon) 2010-februaro-16 21:43:41

Jes, sed mi ne tiam komfortas!

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-18 09:28:24

La opinisondo jam indikas, ke la homoj, kiuj ne povas tuŝi la plankon per la kalkanoj estas plimultaj ol tiuj, kiuj povas. Tio min surprezas, ĉar en grupo de dekdu homoj, mi estis solulo, kiu ne povis.

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-18 09:39:13

Miaj kalkanoj tuŝas la plankon. rideto.gif

Continuum (Montri la profilon) 2010-februaro-18 09:39:57

Jes,ankaŭ mi povas! Ĉu estas grave, kuracisto? rido.gif

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-18 17:11:13

Continuum:Jes,ankaŭ mi povas! Ĉu estas grave, kuracisto? rido.gif
Oni diras, ke la plimulto sukcesas. Ne estas utile vidi kuraciston !

EL_NEBULOSO (Montri la profilon) 2010-februaro-19 11:49:07

Jes mi povas fari tion.

Gerald

Espi (Montri la profilon) 2010-februaro-19 12:38:43

Saluton,

kiel vi faras tion? Mi ĉiam falas malantaŭen, se miaj kalkanoj tuŝas la plankon...

Amike, vi sportuloj. senkulpa.gif
Klaus-Peter

crescence (Montri la profilon) 2010-februaro-19 16:13:45

Espi:
kiel vi faras tion? Mi ĉiam falas malantaŭen, se miaj kalkanoj tuŝas la plankon...
Unuj falas, aliaj sukcesas... Maljusta sorto !

Reen al la supro