Aller au contenu

Ĉu kaŭrante eblas?

de crescence, 16 février 2010

Messages : 14

Langue: Esperanto

crescence (Voir le profil) 16 février 2010 09:59:15

Ĉu vi kaŭranta, sen ŝuoj, viaj kalkanoj povas tuŝi la plankon ?
Mi ne povas ! rideto.gif

Espi (Voir le profil) 16 février 2010 11:10:21

crescence:Ĉu vi kaŭranta, sen ŝuoj, viaj kalkanoj povas tuŝi la plankon ?
Mi ne povas ! rideto.gif
Saluton crescence,

unue mi ridis pri via demando. Sed tiam mi provis kaŭri kaj devas konfesi, ke mi ankaŭ ne kapablas plenumi vian sportulan taskon.

Sed estis bona ideo! sal.gif

Amike
Klaus-Peter

jchthys (Voir le profil) 16 février 2010 21:43:41

Jes, sed mi ne tiam komfortas!

crescence (Voir le profil) 18 février 2010 09:28:24

La opinisondo jam indikas, ke la homoj, kiuj ne povas tuŝi la plankon per la kalkanoj estas plimultaj ol tiuj, kiuj povas. Tio min surprezas, ĉar en grupo de dekdu homoj, mi estis solulo, kiu ne povis.

Leporino (Voir le profil) 18 février 2010 09:39:13

Miaj kalkanoj tuŝas la plankon. rideto.gif

Continuum (Voir le profil) 18 février 2010 09:39:57

Jes,ankaŭ mi povas! Ĉu estas grave, kuracisto? rido.gif

crescence (Voir le profil) 18 février 2010 17:11:13

Continuum:Jes,ankaŭ mi povas! Ĉu estas grave, kuracisto? rido.gif
Oni diras, ke la plimulto sukcesas. Ne estas utile vidi kuraciston !

EL_NEBULOSO (Voir le profil) 19 février 2010 11:49:07

Jes mi povas fari tion.

Gerald

Espi (Voir le profil) 19 février 2010 12:38:43

Saluton,

kiel vi faras tion? Mi ĉiam falas malantaŭen, se miaj kalkanoj tuŝas la plankon...

Amike, vi sportuloj. senkulpa.gif
Klaus-Peter

crescence (Voir le profil) 19 février 2010 16:13:45

Espi:
kiel vi faras tion? Mi ĉiam falas malantaŭen, se miaj kalkanoj tuŝas la plankon...
Unuj falas, aliaj sukcesas... Maljusta sorto !

Retour au début