Al la enhavo

Promocii esperanto

de Evildela, 2010-februaro-26

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Evildela (Montri la profilon) 2010-februaro-26 14:21:20

Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.

http://richardelamore.webs.com/apps/photos/photo?p...

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:16:03

Evildela:Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.
Ankaŭ sur la afiŝo diru "Lernu Esperanton hodiaŭ!". Nepre memoru la akuzativon!

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 17:39:56

gyrus:
Evildela:Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.
Ankaŭ sur la afiŝo diru "Lernu Esperanton hodiaŭ!". Nepre memoru la akuzativon!
Fakte, tiun afiŝon.

Krome, mi dubas, ke vi vere celis promocii, kiu signifas plialtrangigi. Ĉu eble reklami, konatigidisvastigi?

Yiuel (Montri la profilon) 2010-februaro-27 00:41:29

Certege disvastigi aŭ reklami.

Evildela (Montri la profilon) 2010-februaro-27 00:51:05

Mi havas ĝustigitan mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera por uzi ĝin.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2010-februaro-27 05:45:33

Evildela:Ĉu vi ametas mian bildon?
Jes, mi ŝatas ĝin. Mi esperas ke ĝi interesos la homoj kiuj vidos ĝin.

jan aleksan (Montri la profilon) 2010-februaro-27 11:37:19

Evildela:Mi havas ĝustigitan mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera por uzi ĝin.
Jes, tre belas.

Restas erareton: Unu lingvo por Unu popoloj.

Tamen, mi ne plene konsentas kun tiu frazo, kiu povus konfuzigi (oni povas pensi ke la celo estas malaperigi la aliajn lingvojn). Mi proponus "Unu ponto-lingvo por la homaro" aŭ "unu sennacia lingvo por la mondo", aŭ io tia.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-27 16:38:16

Evildela:Mi ĝustigis mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera pri uzi ĝin.
Mi ne vere komprenas la sencon de la afiŝo. Vi nur enmetis kelkajn bestojn kaj la frazon 'Lernu Esperanton'. Ĉu ne estus pli utile doni iom da informoj, pri kio estas Esperanto?

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-27 17:03:24

jan aleksan skribis :
Tamen, mi ne plene konsentas kun tiu frazo, kiu povus konfuzigi (oni povas pensi ke la celo estas malaperigi la aliajn lingvojn). Mi proponus "Unu ponto-lingvo por la homaro"
Mi pensas ke tiu ĉi sugesto estas taŭga.

Evildela (Montri la profilon) 2010-februaro-28 00:20:12

Mi havas ŝanĝita ĝin al "Unu ponto-lingvo por la homaro"

Reen al la supro