לתוכן העניינים

Promocii esperanto

של Evildela, 26 בפברואר 2010

הודעות: 13

שפה: Esperanto

Evildela (הצגת פרופיל) 26 בפברואר 2010, 14:21:20

Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.

http://richardelamore.webs.com/apps/photos/photo?p...

gyrus (הצגת פרופיל) 26 בפברואר 2010, 17:16:03

Evildela:Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.
Ankaŭ sur la afiŝo diru "Lernu Esperanton hodiaŭ!". Nepre memoru la akuzativon!

darkweasel (הצגת פרופיל) 26 בפברואר 2010, 17:39:56

gyrus:
Evildela:Mi ĉerpis tion ĉi afiŝon helpi promocii Esperanton.
Ankaŭ sur la afiŝo diru "Lernu Esperanton hodiaŭ!". Nepre memoru la akuzativon!
Fakte, tiun afiŝon.

Krome, mi dubas, ke vi vere celis promocii, kiu signifas plialtrangigi. Ĉu eble reklami, konatigidisvastigi?

Yiuel (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 00:41:29

Certege disvastigi aŭ reklami.

Evildela (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 00:51:05

Mi havas ĝustigitan mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera por uzi ĝin.

RiotNrrd (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 05:45:33

Evildela:Ĉu vi ametas mian bildon?
Jes, mi ŝatas ĝin. Mi esperas ke ĝi interesos la homoj kiuj vidos ĝin.

jan aleksan (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 11:37:19

Evildela:Mi havas ĝustigitan mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera por uzi ĝin.
Jes, tre belas.

Restas erareton: Unu lingvo por Unu popoloj.

Tamen, mi ne plene konsentas kun tiu frazo, kiu povus konfuzigi (oni povas pensi ke la celo estas malaperigi la aliajn lingvojn). Mi proponus "Unu ponto-lingvo por la homaro" aŭ "unu sennacia lingvo por la mondo", aŭ io tia.

Rogir (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 16:38:16

Evildela:Mi ĝustigis mian malbonan Esperanton. Ĉu vi ametas mian bildon? Mi intencas pendi mian afiŝon en mian urbeton, sed ĉiu estas libera pri uzi ĝin.
Mi ne vere komprenas la sencon de la afiŝo. Vi nur enmetis kelkajn bestojn kaj la frazon 'Lernu Esperanton'. Ĉu ne estus pli utile doni iom da informoj, pri kio estas Esperanto?

astroly (הצגת פרופיל) 27 בפברואר 2010, 17:03:24

jan aleksan skribis :
Tamen, mi ne plene konsentas kun tiu frazo, kiu povus konfuzigi (oni povas pensi ke la celo estas malaperigi la aliajn lingvojn). Mi proponus "Unu ponto-lingvo por la homaro"
Mi pensas ke tiu ĉi sugesto estas taŭga.

Evildela (הצגת פרופיל) 28 בפברואר 2010, 00:20:12

Mi havas ŝanĝita ĝin al "Unu ponto-lingvo por la homaro"

לראש הדף