ورود به محتوا

Lingvo ĉe Internacia Kosmostacio

از Demian, 27 فوریهٔ 2010

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Demian (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2010،‏ 12:34:57

Karaj Geamikoj,

Ĉu mi rajtas demandi pri Internacia Kosmostacio? Loĝas kosmonaŭtoj tie el diversaj landoj. Kaj mia demando estas: Kiun lingvon oni uzas tie? Ĉu la angla aŭ la rusa? Aŭ ĉiuj kosmonaŭtoj komprenas kaj anglan kaj rusan?

Amike,
Ĉetano

Rogir (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2010،‏ 16:34:15

Laŭ mia scio, ĉiuj kosmonaŭtoj devas paroli kaj la anglan kaj la rusan.

Hispanio (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2010،‏ 17:09:01

Rogir:Laŭ mia scio, ĉiuj kosmonaŭtoj devas paroli kaj la anglan kaj la rusan.
Ĉu ne estas pli bone diri "same la anglan kiel la rusan"?

horsto (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2010،‏ 17:28:36

Hispanio:
Rogir:Laŭ mia scio, ĉiuj kosmonaŭtoj devas paroli kaj la anglan kaj la rusan.
Ĉu ne estas pli bone diri "same la anglan kiel la rusan"?
Kial? kaj ... kaj ... estas tute kutima maniero diri tion, vidu PMEG.

Hispanio (نمایش مشخصات) 27 فوریهٔ 2010،‏ 17:37:20

horsto:
Hispanio:
Rogir:Laŭ mia scio, ĉiuj kosmonaŭtoj devas paroli kaj la anglan kaj la rusan.
Ĉu ne estas pli bone diri "same la anglan kiel la rusan"?
Kial? kaj ... kaj ... estas tute kutima maniero diri tion, vidu PMEG.
shoko.gif

Nu, kiom da eraregoj mi faris ie ajn.

Dankon.

بازگشت به بالا