본문으로

nemulteparolataj lingvoj

글쓴이: mathieubriere, 2010년 3월 3일

글: 52

언어: Esperanto

milupo (프로필 보기) 2010년 5월 10일 오후 4:19:58

Ho, pro iuj problemoj pri la datumbazo - la konekto ne reagis - mi pensis, ke mia lasta mesaĝo ne estis sendita kaj mi denove sendis ĝin. Nun ĝi estas duobla. Pardonu.

diogotux (프로필 보기) 2010년 5월 11일 오전 12:23:16

Mi esperas ke kiam Esperanto fariĝos lingvo tutmonda — ĉu iam Esperanto fariĝos moda? — vi ne forlasu ĝin pro tio, ke multaj ĝin parolas.

Sincere, mi admiras vin, kaj ĉiu Esperantisto estas ia lingv-entuziasmulo. Tamen, mi ne komprenas vin. Mi eĉ vidis kelkajn el vi diri ke vi parolas la latinan, ĉu vere vi scias kiel parolas ekz. tekruĉo? Krom, lerni gramatikojn estas ne tiel tempo-raba kiel lerni vortojn – tiu lasta estas nefina. Mi opinias ke oni devas paroli lingvojn por esti komprenata de aliaj, kaj eĉ lernis Esperanton esperante ke ĝia vento blovu pli forte kaj ĝi ne restu ĉiam “sekta” lingvo.

Mi mem provis la latinan sed malsukcesis. Bonŝancon!

victornino (프로필 보기) 2010년 5월 20일 오후 5:02:17

mi demandis lastatempe pri io simila tie:
http://esperanto.com/content/demando-pri-diverse...

miren (프로필 보기) 2010년 5월 30일 오전 11:44:41

Mi scipovas paroli eŭskan, kiu estas la sola aŭtoktona lingvo de la okcidenta Europo. Ĝi estas unika en la panoramo de la lingvoj, kaj kune kun esperanto, ambaŭ, estas la du lingvoj, kiuj plej plaĉas al mi.

Kompleneble, tio estas nur subjektiva afero. Ambaŭ estas etaj, marĝenaj kaj malplimultaj lingvoj. Ili estas ege malsamaj, sed malgraŭ tio, iliaj gramatikaj estas multe pli simplaj kaj regulaj ol tiuj de hispana, franca, angla aŭ germana.

Tiun klarecon oni povas jam konstati, kaj euŝke, kaj esperante, kiam oni komencas studi ilin. Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 5월 30일 오후 12:05:36

miren:....Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.
Kion tio signifas? Ĉu vi povas klarigi?
Dankon

miren (프로필 보기) 2010년 5월 30일 오후 5:09:41

Eddycgn:
miren:....Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.
Kion tio signifas? Ĉu vi povas klarigi?
Dankon
Por ĉiu litero estas unusola sono.

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 5월 31일 오후 9:42:12

miren:Por ĉiu litero estas unusola sono.
Dankon, kiel esperante...

LyzTyphone (프로필 보기) 2010년 6월 5일 오전 4:57:04

En Azio ankaŭ estas multe da malmultparolataj lingvoj. Al Ili la ŝtatoj ofte lingvopolitike donas la statuson de "dialekto" kaj subvidas ilin kiel lingvon por "la nekleraj".

Mi nun lernas la Hokjenan (de la Tajvana speco) kaj konsideras ĝin vere tre interese. La lernado redonacis al mi pli bonan komprenon de la ĉina lingvo; mi ja pensas ke lerni regionajn lingvojn neniel kontraŭstarss la disvastigon de "nacia lingvo".

miren (프로필 보기) 2010년 6월 5일 오후 1:47:46

Tiujare mi ĉeestis en la "Beneluksa Kogreso de Esperanto - 2010", kiu okazis en Antwerpeno (Belgio). Tie oni multe parolis pri la tieaj nemultparolataj lingvoj kaj multe plaĉis al mi la difino de luksemburgano:

"Lingvo estas dialekto, kiu havas armeon"

miren (프로필 보기) 2010년 6월 9일 오후 2:46:41

antoniomoya:
Hispanio:Se mi povus, mi lernus la tutajn lingvojn de la mondo lango.gif.

Sed mi ne povas, unue pro manko de tempo, due pro manko de kursoj kaj libroj, kaj trie pro la malfacileco de kelkaj lingvoj malgajo.gif.
Precipe pro manko da tempo kaj pro la malfacileco de ĈIUJ lingvoj. Estas neeble lerni ĉiujn lingvojn. Pro tio esperanto estas ideala solvo al la grava monda lingvoproblemo. Almenaŭ mi pensas tion. Kaj mi ŝatus ke la tuta homaro povus interkompreniĝi en unu relative facila lingvo kiel tiu ĉi.
Mi konsilas legi la libron verkita de la esperantisto Georges Kersaudy, "Langues sans frontières" ("A la découverte des langues de l'Europe"), eldonita france de "Autrement-Frontières". Georges Kersaudy, eksoficisto de la "Internacia Unueca Asocio", parolas, skribas kaj tradukas ĉirkaŭ 50 lingvojn de Europo kaj Azio. Ĝi estas vere leginda.

다시 위로