讯息: 52
语言: Esperanto
milupo (显示个人资料) 2010年5月10日下午4:19:58
diogotux (显示个人资料) 2010年5月11日上午12:23:16
Sincere, mi admiras vin, kaj ĉiu Esperantisto estas ia lingv-entuziasmulo. Tamen, mi ne komprenas vin. Mi eĉ vidis kelkajn el vi diri ke vi parolas la latinan, ĉu vere vi scias kiel parolas ekz. tekruĉo? Krom, lerni gramatikojn estas ne tiel tempo-raba kiel lerni vortojn – tiu lasta estas nefina. Mi opinias ke oni devas paroli lingvojn por esti komprenata de aliaj, kaj eĉ lernis Esperanton esperante ke ĝia vento blovu pli forte kaj ĝi ne restu ĉiam “sekta” lingvo.
Mi mem provis la latinan sed malsukcesis. Bonŝancon!
victornino (显示个人资料) 2010年5月20日下午5:02:17
http://esperanto.com/content/demando-pri-diverse...
miren (显示个人资料) 2010年5月30日上午11:44:41
Kompleneble, tio estas nur subjektiva afero. Ambaŭ estas etaj, marĝenaj kaj malplimultaj lingvoj. Ili estas ege malsamaj, sed malgraŭ tio, iliaj gramatikaj estas multe pli simplaj kaj regulaj ol tiuj de hispana, franca, angla aŭ germana.
Tiun klarecon oni povas jam konstati, kaj euŝke, kaj esperante, kiam oni komencas studi ilin. Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.
Eddycgn (显示个人资料) 2010年5月30日下午12:05:36
miren:....Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.Kion tio signifas? Ĉu vi povas klarigi?
Dankon
miren (显示个人资料) 2010年5月30日下午5:09:41
Eddycgn:Por ĉiu litero estas unusola sono.miren:....Esperanto kaj eŭsko praktike kombinas en siaj vortoj la grafikon kaj la fonetikon.Kion tio signifas? Ĉu vi povas klarigi?
Dankon
Eddycgn (显示个人资料) 2010年5月31日下午9:42:12
miren:Por ĉiu litero estas unusola sono.Dankon, kiel esperante...
LyzTyphone (显示个人资料) 2010年6月5日上午4:57:04
Mi nun lernas la Hokjenan (de la Tajvana speco) kaj konsideras ĝin vere tre interese. La lernado redonacis al mi pli bonan komprenon de la ĉina lingvo; mi ja pensas ke lerni regionajn lingvojn neniel kontraŭstarss la disvastigon de "nacia lingvo".
miren (显示个人资料) 2010年6月5日下午1:47:46
"Lingvo estas dialekto, kiu havas armeon"
miren (显示个人资料) 2010年6月9日下午2:46:41
antoniomoya:Mi konsilas legi la libron verkita de la esperantisto Georges Kersaudy, "Langues sans frontières" ("A la découverte des langues de l'Europe"), eldonita france de "Autrement-Frontières". Georges Kersaudy, eksoficisto de la "Internacia Unueca Asocio", parolas, skribas kaj tradukas ĉirkaŭ 50 lingvojn de Europo kaj Azio. Ĝi estas vere leginda.Hispanio:Se mi povus, mi lernus la tutajn lingvojn de la mondoPrecipe pro manko da tempo kaj pro la malfacileco de ĈIUJ lingvoj. Estas neeble lerni ĉiujn lingvojn. Pro tio esperanto estas ideala solvo al la grava monda lingvoproblemo. Almenaŭ mi pensas tion. Kaj mi ŝatus ke la tuta homaro povus interkompreniĝi en unu relative facila lingvo kiel tiu ĉi..
Sed mi ne povas, unue pro manko de tempo, due pro manko de kursoj kaj libroj, kaj trie pro la malfacileco de kelkaj lingvoj.