Kwa maudhui

ĉapeligi esperanto-tekston

ya le_chaz, 9 Machi 2010

Ujumbe: 14

Lugha: Esperanto

Miland (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2010 9:04:45 alasiri

Plaĉas al mi la Melburno Notlibro.

yugary (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2010 8:22:40 asubuhi

Mi uzas

Microsoft Keyboard Layout Creator (MSKLC)

per kiu oni povas krei ian ajn klavaron deziratan, uzante Unikodon.

Gary Yu

crescence (Wasifu wa mtumiaji) 28 Machi 2010 10:32:20 asubuhi

yugary:Mi uzas

Microsoft Keyboard Layout Creator (MSKLC)
Kiel oni uzas tiun programon ?

juanjoseapresuramiento (Wasifu wa mtumiaji) 8 Septemba 2010 7:51:40 asubuhi

Bona alternativo por EK estas la aldona programo al retumilo, nomata abcTajpu.

Produktado de ret-mesaĝoj (en FireFox aŭ en InternetExplorer):

Trovu la retadreson:
[url=http://traduku.net/abctajpu/ ]http://traduku.net/abctajpu/ [/url]
kaj alŝutu la aldonaĵon por via retumilo,
kies nomo estas abcTajpu.

En abcTajpu oni uzas la preskaŭ norman ikso-konvencion (litero x estas tajpata post la ĉapeligota litero) en virtuala klavaro.

Oni povas en abcTajpu uzi manieron de klav-mallongigoj.

Se oni produktas E-tekstojn ĉefe en Word-programo, mi rekomendas redefini klavaron por la ses E-literoj. La preskaŭ norma maniero estas tie la Alt-modo. T.e.,
por produkti "ĉ" oni klavu "Alt+c". Krome tiun tekston oni povas tre simple kopii per la konata sekvenco Ctrl+c (kopiu) kaj Ctrl+v (movu) al ajna alia programo, ekz. al retumilo FireFox, InternetExplorer k.t.p., se vi uzas la operacian sistemon Windows - tio ĉiam kaj ĉie funkcias.

Tio estas tre efektiva, tre rapida kaj la plej simpla vojo sen iu ajn instalado de aldonaj programoj. TIAL KONVENA POR UZI EN EKSTERLANDO UZANTE FREMDAN KOMPUTILON.

Eksterlande vi ĉie trovos en interretaj kafejoj la programon Word. Kaj vi povas dum sekundoj redefini la klavaron por tajpi la ĉapelitajn literojn.

Por interesitoj mi havas preparitan pfd-dosieron kun instruoj kiel fari tion:
Kiel simple ĉapeligi vian Esperanto-tekston.pdf

MI TRE REKOMENDAS!

ingjanpospisil@gmail.com
alie
Juan José, Johano Jozefo Rapidulo

Kurudi juu