Al la enhavo

ĉapeligi esperanto-tekston

de le_chaz, 2010-marto-09

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2010-marto-09 14:48:55

La plej konata programo por ĉapeligi esperanto-tekston estas EK. Ĉu vi konas alternativan programon?
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-09 17:51:41

Mi konas la programon "Tajpi", sed ŝajne ĝia retpaĝo nuntempe ne funkcias.

tommjames (Montri la profilon) 2010-marto-09 17:58:13

sal.gif

Bedaŭrinde la servilo paneis ĉi-matene, sed mi tuj starigos ĝin kiam mi alhejmiĝos ĉi-nokte!

Dumtempe se iu volas elŝuti ĝin eblas provizore uzi la ligilon al la instal-dosiero ĉe kisa.ca:

http://kisa.ca/tajpi/tajpi280inst.exe

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-09 18:06:51

En Linu'x, eblas diversaj manieroj. Vidu Esperanto en Linu'x.

Mi mem uzas dosieron ~/.XCompose, kie estas la jenaj linioj:
include "%L"
include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" U016D
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" U016C
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB

<dead_circumflex> <C> : "Ĉ" U0108
<dead_circumflex> <c> : "ĉ" U0109
<dead_circumflex> <G> : "Ĝ" U011C
<dead_circumflex> <g> : "ĝ" U011D
<dead_circumflex> <H> : "Ĥ" U0124
<dead_circumflex> <h> : "ĥ" U0125
<dead_circumflex> <J> : "Ĵ" U0134
<dead_circumflex> <j> : "ĵ" U0135
<dead_circumflex> <S> : "Ŝ" U015C
<dead_circumflex> <s> : "ŝ" U015D
<dead_circumflex> estas cirkumfleksa klavo, kiu ne ekzistas en ĉiuj klavararanĝoj. Sur germanaj (QWERTZ) klavaroj oni trovas ĝin maldekstre de la cifero 1.

AlfRoland (Montri la profilon) 2010-marto-09 19:19:39

le_chaz:[..]
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...
Bertilo Wennergren faris makroojn por OpenOffice.org kaj Word kiuj faras ĝuste tion. Ili estas elŝuteblaj el lia retpaĝaro.

Jen ligilo

horsto (Montri la profilon) 2010-marto-09 20:06:52

le_chaz:
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...
Por ĉapeligi tekston jam skribita en X-sistemo sufiĉas simpla programo, kiel ekzemple ĉi tiu Perl-programo:

le_chaz (Montri la profilon) 2010-marto-10 13:49:54

Koran dankon pro viaj helpoj!

Paze (Montri la profilon) 2010-marto-18 17:10:12

Bonvole vizitu suban ret-paĝon kaj elŝutu la programdosieron .
http://www.xdobry.de/esperantoedit/index_en.html

le_chaz:La plej konata programo por ĉapeligi esperanto-tekston estas EK. Ĉu vi konas alternativan programon?
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...

crescence (Montri la profilon) 2010-marto-20 15:31:57

Mi uzas la klavaron français diacrité

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-24 15:00:01

Oni ankaŭ povas uzi ĉi tiun retejon:

http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html

Reen al la supro