본문으로

ĉapeligi esperanto-tekston

글쓴이: le_chaz, 2010년 3월 9일

글: 14

언어: Esperanto

le_chaz (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 2:48:55

La plej konata programo por ĉapeligi esperanto-tekston estas EK. Ĉu vi konas alternativan programon?
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 5:51:41

Mi konas la programon "Tajpi", sed ŝajne ĝia retpaĝo nuntempe ne funkcias.

tommjames (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 5:58:13

sal.gif

Bedaŭrinde la servilo paneis ĉi-matene, sed mi tuj starigos ĝin kiam mi alhejmiĝos ĉi-nokte!

Dumtempe se iu volas elŝuti ĝin eblas provizore uzi la ligilon al la instal-dosiero ĉe kisa.ca:

http://kisa.ca/tajpi/tajpi280inst.exe

darkweasel (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 6:06:51

En Linu'x, eblas diversaj manieroj. Vidu Esperanto en Linu'x.

Mi mem uzas dosieron ~/.XCompose, kie estas la jenaj linioj:
include "%L"
include "%L"
<dead_circumflex> <u> : "ŭ" U016D
<dead_circumflex> <U> : "Ŭ" U016C
<dead_circumflex> <v> : "û" U00FB
<dead_circumflex> <V> : "Û" U00DB

<dead_circumflex> <C> : "Ĉ" U0108
<dead_circumflex> <c> : "ĉ" U0109
<dead_circumflex> <G> : "Ĝ" U011C
<dead_circumflex> <g> : "ĝ" U011D
<dead_circumflex> <H> : "Ĥ" U0124
<dead_circumflex> <h> : "ĥ" U0125
<dead_circumflex> <J> : "Ĵ" U0134
<dead_circumflex> <j> : "ĵ" U0135
<dead_circumflex> <S> : "Ŝ" U015C
<dead_circumflex> <s> : "ŝ" U015D
<dead_circumflex> estas cirkumfleksa klavo, kiu ne ekzistas en ĉiuj klavararanĝoj. Sur germanaj (QWERTZ) klavaroj oni trovas ĝin maldekstre de la cifero 1.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 7:19:39

le_chaz:[..]
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...
Bertilo Wennergren faris makroojn por OpenOffice.org kaj Word kiuj faras ĝuste tion. Ili estas elŝuteblaj el lia retpaĝaro.

Jen ligilo

horsto (프로필 보기) 2010년 3월 9일 오후 8:06:52

le_chaz:
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...
Por ĉapeligi tekston jam skribita en X-sistemo sufiĉas simpla programo, kiel ekzemple ĉi tiu Perl-programo:

le_chaz (프로필 보기) 2010년 3월 10일 오후 1:49:54

Koran dankon pro viaj helpoj!

Paze (프로필 보기) 2010년 3월 18일 오후 5:10:12

Bonvole vizitu suban ret-paĝon kaj elŝutu la programdosieron .
http://www.xdobry.de/esperantoedit/index_en.html

le_chaz:La plej konata programo por ĉapeligi esperanto-tekston estas EK. Ĉu vi konas alternativan programon?
Ie mi legis pri programo kiu aŭtomate ĉapeligas tekston jam skribita en X-sistemo, sed mi ne sukcesis trovi ĝin...

crescence (프로필 보기) 2010년 3월 20일 오후 3:31:57

Mi uzas la klavaron français diacrité

marcuscf (프로필 보기) 2010년 3월 24일 오후 3:00:01

Oni ankaŭ povas uzi ĉi tiun retejon:

http://members.aon.at/aldone/konvertilo.html

다시 위로