Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

od uživatele Flago ze dne 10. března 2010

Příspěvky: 661

Jazyk: 简体中文

Flago (Ukázat profil) 3. srpna 2011 22:56:47

AL LA TUTMONDA ESPERANTISTARO

15 dec. 1938

Karaj k-doj!
Hodiaŭ estas la detreveno de la naskiĝtago de nia estimata D-ro L.L.Zamenhof. Li de sia juneco senlace bataladis por fratiĝo de ĉiuj nacioj kaj paco de l' tuta homaro, sed malĝoje elspiris la lastan spiron meze de buĉado de homoj per homoj.

Nun renkontante ĉi memortagon en la sama teroro en Ĉinio, mi sentas neeldireblan doloron. Mi estas japano, sed amiko de la ĉina popolo, kaj eĉ ilia kunbatalanto. Je tiu ĉi tago mi ne povas deteni min preni la plumon al vi, adeptoj de paco.
Antaŭ ĉio mi kore salutas vin:

La k-dojn de Hispanio - k-do Mangada kaj aliaj multaj k-doj batalantaj en la fronto rekte kontraŭ la faŝistoj de Germanio,Italio kaj iliaj agentoj Frank-anoj; en la tendaro de la popolfronto.
...
致全世界的世界语者群体

1938年12月15日

亲爱的同志们!
今天是我们尊敬的洛德维科·拉扎罗·柴门霍夫博士诞辰纪念日...
sal.gif

Flago (Ukázat profil) 4. srpna 2011 23:42:45

...
La k-dojn de Germanio - estimata k-do L. Renn kiu nun batalas en Madrido, multaj k-doj suferantaj en la karceroj de Hitler; ĉiujn k-dojn batalantajn kontraŭ "Germanio super Ĉio" malgraŭ ĉiujn subpemoj kaj teroroj, per sekreta radio k.a.

La k-dojn de Sovetio - travivintajn malfacilojn el malfaciloj kaj kiuj nun ĝuas la plej vastan postenon en ĉiuj flankoj de la socivivo kaj montras la morgaŭan vojon por esperantistoj en aliaj landoj.

La k-dojn de Japanio - karmemorajn k-dojn de l' patrio, kun kiuj mi kunlaboris kaj kiuj, kvandam nenion komunikante tamen mi kredas, iel kaj iel kuraĝe luktadas kontraŭ tiu ĉi invado spite la senekzemlan subremon dum la milittempo.
...
德国的同志们-尊敬的L.雷恩,他现在战斗在马德里...
sal.gif

Flago (Ukázat profil) 5. srpna 2011 23:16:38

...
K-dojn de ĉiuj aliaj landoj-strantajn en la paca tendaro kaj batalantajn kontraŭ faŝismo.

K-doj, vidu! En Okcidento demonaj manoj de italaj kaj germanaj faŝistoj furiozas sufoki la revolucian popolon de Hispanio, Hitler senĉese faras masakron al judoj, etendas sian ungegon super Aŭstrio, forŝiris teritorion de Ĉekio.

Kaj en Oriento konkorde kun tio, ilia sangsoifa frato, la japana militaristaro, jam 18 monatojn hufpremadas la vastan teron kaj sennombrajn popolamasojn de Ĉinio. Terura antaŭvespero de la dua mondmilito regas la tutan terglobon, tremigas la tutan homaron.

La aŭtunon de la lasta jaro mi vidis la inferan fajregon de Zhabei, bruligantan homojn kaj domojn, teron kaj ĉielon, ĉion kaj ĉion dem tutaj 3tagnoktoj. La lastan printempon en Kantono, la multeloĝata urbo en suda Ĉinio, mi travivis teruran aeratakon.
...
所有其他国家的人们都站在和平的阵营一边,抵抗着法西斯主义...
sal.gif

Flago (Ukázat profil) 6. srpna 2011 23:38:38

...
-Kelkdeko da japanaj aeroplanoj freneze bombardis ĝin 5-6 fojojn ĉiutage. Vunditaj homoj sufokiĝas sub disfalintaj domoj. Sur stratoj kuŝas kadavroj, dise brakoj kaj kruroj, infanoj kaj virinoj, kaj eĉ eta novnaskito antaŭtempe elŝrita pere bombardo el patrina ventro.

Kantono, bela kaj prospera, ŝanĝiĝis je ruinaĵo, kaj super ĝi brilis la luno timiga por postvivantoj.
Krioj, ploroj, kaj ĝemoj de orfoj, vidvinoj, kaj maljunuloj sen subtenantoj...ĉiam kaj ĉiam pli multiĝantaj rifuĝintoj sen manĝo, sen vesto kaj sen domo.

Sankta rezulto estas tio, de l' sankta milito de l' japana militaristaro.
Kaj en tiel multaj urboj kaj vilaĝoj la samo estas ripetita kaj ankaŭ ripetata kaj ripetota.
En militaj distriktoj kaj okupataj lokoj:
...
每天,几十架日本的战机疯狂地轰炸它5-6次...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 7. srpna 2011 22:56:36

...
Pri ĉiaj demonaj perfortagoj de l' japana armeo, multe da eŭropaj ĵurnalistoj jam akre malkovris ilin antaŭ vi per artikoloj kaj fotoj. Mi, per mia gloro kaj amo de virino al la homaro, volas atesti tiujn faktojn. Kiel terura estas ĉi tio!

K-doj, pardonu, ke mi povus malserenigi vian belan matenmanĝon aŭ liberan tempon kun agrabla muziko. Sed k-doj, ankaŭ mi bezonas toleri mian abomenon kaj doloron. Tamen akuzi mi devas. Kridu ĉi ĉijun faktojn, ĉar ili estas ankoraŭ okazantaj.

Ĉastan dezinon perfortas pluraj japanaj soldatoj, kaj fortranĉas ŝiajn mamojn. Eĉ 10-jaran filineton ili ne indulgas.
K-doj, kredu ĉi ĉiujn faktojn, ĉar ili estas ankoraŭ okazantaj. Senkulpajn infanetojn oni forrabas el la patrina sino, faras ĝin diabla ludilo.
...
对于日本军队各种魔鬼般的残暴行为,许多欧洲的记者已经用文章和照片展示在你们面前,尖锐地揭露了他们的罪行...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 9. srpna 2011 0:31:45

...
Ĝi freneze ekploras, ploregas sen intrrompo, kaj la sekvan momenton ĝia eta brusto ja estas trapikita de akra glavo. K-doj, kredu ĉi ĉiujn faktojn, ĉar ili estas ankoraŭ okazantaj. Sanajn rozvangajn knabojn oni forkondukas kriantaj, elpremas la puran sangn ĝis la lasta guto por trasfuzi al siaj grave vunditaj soldatoj.

La knaboj senfortas aŭ svenas, oni do ensakigas ilin apenaŭ vivantajn, ĵetas en riveron aŭ maron. (O,sur la Yangzi-rivero kima da tiaj malgrandaj kadavroj estis trovitaj!)
Iam en loĝejo de militkaptitoj mi renkontis 2 "manĉurianojn".

Unu unr elbuŝgis "a-a-a", kaj la alia havis etan kaj strangan parolkapablon kvazaŭ ĉe paraliza malsanulo. Ni eksciis de li, ke la japana militigas ilin kontraŭ iliajn propraj fratoj. (Ili estas nenio alia ol ĉinoj, kvankam nomataj de l' invadistoj "manĉurianoj", kaj sekv e parolas la saman lingvon.)
...
它开始疯狂的哭泣,不间断地痛哭...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 9. srpna 2011 21:45:42

...
Alifoje mi konatiĝis tie kun kelkaj koreaj junulinoj, kiuj je la nomo de "konsola trupo" devis kontentigi la brutan deziron de japanaj soldatoj. Du el ili flave malgrasis, la tria videble suferas intensan sifilison kaj la cetera havis grandan ventron, sed kiu estas patro de l' naskoto, nur diabloj scius.

K-doj, mi petas, kredu ĉi ĉiujn faktojn, ĉar ili estas ankoraŭ okazantaj.
Jen tio ĉi estas "kulturo", kiun la Imperia Armeo montras en Ĉinio. Sub hufoj de ilia kulturo, arboj de la Zijin-monto tutperdas verdajn foliojn, eĉ la branĉoj kaj trunkoj formortas pro fajro, la serena lago Xi-hu ondas sanga ruĝo.

La ĉina nacio amas pacon kaj ordon, tenas de 5000 jaroj sian propran trezoran kulturon. Ili ĝuis sian laboron, satiĝis de siaj rikoltoj. En tia terkultura paca sociordo, kiel ĝin simbolas la senlima verda kamparo kaj kvieta lazura lago, ili naskie grandiozajn filozofojn, poetojn kaj politikistojn.
...
另一次,我在那里与几位韩国年轻妇女相识...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 11. srpna 2011 0:21:59

...
Lastatempe ili komencis marŝi al nova sistemo-demokratio, penis igi la nacion plej feliĉa parto de l' homaro. Ĝuste tiam venis la barbara japana imperiistaro. Ĝi ne nur ne permesas al Ĉinio daŭrigi la brilan linion de tiu ĉi tradicio, sed intencas kaj klopodas fortranĉi ĝin per bajoneto, kaj plie fabrikante hontindajn mensogojn, ĝi provas pravigi siajn krimojn kiujn ĝi por si disŝutis.

Ĉu vi ne rimarkas, ke la sama teroro furiozas ankaŭ en Iberio, jam du kaj duonan jarojn? Kiu scius, ke tiu ĉi kruela flamo morgaŭ ankaŭ brulaus super viaj kapoj!
La faŝistoj japanaj, germanaj kaj italaj man' en mano minacas la kulturon de l' homaro, la pacon de l' mondo.

Ĉu tio ne koncernas vin celantajn konstrui edenon sur ĉi tero? La tuta mondo nun estas dividita en du grandaj kaj absolutaj tendaroj: paca kaj invada. Al kiu ni devas aparteni, ni ne bezonas denove diri. Meza ekzisto estas neniel ebla. Kial vi, sinnomantaj batalantoj por paco, preskaŭ mutas en tiel urĝa tempo?
...
最近他们开始向新的民主制度迈进...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 11. srpna 2011 23:01:26

...
Ĉu ankoraŭ brilas la verda stelo sur via brusto? Se la verdo ekzistas en la mondo, do, la tago estas por nia batalo.
Post la ekesto de la milito ĉinaj kamaradoj de diversaj tendencoj perfekte unuiĝis por pli grandigi la forton.

Eĉ la malnovaj kiuj longe forlasis la movadon, nun venis kun nava intensa entuziasmo kaj energio. Ili devas spiti multajn malfacilegojn, por daŭrigi la esperantajn laborojn.

Sub tia situacio nia ĝisnuna negativa sistemo estas plu nepermesebla. Kamaradoj de UEA kaj IEL, SAT kaj IPE, aŭ socidemokrataj aŭ anarkistaj, ĉu vi intencas ankoraŭ daŭre pridiri etan diferencon inter vi, kaj prokrasti unuecon? Disigo de fortoj terure malprofitas al ni kaj profitas al la ruinigantoj de l' homaro kaj detruantoj de l' paco.
...
绿星还在你的胸前发光吗?...
senkulpa.gif

Flago (Ukázat profil) 13. srpna 2011 0:07:06

...
Ankoraŭ fojon mi emfazas: nia malamiko estas nur unu: -faŝistoj. Memoru akre, ke tiuj faŝistoj per ĉia rimedo, ankaŭ per Esperanto, klopodas trompi kaj blindigi la tutan mondon. Iuj reakciaj esperantistoj en Tokio kun eksprofesoro de Imperia Universitato kaj membro de Japana Spiritkultura Studejo, d-ro Huzisawa Tikao kiel estro, organizis asocion subvenciitan de la registaro, kaj senhonte bojas al la mondo pri la "praveco" de siaj invadistoj.

En Wakayama pro la sama celo unu grupo ĉiumontate eldonas esperantan gazeton La Suno kaj senpage sendas ĝin al pli lo dek landoj. Ankaŭ Tempo en Kioto, kiu jam de longe ekzistas, unu mallevis la malnovan standaredon de burĝa libeeralismo kaj levis tiun de faŝismo.

K-doj, ĉu nia Esperanto povas permesi la ekziston de tiaj malhonoraĵoj? Nia Esperanto jam fariĝis lingvo de Romain Rolland, lingvo de Gorkij, kaj lingvo de Marks. K-doj, ĉu nian lingvon ni povus doni al la agentoj de faŝistoj, al tiuj ekzekutistoj?
...
有一次,我强调,我们的敌人只有一个-法西斯分子...
senkulpa.gif

Zpět na začátek