Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-04 22:02:35

VENAS LA VINTRO, NE FORAS DO L' PRINTEMP'

-dediĉe al kamarado Mangada-

Kial mi japana virino pripensas vin, hispana generalo?
Ĉu pro amo? Jes, se tiel diri, pro verda amo...
Mia rememoro kuras antaŭ 3 jarojn.
Decembro de Tokio estas griza, frosta. Precipe tiujare. Premis la popolamasojn la atmosfero de "eksterordinara tempo", tremis ili kvazaŭ iu malamiko el trans la maro baldaŭ invadus la landon.

La unua ŝtormo kontraŭ la juna popola fronta furiozis tutlande, kaj inter la viktimoj troviĝis ankaŭ kelke da niaj superaj kamaradoj.
En la 15-a, kiel kutime esperantistoj festis la nasktagon de Zamenhof. Kanto de Tagiĝo kaj Espero bele sonoris sub brilaj lampoj.

Eminentuloj fervore animon. Sed, ĉiuj sin deturnis de la aktuala kruela realo. Neniu kuraĝis trakti Esperanton kun faŝismo, kun milito. Oni kvazaŭ perfekte forgesis la aktivan batalon de hispanaj samideanoj per pafiloj ka plumoj, por nacia libero kaj monda paco.
...
冬天来了,那春天就不远了...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-07 00:11:51

...
Koro mia bolis de indigno. Revenvoje mi imagis telegrafi al vi en fronta stabo, por esprimi nian elkoran simpation kaj varman kamaradecon. Kompreneble mi sciis, ke milita Hispanio rifuzas telegramon en fremda lingvo. Ni parolos ne en lingvo alilanda! Neniel aliland! Sur miaj lipoj petolis facila rideto. Kia knabina fantazio!

Fine mi ektrovis min en Ĉinio. Mi staras sur la tero sanga, kiel tiu de via patrio. Al vi mi devas konfesi, kiel ni junaj esperantistoj en katenita Japanio enviis la esperantistan roton "Antaŭen" en la internacia brigado rekte kunlaboranta kun la hispana popolo.

Ankaŭ nun mia pasio ĉiuhore flugas fronten, tamen mi ĉiam restas postfronte. Ĉu malkuraĝa mi estas, aŭ tro malforta por porti pafilon? Sed mi povas eldiri, ke mi iom kreskis almenaŭ ol iam en Tokio. Ĉar, kamarado, mi komencis koni la nudan veron.
...
我的心在气愤地跳动着...

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-08 00:34:00

...
Ĉi-jare -falis Madrido!
Kamarado, ne forgesu, en tiu tago ankaŭ ĉi tie en la Maoproksima Oriento ni, ĉinoj kaj antiinvadaj japanoj, fajre kaj fere ĵuris plu lukti ĝis fina venko kontraŭ la komuna malamiko de la homaro.

Doloro kaj malkvieto tamen min turmentis. -Kiel estas al vi, kaj viaj k-doj? Ĉu vi sekure ien rifuĝis, aŭ malfeliĉe ĵetiĝis en la nigran centrigejon? Eĉ povas esti ke jam...

Foje vi humore skribis: "De la vidpunkto de l' vivo kaj morto mi estas plej granda Jesuo Kristo, ĉar mi jam mortis diversfoje kaj tamen mi vivas."
Realo ĝi estu ankoraŭ fojon!
...
这一年,马德里沦陷了...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-08 22:44:13

...
Hodiaŭ estas antaŭvespero de Zamenhofa festo.
Mi mense vagas en lia lando-Polio.
Tie iam idoj de l' sama Patrino-Naturo ofte mortigis unuj aliajn, pro cara politiko "instigo de malamikeco inter diversaj nacioj". Aldone, li apartenis ja al la judoj, la plej suferaj!

Li mortis, dum la unua monda milito, treme aŭdante kanonadon kaj korŝire rigardante la disfalon de siaj espero kaj idealo. Nuntempe, tie denove sangon oni verŝas dank' al imperiistoj plurlandaj.

Ĝi fariĝis varmobedo por la dua monda buĉado. Se li reviviĝus, ĉu li, kiel antaŭe, en sia kabineto vane lamentus la eksteran uraganon, mem ne sciante kion fari? Ne! neniel! La koron li havas tro homecan por eĉ ĉi-momente putri kiel "paca batalanto". Mi kredas: estus via mano sangomakulita kaj kaloplena, kiun unue premus forte lia granda kaj varma.
...
今天是柴门霍夫诞生日的前夜...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-10 00:41:28

...
Okcidente, la faŝistoj senĉese projektas provokon kaj intrigon. La "demokretaj" regnoj-kiuj per lupa ĵonglo de "neinterveno" kondukis vin al dumtempa malsukceso-fine deprenis sian maskon. Oriente la japanaj ekzekutistoj daŭre plenumas la senhontan mision.

Kaj, decembro de ĉi monta ĉefurbo estas nebula, malserena. Jam pli ol semajnon sunradioj ne vizitas mian malsanliton. Sed eĉ peceton da malgajo aŭ malespero mi ne sentas. Kontraŭe, ardiĝo de nova batalemo skuas mian febretan korpon.

-Kun plena ĝojo kaj fiero mi deklaras, ke la ĉina popolo neniam sklaviĝos antaŭ perforto kaj ĉinaj esperantistoj neniel perfidos la brulan stelon sur la brusto.
Laste al vi, kara kaj respekta, mi dediĉas verson multe amatan,
-Venas la vintro, ne foras do l' printemp'.
Tamen kie vi estas nun, nia verda kavaliro?

decembro, 1939, en Chongqing
...
在西方,法西斯不停地谋划诡计和挑衅...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-10 23:03:48

PROFILO DE JAPANAJ STUDENTOJ

En la buĝeto de la japana ministrejo de klerigado troviĝis "elspezo por ĝusta konduko de ideo", kaj sufiĉan monsumon oni diedonis al kolegioj kaj universitatoj. Tio estis dum unuaj jaroj post 1930. Mi ne scias kion oni faris per ĉi mono en aliaj lernejoj.

En la nia, krom peti specialan lekcion de iu aŭ alia fama antimarksa doktoro, plejparto de l' sumo - kredeble la lerneja aŭtoritatularo mem ne sciis kiel uzi - aliformiĝis al sukeraĵoj ĉe kunvenoj kaj piknikoj.

Tiutempe la perfortoj de reakcio jam komencis superregi, sekve la timo pri la ruĝiĝo de studentoj povis pli kaj pli malgrandiĝi, kaj certe niaj posteuloj ne havos la gloron gustumi ĉi dolĉaĵon. Tamen oni longe ne forlasis la tradician politikon: rekomendi al studentoj sporton kaj amuzon, sed ne studon profundan.
...
日本大学生的侧面图

在日本总理府的预算说明里发现...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-12 01:42:05

...
Tiel oni sukcesis eduki multe da tiuj, kiuj pilkon rigardas kiel studentan vivon, aŭ tiuj kiuj trovas sian lernejon en dancejo, teejo ktp. Mia konato-lombardisto iam rakontis al mi:

"Ili alportas, kiel garantiaĵon, konsultlibrojn kaj eĉ lernolibrojn, somere vintrajn vestojn kaj vintre somerajn. Foje kaj foje eĉ studentan atestilon! Por kio, mi ne scias. Iuj tre senhonte deklaris antaŭ mi ke en Tamanoi unu nokto kostas almenaŭ 2 dolarojn."

Aliflanke, ili diligente notas lekciojn bezonajn kaj ĉe sezonfino maldormas 2-3 noktojn. Ili evidente komprenas ke en tia socio, precipe en tiel stagna tempo, se ili ne havas potencan parencon aŭ amikon, nur bona rezulto de ekzameno promesas al ili bonan estontecon. Politikon ili konscie evitas. Ekzemplojn mi povas citi multajn, sed lasu unu:
...
人们那样成功地教育了那些大多数的人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-12 23:28:37

...
Ĉe 2.26-afero (armita ribelo de faŝistaj militaristoj en 1936), mi demandis mian kuzon lernantan en Tokia Imperia Universitato: "Kion priparolas vi studentoj?" -"Nenion", sobre respondis la amata knabego.

-"Tamen," aldonis li, "ĉiuj estas maltrankvilaj, ĉar pro tio oni povus prokrasti la daton de ekzameno."
Ne ĉiuj studentoj apartenas al ĉi speco, sendube. Sed, oni vole-nevole devis jesi ke tia estas la tipo de nunaj studentoj.

Tie ĉi-tie leviĝis voĉo de malkontento kaj riproĉo pri la senekzempla kaoso kaj herezo de edukado. Malgraŭ tio elsavi kapablis neniu kaj nenio. La invada milito ekestis en tia stato. Kian ŝanĝon do kaŭzis ĝi ĉe studentoj. Unue, atako intensa centriĝis al ilia ĝua vivo.
...
2.26-事件(在1936年,法西斯军人集团的武装叛乱)...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-14 01:14:50

...
Kaj, jam kelkfoje polico de publika moralo amase arestis tiujn "maldecajn" nacianojn el ĉiuspecaj amuzejoj. Pri tio iu policano skribis jene:
"Antaŭ mi kun mallevita kapo sidas K, studento de Waseda-Universitato. Mi klarigis al li la signifon de tiu ĉi milito, situacion de japanio, la devon de studentoj,ktp.

Mi tamen konsciis la perfektan vanon de mia babilo. Ĉion, ja ĉion li scias multe pli bone ol mi! Fine li malfermis la lipojn kaj esprimis ke sekaj estas la lecionoj kaj seninteresa estas la pensiono; ĉu malpermesite estas serĉi ian distron ekstere?

-Sed pensu, ĉu vi supozis viajn samaĝulojn en fronto. Respondo lia estis: -Kiam mi ricevos ordonon al militan, ankaŭ mi ĉion forĵetante iros, buĉos malamikojn, kaj silente mem mortos, se bezone. Kaj, la junulo malplene ridetis. Ah, tiu rideto malplena! Eĉ mian malfacile emocieblan koron de policano ĝi pikis akre."
...
接着,负责公众道德的警方多次地逮捕过那些人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-septembro-14 23:24:02

...
Fine, tiu policano aldonis:
"Plejparto de studentoj, kiujn mi traktis, pli-malpli havas tian inklinon."
Tiaj faktoj ne povis ne ĉagreni la aŭtoritatularon de edukado. Printempe kaj somere de la pasinta jaro, spiritulo-generalo Araki Sadao, tiama ministro de klerigado, kriis reformon kaj rebonigon de edukado.

Li kreis teorion(?!) de "edukado por prosperigi Azion". Ne malfacilas supozi, ke ĝi, kiel lia fama barbo, aspektas pompa, sed al ĝi tute mankas enhavo. Ĉi "teorio" estas akcesora produktaĵo de "Nova ordo en Orienta Azio". Sekve, ĝi decidas la karakteron de otiu ĉi eduka "teorio".

"Nova Ordo en Orienta Azio", kiel ajn la japanaj faŝistoj bele ĉirkaŭfrazus, estas nenio alia ol plena hegemonio de japana imperiismo super Orienta Azio, per subpremo al ĉiuj aliaj nacioj kaj forpelo de blankrasaj interesoj.
...
最终,那个警察又说...
senkulpa.gif

Reen al la supro