Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
od Flago, 10 marca 2010
Wpisy: 661
Język: 简体中文
Flago (Pokaż profil) 26 września 2011, 23:11:59
En diversaj fabrikoj sennombraj knabinoj kaj mezaĝulinoj diligente movas siajn manojn. Eĉ unu guto da ilia ŝvito nun ne estas or ekspluatistoj, sed por la nacio mem.
Ni iru al la alia bordo de la rivero Yangzi. Tie estas Fabrikoj de Soldataj Familioj. Oni teksas kaj kudras imagante sian edzon aŭ fraton en fronto varme kovritan de tiu ĉi laboraĵo.
Sur stratoj, precipe en tiu aŭ alia memortago ni estas ofte kaptitaj de kanbinoj kiuj per sonora voĉo klopodas kolekti monon, necesaĵojn kaj konsolaĵojn por batalantoj. Ankaŭ ĉi-vintre varbo de 300 000 vatitaj vestoj por la batalantoj estis sukcese plenumita ĉefe pro la penado de ĉiulokaj virinoj.
Ilia laborsfero plie etendiĝas en vilaĝojn, en neinstruitajn amasojn. Ankaŭ ĉi-rilate ili estas pli lertaj ol viroj. Tiele, eĉ la plej konservemaj kaj obstinaj maljunulinoj ekvolontas sendi siajn filojn al la armeo. En vilaĝeto N mi vidis 5-jaran bubinon kun nazmuko, kiu kverelis kun ludkamarado kaj insultis lin "naciperfidulo", kvankam tiaokaze ŝi devus diri "porko" aŭ "azeno".
...
在许多工厂里的无数中年妇女和女孩勤奋地用自己的双手工作着...
Flago (Pokaż profil) 28 września 2011, 03:36:23
Kompreneble malamo kontraŭ Wang Jingwei ĉiam kreskas kaj jam prenas formon de konkreta ago. La 14-an de la lasta decembro, filino de Mei Siping, estro de organiza fako de Wang-centro, kiu lernas en unua klaso de mezlernejo, decide anoncis sian disiĝon de la patro.
En la publika letero al la tuta samlandanaro ŝi esprimis: -"Mi estas malgranda, sed al la patrio batalanta en malfaciloj havas pasian amon. Kontraŭ mia patro kiu perfidis la nacion, mi sentas neelteneblan malamon! Hodiaŭ mi publike deklaras la rompon de nia rilato kiel patro kaj filino kaj publike deklaras lian perfidulan krimon! Mi detruos mian patron! Nur tiel, mi povas kvietigi mian furion, povas forviŝi mian malbonoron."
Analfateteco estas nevideblaj katenoj por la plej multo de ĉinaj virinoj. Sekve, la ABC -instruo al ili estas urĝe necesa. En gubernio Jixian dum la lasta jaro oni organizis 51 kursojn kaj mobilizis 1200 virinojn. En Nancheng ĉiu vilaĝo havas po unu kurson, entute 64, kaj la lernantaj virinoj sume atingis 1154.
...
当然,对汪精卫的憎恨常常在增长...
Flago (Pokaż profil) 28 września 2011, 23:48:23
Post 3 monatoj multaj el ili ekpovis skribi simplan leteron kaj legi murĵurnalon. Komence ili ne volis partopreni, pretekstante ke ili estas okupataj de hejmaj aferoj aŭ de infanoj. Des pli, la edzoj kaj bopatrinoj ne permesis.
Ne rigardu, tamen, maljunulinojn laŭ tia vidpunkto! En Dongzaobao, Henan-provinco, estas Nacisava Propaganda Trupo ekskluzive konsistanta el maljunulinoj. Inter la 130 anoj la plej juna estas 40-jara, kaj la plej maljuna -75-jara.
Ili jam povas paroli antaŭ publiko, tiel kortuŝe kiel patrino konsilas infanojn. Eĉ frontajn soldatojn foje ili vizitis. Pro manko de trafikilo, por ĝenerala propagando ili devas piediri tutan vojon, aldone kiel malproksima ja estas "najbara" vilaĝo!
...
三个月后,她们的大部分人开始能够书写简单的书信和阅读墙报...
Flago (Pokaż profil) 1 października 2011, 00:21:16
Sian aĝon ili kvazaŭ forgesis. Tage la pli junaj kulturas kampon, kaj nokte eĉ la plej maljunaj sub mizera olea lampeto pene streĉante la dormemajn okulojn kudras plandumon de ŝtofaj ŝuoj. Kiel rapida estas movo de ilia kudrilo!
Ili respondas:-"La ŝuoj kuras surmonten, ĝuste kiel se ni mem suriras monton por buĉi la japanaĉojn."
La iniciatinto kaj gvidanto de tiu ĉi maljunulina trupo estas 63-jara sinjorino Fan, estro de loka taoisma organizo.
La plej notinda miraklo -permesu ke mi nun la lastan fojon uzas tiun ĉi malsciencan vorton en des pli maltaŭga okazo - tamen naskiĝis en la tiel nomata "speciala regiono." Tie la vilaĝoj terure postrestis. Virinoj tute ne havis sian lokon en la socio kaj hejmo.
...
她们甚至忘记了自己的年龄...
Flago (Pokaż profil) 2 października 2011, 00:50:11
Eĉ produktan laboron ili ne partoprenis. Iliaj piedoj longis nur kelkajn centimetrojn. Ĉe eliro ili devid vuali vizaĝon, veturi per partseĝo.
"Oni prenis grandajn piedojn kiel la plej grandan malhonoron de virinoj," rakontas al mi amiko antaŭ monata vininta de tie.
"Sed nun ili estas simbolo de plej granda gloro. Antaŭe virinoj neniel kura^dis rekte rigardi nekonatan viron, tamen nun kun ajna nekonato ili parolas pri la milito k.t.p."
Tian Guiqin estas estro de virina sindefenda trupo. Ŝiaj vangoj konkuras kun la ruĝa franĝo de la lanco sur ŝia dorso.
La nigra okulparo senĉese sin movas, ageme kaj naive. Kiu ja povus supozi suferoplenan pasintecon malantaŭ tiu ĉi vigla knabino?
"Mia patro mortis kiam mi estis malgranda," komencis Guiqin. "La sola frato apenaŭ povis nutri min kaj la patrinon iamaniere. Tamen poste li iris al armeo.
...
她们甚至连生产劳动都没有参加过...
Flago (Pokaż profil) 3 października 2011, 01:42:07
Tiam mi estis 16-jara. Kion fari? Vole-nevole la patrino vendis min al la viro, de kiu mi antaŭ duonjaro apartiĝis. Por 104 dolaroj. Sed li deprenis 100 por komenci komercon, do en efektivo mi estis forvendita por 4 dolaroj! Li estas 12 jarojn pli aĝa ol mi.
Jaron post jaro li ĉiam pli turmemntis min, bategis. Najbaroj tre bone sciis. Kion fri do? Mi ne kuraĝis eldiri mem. Prefere ĉion mi rezignis. Sorton mi havas ja malbonan. Fine fariĝis netoleble. Ofte mi aŭdis, ke Virina Federacio helpas virinon, liberigas virinon de suferoj.
Post longa hezitado, mi decidis, iris. Pri mi jam de antaŭe ankaŭ ili sciis. Ili tuj por mi skribis leteron al la utba registaro, kiu esplorinte la faktojn donis al mi eksedziĝan ateston." Ŝi spiris profunde, kaj daŭrigis pli facile. "Mi nun lernas en duontaga lernejo. Jen mia skribaĵo. Ne ridu!"
...
那时,我才16岁,怎么办呢...
...
Flago (Pokaż profil) 4 października 2011, 00:41:42
Kaj ŝi honteme malligis verdan paketon. Aperis ABC-legolibro kaj nigrlinia noto, sur kiu estas skribitaj tre zorgeme sed mallerte: Tian Guiqin, sindefenda trupo, rezisto, eksedziĝo,k.t.p.
-"Ni bezonas centojn kaj milojn da heroinoj, centojn kaj milojn da doktorinoj kaj specialistoj de virina movado." -diris Mao Zedong, gvidanto de la Ĉina Kompartio, ĉe la lastjara internacia virna tago. Kaj Virina Universitato estis fondita julie en Yan'an.
Ĝia pordo estas larĝe malfermita por batalemaj kaj lernemaj virinoj de la tuta lando.
Matene je la 4-a ili ellitiĝas, ekprenas ŝpaton, iras rosan kampon malproksiman. Sub arbaj sunradioj ili torente ŝvitas.
...
接着,她害羞地打开了那个绿色的小包裹...
Flago (Pokaż profil) 4 października 2011, 23:41:00
Komence iliaj fraŭlinaj manoj suferas de veziketoj, poste fariĝas kalaj. Ne nur kuiri, sed ankaŭ ripari vojon, konstrui necesejon, iri profundan monton por kolekti brulaĵojn -jen estas ilia ĉiutaga laboro.
Tiuj 600 studentinoj loĝas en kavernoj de alta mont. En valo estas 3 grandaj klasĉambroj uaztaj dum pluvado kaj aeratako. Ordinare sub la blua firmamento ili lernas, kunsidas kaj manĝas.
Post 8-monata fundamenta lerno de sociologio, politikekonomio, Marksismo-Leninismo, ĉina revolucia historio, milita ekzerco k.c., ili plu eniris en "senfinan universitaton" -en la batalantan vastan socion.
...
起初,她们姑娘的双手磨出了水泡,后来变成了茧子...
Flago (Pokaż profil) 6 października 2011, 03:43:10
La plej grava tasko de tiu ĉi avangardo estas mobilizi virinajn amasojn por la rezistmilito kaj por ilia propra liberiĝo.
Armeo de 225-milionaj virinoj. -Kiel grandioza historia forto!
Ankoraŭ junaj ili estas kaj dornas la vojo. Sed ne en malproksimo brilas la lumo.
-"Kiam leviĝos tutĉinia virinaro, ĝuste tiam venkos nia rezistmilito." -Mao Zedong.
marto, 1940, en Chongqing
::::::::*
Reala Justo
Kazi Wataru
"Ronda aĵo povas esti kvarangula,
Se nur tiel ni tranĉu.
Ankaŭ afero povas esti alia,
Se nur tiel ni parolu."
Tio estas Japana proverbo.
De post la "8-13" mi, kvazaŭ gerilano perdinta ligon kun la ĉefa trupo, tien kaj tien forkuris meze de danĝeroj.
Dume -ĉirkaŭ duonjaron -mia ĉefa trupo, nome la japana popoo, eble en ege malfacila stato senĉese batalas kontraŭ la invadistoj de japana imperiismo.
...
这先驱的最重要的任务是动员妇女群众参加抵抗战争和自身的解放...
Flago (Pokaż profil) 6 października 2011, 23:31:33
Ĵurnaloj raportas, ke ĝis la lasta septembro oni arestis 4000 antimilitajn popolanojn, kaj decembre ree ĉirkaŭ 400 pionirojn. Al 200 verkistojn, profesoroj kaj kritikistoj, oni lastatempe aljuĝis malpermesi eldonadon de ĉiuj verkoj, kaj decidis puni ankaŭ eldonistojn kiuj malgraŭ tio eldonas iliajn verkojn. Tio ja neniom diferencas de la libro-bruligo de Hitler.
Mi konstante aspiras scii pri la agado de mia ĉeftrupo -de l' japana popolo. Sed mi, perdinta la interligon, ne havis ŝancon por tio. Lastatempe, tamen, hazarde mi vidis kelkajn japanajn gazetonn.
Ah, kiel ili min surprizis! Ĉio ŝanĝiĝis!
En mia patrio plenplena je malĝojo kaj indigno de la popolo jam ĉio kaj ĉiu ŝanĝiĝis! La kulturo de l' patrio, kiu malgraŭ tia subpremo, senĉese disvastigis la flamon de la kolero, nun perfekte falis en la manojn de l' agentoj de la frenezaj invadistoj. Tiu, kiun mi trovis, ne estas la progresema popolo de l' varme amata patrio, sed ja hundaro de l' malaminda kaj abomena malamiko.
...
一些报刊报道,到最近的九月份,就有被逮捕的反对战争的人士4000多人...