閉じられた
最大 500メッセージ
En Ĉinio Batalanta 战斗在中国
Flago,2010年3月10日の
メッセージ: 661
言語: 简体中文
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月3日 0:48:17
Tial, la fiŝistoj restas hejme nur inter la sezonoj-ĉiufoje 10 aŭ 15 tagojn. De tio naskiĝis en la vilaĝo "Sep Mirakloj".
Ekzemple: -
"Sen patro kreskas infanoj."
"Edzo gastas en sia hejmo."
Unu fiŝisto povas hejmen alporti ĉirkaŭ 200 enojn por jaro. Nome, 17-18 enojn monate. Per tia sumeto vivas la familio, meznombre el 7 anoj, inkluzive infanojn de "alia patro". Ĝi ja estas pli mirinda ol la sep mirakloj, ĉu ne?
Tamen bone, se la mono tuta restus en ilia mano ĉe la sezonfino. En efektivo, preskaŭ ĉiuj antaŭpruntas duonon. Do, sezonfine, nur tridek kaj kelkajn enojn ili kunportas hejmen. Dum 3 aŭ 4 monatoj ili laboregas pli ol 12 horojn ĉiutage meze de furiozaj ondegoj kontraŭ frosta ventego, kaj tiel mizera estas la kompenso!
...
因此,渔民们仅在季节之间,每次在家逗留10-15天...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月4日 0:12:05
"Hu diablo! Eĉ larmoj forlasis min!" Kraĉante ili trinkas survoje al la vilaĝo glason post glaso. Kaj fine ili fordrinkas la monon. Fordrinki-tamen nur 30 enojn. Nu, la surveston, koltukon, ĉapon kaj ĵerzon -ne sole fordrinki sed ankaŭ formanĝi. "Polpoj" oni ilin nomas. -Vere, polpoj en la maro manĝas siajn krurojn, se ili malsatas.
Ĉiun jaron intersezone, kolektiĝas multaj ĉifonuloj -pli ol 2000 nur al unu urbo Hakodate. Tiuj estas "polpoj". Por vivi ili rimedon ne elektas, kaj faras diverssajn krimojn. Ne malmulte da ili havas sorton iri en malliberejon.
Kontraŭ tio en vilaĝo C -kaj ankaŭ en aliaj -oni elpensis rimedon, t.e. la vilaĝa oficejo ĉe la fino de ĉiu sezono ricevas de la dungintoj la enspezon de la fiŝistoj, kaj al la lastaj donas la monon, kiam ili revenas vilaĝen. Tio ĉi estas bona maniero, certe, ĉar tiel, la fiŝistoj povas ne degenneri ĝis polpoj. Oni diras, ke post la realiĝo de l' rimedo en vilaĝo C preskaŭ ne troviĝas viroj, kiuj sezonfine ne kuraĝas ne povas hejmeniri.
...
“嘿,见鬼!泪水快远离我!”...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月5日 0:21:38
Sed unu afero malĝoja. -La fiŝistoj revenas al sia vilaĝo post longa foresto, do la oficejo ricevas la monon, kaj jen al la hejmo. Tiam, ĝuste ĉi momenton antaŭ la oficeja pordo ili interpuŝiĝas kun kreditoroj. Tio estas neniel stranga, ĉar en la vilaĝo meznombre unu familio ŝuldas 700 enojn. Tian scenon mi mem vidis, ne antaŭ la oficejo, sed en iu manĝejo.
"Mi ne havas," diris la fiŝisto.
"Vi devas havi, ĉar vi ĵus venis el la oficejo. Repagou tuj kion vi ŝuldas al mi."
"Jes, la monon mi pruntis, certe. Sed, se ĝin vi deprenos, mi ne povas hejmeniri."
"Tio min ne interesas. Repagu nur, alion mi aŭdos poste."
La samajn ili repetis 100 fojojn. La postulanto estas malgrandulo 40-jara kun rataj okuloj, kaj la alia-grizhara, maldika kaj alta viro de ĉirkaŭ 50 jaroj. Fine, la lasta klinis la kapon ĝis la sojlo nazmukumente, kaj petis pardonon. Spite tion, la malgranda viro skuis la malgrandan kapon kaj sencese ripetis "tuj repagu."
Tiel forpasis prokximume unu horo. Plu rigardi mi ne kuraĝis, kaj ekstaris por eliri. Tiam, fine, la fiŝisto elpoŝigis monujon, komencis malrapide malfermi ĝin.
Estis vespero post la 22-a de decembro. Furiozis ekstere tranĉa neĝblovado...
trad. V.M
aprilo, 1939, en Chongqing
...
但是,有一件不愉快的事...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月6日 0:44:44
C. T. Song
La 4-an de majo, Chongqing-aj ĵurnaloj detale informis pri la bruta ago de la malamikaj aerplanoj en la antaŭa tago, kaj je la fino aldonis konjekton: ili celis, kredebe, iun militan oficejon kaj aliajn instituciojn, tamen, pro mallerteco de la bombardistoj la bomboj falis sur laĝkvartalojn.
En efektivo, ĝi nur estis nia konjekto. Kaj jam la saman tagon je la 5-a vespere, tiu ĉi tro bonkora konjekto tute frakasiĝis de faktoj. Ni ne bezonas plu konsenti, ke niaj malamikoj estas homoj ankoraŭ kun morala ideo. Eĉ koleri ni ne bezonas. Superflua ja estas ajna sent-esprimo por tia kruelaĵo.
Kontraŭ superbruta demono eĉ la plej bonkora scias kiel fari: "ĝin mortigi aŭ esti manĝata de ĝi." Ĉu ne? Eltiras kaj entombigas ni infanojn kaj patrinojn niajn. Sur iliaj bruldifektitaj kadavroj timon ni ne trovas, nek doloron., Vivantoj kaj maortintoj, batantaj kaj haltintaj koroj, ni kaj illi, estas kunligitaj de unu sola: komuna malamo.
...
恨的产生
Song C. T.
五月四日,重庆的报刊详细地报道了昨天敌机轰炸的残暴行动...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月7日 0:29:00
Ni ankoraŭ ordigas iliajn dispecigitajn kapojn, rompitajn brakojn, silente serĉas por ili taŭgan lokon, faras lastan aranĝon por iliaj koroj, kiuj antaŭe vivis, feliĉis, amis, malamis, dume niaj malamikoj ridas, ridas al la tuta mondol.
Ili ridas.
De Tokio al Novjorko, al Londonok, al Bonespera Kabo, al ĉiu angulo de la tuta mondo, ili disaŭdigas: "...pro bravega bombardo de nia aerarmeo tuta
Chongqing brulegis, kaj jam estas ruino...
Ni ankoraŭ daŭre bombardos..."
Tiuj ĉi hommortigistoj neniam prenas buĉadon por krimo. Intence ili troigas sian brutan agon cent-miloble, ŝmiras ĝin per pli da sango por informi la mondon. Kiel ajn barbaran nacion en la historio oni ne povas mompari kun ili. Efektive tia kruelo jam estas super imago de la homaro.
Ĉi tion ni memoru!
...
我们还整理了他们破碎的头颅、断肢、默默地为他们寻找合适的地点...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月7日 23:33:19
Rekte ĝis la 4-a matene, 5-an de majo, mi tute ne fermis la okulojn. Ion pensas mi. Ne, ŝajne, nenion. Ĉirkaŭ mi estas homplene, sed tamen nenia sono. Ĉiuj silenton tenas.
La fajro malfortiĝas iom post iom.
Subite mi ekstaris.
-Kion?
-Mi hejmeniros por vidi.
-Jam bruligita. Kion vidi?
Mi rememoris, mi pensas pri unu homo. Ekpensinte unu, tuj pri du mi pendas. Domo mia forbrulis, la familianoj ne mortis. Kaj ili? Grandaj okuloj de unu dika infano rigardas min en la mallumo.
Tiu ĉi estas la infano de la florvendejo, mi diris en mia memoro.
Senton al ĉi dika infano mi ekhavis nur lastatempe, kvankam ĉiun tagon mi povis lin vidi tra la nenestro. La etulo posedis paron da mirige brilantaj okuloj, kaj ĉiam en la sino de unu knabino parolis antaŭ la forvendejo. Kion parolis li, neniu sciis. Iun tagon mi aĉetis matenan manĝaĵon en proksima necedaĵo-butiko, kaj okaze lude etendis manon al ĉi infano. La etulo tuj al mi ekridis.
...
直到五月五日的早晨4点,我完全没有合眼...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月9日 2:07:38
Mi donis sukeraĵon. La knabino, kiu estas en efektivo ankoraŭ infano, tamen mem prenas sin kiel spertan plenaĝulon, diris senprokraste: danku oĉjon! kaj ree aldonis: salutu! salutu!
La infano eksaltis kaj eksaltis en ŝia sino, metis kurbe la maneton sur lqa tempion, kaj kriis: papa! papa! (paĉjo)
Ridis la knabino. Ŝi klarigis ke N povas diri nenion alian ol papa, tial kiun ajn li nomas tia.
Tiele ni amikiĝis. Por danki mian donacon, foje kaj foje loa knabino donis al mi unu-du branĉojn da nekonataj floretoj. Tiujn mi metis en la niĉon de mia ĉambro...
Rapide mi kuras.
Tre pala estas la luno, baldaŭ tagiĝos.
Mi trairis la Cangping-straton, tiam fajro min baris.
Flamoj ŝoviĝas el la fenestroj de iu loka banko. Brulas. Ĉirkaŭ mi sonas lignoj en rompado.
Krom tio estas tre kviete. Neniu homo. Mi staras. Ŝajne, homoj per lasta peno trabatis al si vojon ĉirkaŭ tiu kolosa konstruaĵo kaj rifuĝis. La fajro arbitre saltas el la fenestroj, etendiĝas eksteren, ree mallongiĝas enen, bruligas la internon, ankaŭ la eksteron ne forgesas.
...
我递糖果给那个小女孩...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月9日 23:41:16
Kia bravo, ja mirinde! Ĝi teruris min. Ĉi tiu teruro tamen tute baldaŭ malaperis.
Ĉe Taiyangkou mi ŝanĝis direkton. Same kviete. Sed ĉi tie fajro estingiĝis jam. Virino sidas inter depecigitaj brukoj-tegoloj, ploras. Ŝian vizaĝon mi ne vidas klare. Komike min impresis tio. Mi ne scias kaŭze de kia sento. Oni jam mortis, mi diris en mio, por kio utilas larmoj?
Verdire, la plej ridinda estas tamen mi mem. Ja pro kio mi tiel kuradas? Pro mia domo? Ĝi forbrulis, sen ajna dubeto. Pro la dika infano? En tiu ĉi minuto ĉu li povus ankoraŭ resti en fajrejo? Sensencaĵo! Tiaokaze malforta estas homo...
Fine mi trairis Huaguanglou, atingis la Huixian-ponton. La vojkruco, ĝis la 9-a horo ankoraŭ tiel move brulintak, nun estas unu maso da ŝtonetoj. Konstruaĵoj ne malhelpas plu la okulojn, mi vidas la lunon subirantan. Anstataŭ la starejo de policano ekzistas granda kavo pli lo 3 metrojn profunda. En ĝi troviĝas purpurnigra akvo.
...
如此果敢,确实惊异!它使我感到恐惧...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月11日 0:31:28
Mi vekas mian memoron. En la koro kuŝas eventuala espero. Apud tiu ĉi duonbrulinta drogbutiko devas esti la necesaĵ-butiko, kaj najbare barbirejo Granda Lumo, restoracio Sun Sun, kandelvendejo, teejo... Kaj mia domo? Antaŭe, de sur la strato oni povis vidi mian fenestron. Sed nun nenio videbla, korom tiu subiranta luno.
Ĉu la domo detruiĝisk, aŭ nur duone? Bagatelaj memoroj pri la domo venis al mi senrezone. Mia taso, kiu tiom persiste rezistadis kontraŭ rompo, ankoraŭ nun konservas sin p;erfekta post la surplankiĝo?
-La kuseno estas ĵus lavita; la floretoj en la niĉo ankoraŭ ne velkis; unu libro de klasika dramo saltis el la vico planken sed mi ne prenis...ĉu perdita ĝi estas?
Iu venis pretere. Mi lin tiris.
-Ĝis kiu loko9 brulas tiu ĉi strato?
-Forbrulis!
-Ho!
...
我唤醒了我的记忆...
Flago (プロフィールを表示) 2011年11月12日 0:23:57
Jam iras homoj. Sen danĝero, kompreneble. Do ankaŭ mi antaŭen. Sed ja kie estas mia domo, distingi mi jam ne povas. Frakasitaj brikoj kaj restaĵoj de domoj estas tute samaj por okuloj. Mi esperis tie trovi ion memorigan.
Tamen male, brikpintoj penetris mian plandumon, bruligis kla haŭton. Eksaltis mi eksteren.
Nenio restas el la metitaj ĉi tie.
La florvendejo?
Mi turnis la kapon. Kiu min renkontis, ne estas tiu mirige brilanta okulparo, sed unu kadavro bruldifektita. Koromi batas furioze. Kiu estas tiu ĉi? La fratino? la frateto? -Ĉu la dika infano kiu apenaŭ scipovis diri papa, aŭ la knabino kiu per foretoj esprimis al mi bonvolon?
Kiu vi estas?
Mi havas deziron alkuri kaj rigardi, tamen eĉ moveton ne faras. Du larmoj gutas el la okulanguloj.
Sed, ĉu sole larmoj?
La 12-an, ke la 7-a vespere, sub preciza pafado de niaj kontraŭviakilaj kanonistoj, 3 malamikaj aeroplanoj entombigis sin sur kampo ekster Chongqing.
trad. V.M.
majo, 1939, en Chongqing
...
一行人已经在走着,看起来没有什么危险...