Al la enhavo

Sekse egaliga lingvaĵo

de darkweasel, 2010-marto-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-16 16:05:17

Saluton :
Inter la uzantoj de hispana lingvo ne estas gravaj diferencoj (aŭ malfacilaĵoj) pri la uzado de pronomoj.
Mi ankaŭ kredas ke la uzo de niaj pronomoj havas ion pri "seksismo", sed tio simple montras ke la viroj ĉiam superregis la vivon de siaj popoloj. Estus bone esplori pri la uzado de pronomoj inter la romanoj por scii la kialon de nia maniero esprimi kaj pensi.
Mi ne kredas ke hispane aperos nova pronomo
por forigi "seksismon".

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-17 14:12:22

Sed ĉu ĉe vi iu ekuzis esprimon kiel ellos y ellas, vosotros y vosotras aŭ nosotros y nosotras por forigi tiun ŝajnan "seksismon"?
Ne, iuj hispanaj pronomoj estas iom longaj por uzi ilin kune.
Mi estas leginta nur : él/ella---ella o él.

él = li
ella = ŝi
o = aŭ

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 05:08:37

En la angla, ne estas tiom da innenismo. Por plejmultaj vortoj (kiel "doctor" kuracisto) ne ekzistas in-formo de la vorto. La plej kutima innenismo en la angla estas "he or she" 'li aŭ ŝi'.

nikko (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 08:25:50

>sekse egaliga lingvaĵo

Ĉu vi opinias, ke neegalecon inter seksoj eblas kompensi per lingvaj ŝanĝoj?

darkweasel (Montri la profilon) 2010-aprilo-02 19:42:55

Oŝo-Jabe:La plej kutima innenismo en la angla estas "he or she" 'li aŭ ŝi'.
Kaj bonŝance vi havas la pronomon they uzeblan tiaokaze! En la germana, uzi la saman pronomon ne eblus, ĉar la vorto sie jam havas multe tro da signifoj ("ŝi", "ili", "vi"). Al tio oni ne aldonu plian signifon.

Mi fakte opinias, ke la angla sistemo estas la plej bona, plej facila kaj plej egaliga sistemo por solvi la "seksan demandon". Sed se mi irus al innenisto kaj dirus tion, ĝi verŝajne dirus, ke tio ne eblas en la germana, ĉar la bazformoj estas gramatike viraj. Tio certe estas stulta argumento, ĉar la gramatika sekso nenion esprimas pri la senca sekso de la vorto. Rimarku ekzemple la vorton Mensch ("homo"), kiu estas vira, sed klare esprimas ambaŭ seksojn; la vorton Person ("persono"), kiu estas ina, sed ankaŭ esprimas ambaŭ seksojn; vortojn, al kiuj germane ne eblas aldoni la sufikson -in, ekzemple Gast ("gasto"), kiu estas vira kaj devas esprimi ambaŭ seksojn, ĉar *Gastin ne estas ĝusta germana vorto.

Kaj bestovortoj! Pri bestoj la germana estas tre nekonsekvenca, kaj iafoje la ina formo estas baza, iafoje la vira formo, kaj iafoje ekzistas neŭtra vorto. Ekzemple:
Hund (hundo): gramatike vira, sence neŭtra; Hündin (hundino): gramatike kaj sence nur ina
Katze (kato): gramatike ina, sence neŭtra; Kater (vira kato): gramatike kaj sence nur vira
Ĉu innenistoj parolu pri "hundoj kaj hundinoj", sed pri ... "katoj kaj viraj katoj"? Eh, ne, tio ne sencas Esperante. Sed vi scias, kion celas mi.

La (malĝusta) skribo kun majuskla I en la mezo de vorto (germane nomata Binnen-I, ekzemple *SchülerInnen, "lernejanoj") estas tre tre maltaŭga, ĉar dum rapida legado eblus legi Schülerinnen ("lernejaninoj"), kiu esprimas nepre nur inan sekson. Al ĉiuj, kiujn tre ĝenas tia skribo, mi rekomendas la Firefox-an kromprogramon Binnen-I be gone.

nikko: Mi ne scias. Eble ja, sed tiaj ŝanĝoj, kiujn faras innenistoj, nenion kompensas, sed nur eĉ plimalbonigas ĉion.

Reen al la supro