Al la enhavo

Sekse egaliga lingvaĵo

de darkweasel, 2010-marto-11

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

marcuscf (Montri la profilon) 2010-marto-12 19:51:43

darkweasel:Mi iam ja ŝatis *-iĉ en mia komencanteco, sed hodiaŭ mi opinias, ke la adjektivo vira sufiĉas.
Amuze, kiam mi estis komencanto, tio estis tute malgrava por mi. Verŝajne post tiom da diskutado (kio ŝajnas esti neevitebla en Esperantio), mi rimarkis ke kelkfoje iĉ estas utila.

darkweasel:
Brazilano estas neŭtra vorto. Se oni volas montri la sekson de la brazilano (kion oni en la plimulto de okazo ne volas!), oni uzu por inoj brazilaninoina brazilano aŭ ion similan, kaj por viroj kaj knaboj - vira brazilano. (Iuj uzas virbrazilano tiaokaze, kaj tio estas korekta, sed mi ial ne tre ŝatas tian kunmetaĵon.)
Ankaŭ mi ne ŝatas. Devus esti almenaŭ brazilanviroj, por simetrio kun brazilaninoj. Hmm... brazilanviro ŝajnas bona kaj logika kunmetaĵo, ĉu ne? Eble mi iam uzos ĝin. lango.gif

Tamen ne maltrankviliĝu (kelkaj neologismemuloj maltrankviligas min, eble estas same por vi). Mi ja preferas uzi la lingvon laŭ ĝia tradicia formo kaj nur uzos tian neologismon en specialaj okazoj prefere inter citiloj aŭ kun asterisko, same kiel oni faras en naciaj lingvoj kiam oni bezonas "ludi" kun la vortoformoj.

darkweasel:
R2D2!: La afikso ge- estas tute superflua (kvankam ne malĝusta) ĉe neŭtraj radikoj. Mi ne povas kompreni, kial iuj diras Saluton, geamikoj, kvankam amiko jam estas neŭtra vorto. (Laŭdire eĉ jam okazis esprimo kiel amikoj, amikinoj, geamikoj kaj geamikinoj, kio tre ridigas min.)
Tro da ge-ado ne plaĉas al mi ankaŭ. Almenaŭ ĉe la pluralo oni devas uzi la radikojn tutneŭtre.

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-12 21:25:28

Temas simple pri personaj preferoj, ĉu insisti pri sekso aŭ ne. Por iuj personoj sekso ne estas nepra kaj grava informero, por aliaj ĝi tre ofte estas.
Poste legi la artikolon de PMEG rekomendata de marcuscf, mi pensas ke sekvi ĉi-supran konsilon estas plej taŭga ideo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-13 16:38:23

marcuscf:Hmm... brazilanviro ŝajnas bona kaj logika kunmetaĵo, ĉu ne? Eble mi iam uzos ĝin. lango.gif
Ĝi ja estas bona, sed verŝajne uzeblas nur parolante pri plenkreska viro, ĉar la substantivo viro esprimas plenkreskecon (male al la adjektivo vira).

Krome, ĉe iuj vortoj tiaj kunmetaĵoj kun -vir necesigas ligfinaĵon, ekzemple *aŭstrviro estus plene neelparolebla, do oni devus diri aŭstroviro.

Mi ne pensas, ke simetrieco tiom gravas. Kio fakte malbonas pri la formoj brazilano (neŭtra), brazilanino (ina) kaj vira brazilano (vira), krom la "malsimetrieco", kiu fakte nenion pri la formoj malbonigas (laŭ mi)?

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-14 13:49:08

En hispana lingvo, vortoj kiel :
amiga = amikino
doctora = doktorino
enfermera = flegistino
niña = infanino
perra = hundino
amigos y amigas = geamikoj

..estas normale uzataj.

Kvankam estas ankaŭ esceptoj :

persona = persono

hormiga = formiko ; mosquito = moskito

kaj multaj aliaj, kiuj estas neŭtralaj.

gyrus (Montri la profilon) 2010-marto-15 08:18:25

Mi ŝatas "Innen"-on, ĉar pro ĝi vortoj kiel "Transvestitinnen" ekzistas lango.gif

Jakovo (Montri la profilon) 2010-marto-15 13:14:42

Mi ja samopinias grandaparte kun darkweasel, ke estas kontraŭintence uzi la formon "Innen" kaj sekve virigi la signifojn de la aŭ viraj aŭ neŭtraj vortoj. Tamen mi kredas, ke pro la hodiaŭe pli malbona situacio de la virinoj oni ŝuldas al egalecigo tiujn egalecajn formojn: En Aŭstrujo la virinoj ja enspezas kvaronon malpli ol viroj!

Kaj en la germana lingvo kaj en Esperanto, mi opinias ke oni bezonas vortetojn por vere igi neŭtrala la Esperantan "-o" respektive la germanan "-er"-formon! Viaj ekzemploj ja montras tion.

Pri ekuzo de iu ajn tia vorteto en la germana mi ne scias ĉu eblas, sed Esperanto ja estu multe pli malferma al novaj vortoj: Se mi bezonas vorton por priskribi iun novaĵon, kiun mi antaŭe nur povis priskribi kun multaj longaj vortoj mi ja rajtas ekuzi tute novan vorton. Kial ne ekuzi "iĉ" por la ŝajne nova koncepto de seksegaleco.

La celo de la ge-inistoj ja estas forigi la viran signifon for de neutraj vortoj. Tiun celon oni neniam atingos uzante malkonvenajn formojn kiel "viraj Esperantistoj" aŭ la "ge-"-formojn.

Se la vorteto "iĉ" oficialigus, ekestus neniaj gravaj problemoj: La "-o"-formo ja povus plue havi la duoblan signifon, sed nur pro evoluo de la lingvo la uzantoj sentus ĝin pli kaj pli neŭtra.

Mi ripetas, ke mi opinias la vorteton "-iĉ-" esti nur vorteto! Ekzistas ja mulatj ŝajne superfluaj vortoj, unu pli (kiu havus gravan avantaĝon) ja ne gravus.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-15 13:43:01

Jakovo:Mi ja samopinias grandaparte kun darkweasel, ke estas kontraŭintence uzi la formon "Innen" kaj sekve virigi la signifojn de la aŭ viraj aŭ neŭtraj vortoj. Tamen mi kredas, ke pro la hodiaŭe pli malbona situacio de la virinoj oni ŝuldas al egalecigo tiujn egalecajn formojn: En Aŭstrujo la virinoj ja enspezas kvaronon malpli ol viroj!
Kaj do? Mi montris, ke innenismo estas fakte malpli egaliga ol uzado de la bazformoj. Mi ne scias, kiel enspezo rilatas al tio.

astroly: Ĉu en la hispana iun ĝenas neŭtra uzado de nosotros, vosotros kaj ellos?

astroly (Montri la profilon) 2010-marto-15 14:59:05

astroly: Ĉu en la hispana iun ĝenas neŭtra uzado de nosotros, vosotros kaj ellos?
Parolante en/pri/al grupo da viroj kaj virinoj oni ĉiam devas diri: nosotros-vosotros-ellos, respektive.
En Latinoameriko oni uzas "Ustedes", anstataŭ "vosotros". Ustedes estas neutra pronomo.

En grupo da personoj kie estas almenaŭ unu viro, oni devas uzi : neŭtrajn pronomojn.

Se en tiu ĉi okazo oni uzus -nosotras, vosotras, aŭ ellas ; la viro aŭ viroj sin ĝenus.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-marto-15 15:23:06

Oni elmontras respekton por virinoj ne per vortoj sed per faktoj.

Konsideru la manko de virinaj rajtoj en la plajmulta parto de la mondo.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-marto-16 06:50:35

astroly:
astroly: Ĉu en la hispana iun ĝenas neŭtra uzado de nosotros, vosotros kaj ellos?
Parolante en/pri/al grupo da viroj kaj virinoj oni ĉiam devas diri: nosotros-vosotros-ellos, respektive.
En Latinoameriko oni uzas "Ustedes", anstataŭ "vosotros". Ustedes estas neutra pronomo.

En grupo da personoj kie estas almenaŭ unu viro, oni devas uzi : neŭtrajn pronomojn.

Se en tiu ĉi okazo oni uzus -nosotras, vosotras, aŭ ellas ; la viro aŭ viroj sin ĝenus.
Sed ĉu ĉe vi iu ekuzis esprimon kiel ellos y ellas, vosotros y vosotrasnosotros y nosotras por forigi tiun ŝajnan "seksismon"?

Reen al la supro